Ensaluto

Esperanto kaj ĝia permesilo pri uzado

Mi neniam aŭdis aŭ vidis plendojn kiam oni dicidis respekti ĉi tian permesilon:

 

Permesilo Krea Komunaĵo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite-Nemodifite 4.0 Tutmonda.

 

Fakte mi ja vidis plendojn se iu ne respektis ĝin. Tamen ja estas plenduloj, kiuj nomos al oni “dogmemulon”, se oni decidas respekti ĉi tiun, kiu estas tre simila al antaŭa:

 

“Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, - estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ezistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝangebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiaj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundameto de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo por nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progesado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.”

 

 

La prologo de la fundamento ne estas respektenda pro esti sanktaĵo, ĉar ĝi ja ne estas sanktaĵo, ĝi estas respektenda ĉar ĝi estas permesilo pri uzado de la Esperanta gramatiko, kaj, plej grave, por esti la garantio por ke la lingvo restu senprobleme uzebla. Kaj mi insistas ĉar estas tro multaj personoj, kies memoro kaj scio perfidas ilin, historio pravigas la permesilon pri netuŝebleco.

bildo de Novatago

Komentoj

bildo de Pablo

Cetere, via teksto diras: "Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon!". Vi asertas, prave, ke ĝi ne estas sanktaĵo, kaj ke tiu temas pri praktika kialo (atendi ĝis la fina venko, por poste ŝanĝi).

Leginte pli karese tiuin frazon "Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon!" aperas arbitre*. Do, se iu ebla ŝanĝo ne estas arbitra, sed kun bona kialo, ĝi povus esti farita.

 

*Arbirta: Libervola, propradecida, laŭkaprica, senkontrola, despota

bildo de Novatago

Fakte, mi grasigis tiun frazon precize pro la vorto “arbitre”. Do, ne volu ekspliki al mi ion, kio estas tre klara. Mi diras tion ĉar ĝis nun ĉiu rerformaĵo, kiun mi vidis, estas kaprica, kaj arbitra. smiley

bildo de Pablo

Sen diskuti ĉu la fundamenton devas oni tuŝi aŭ ne, via komparo estas ne  taŭga, ĉar:

 

CC permesilo uzas la kopirajtajn leĝojn por la mala celo, kiun ili havas (malpermesi), dum CC-permesilo dividas la permesojn, laŭvole (publike diskonigi/modifi/disdoni...). Tial, post kelke da tempo (ĝi dependas de la lando), ĉiu verko (ĉu sub CC aŭ sub kopirajto) estos libera.

 

Male, la netuŝebleco de la fundamento estas ĝis la "fina venko" (ĝi estas nur esprimo, por plifaciligi la komprenon). Do, eble, ĝi povas esti eterna.

 

Tial, mi pensas, ke la komprao respekti-la-CC kun la fundamenta netuŝebleco ne taŭgas.

 

 

bildo de Novatago

Ĝi taŭgas ĉar estas komparo ĝis tie, kie estas komparebla. Kvankam mi klarigas ke mi celis kompari  la sintenon de la homoj rilate al similaj aferoj, ne rilate al ecoj de tiuj aferoj. Ĉu oni vidas kiel oni volas kompreni tion, kion oni volas anstataŭ kion oni diris?

 

Kompreneble, la permesilo pri la netuŝebleco ne estas permesilo krea komunaĵo sed alia, simila sed ne egala. Tamen kompara analizo eblus, sed kiel mi klarigis la celo estas kompari sintenojn, ne la permesilojn, kiuj estas similaj eĉ se vi ne konsentas.


povigita de