Esperanto.com: nia komunumo

ESPERANTO KAJ MI

bildo de Zukio

ESPERANTO KAJ MI

Zukio

pic

Mi estas varma amanto de Esperanto kaj firma subtenanto de la lingvo.

Mi tenas optimismon por Esperanto. Mi kredas ke realiĝos neeviteble la ideo de Esperantismo.

Mi konis Esperanton unuafoje je la 1963-a jaro. Unufoje mi trovis hazarde du librojn de Esperanto en malnova librejo. Unu el tiuj estas ELEMENTA KURSO DE ESPERANTO verkita de Venlo Fon. La dua estas ABC-LIBRO DE ESPERANTO verkita de Sofio. Dum tia tempo mi lernadis Rusan lingvon en iu urversitato en urbo Guiyang kaj antaŭe ne sciis pri tia interesa kaj facila lingvo kiel Esperanto. Mi tuj aĉetis ilin.

Poste mi komencis iom lerni tian interesan kaj facilan lingvon kaj tuj amis ĝin. Tamen mi ne daŭris en la lernado pro labora okupo, kaj post ne longe mia Esperanta lernado tut interrompis pro la Kultura Revolucio.

Je la 1979-a jaro mi hazarde trovis Esperantan gazeton EL POPOLA ĈINIO en mendila katalogo kaj mendadis ĝin en daŭraj kelkaj jaroj ĝis la 1992-a jaro. En la 1980 fondiĝis la XINHUA KORESPONDA ESPERANTO-LERNEJO. Mi partoprenis en la koresponda lernado unu jare. Poste mi komencis aliĝi en Esperanto-Movado kaj fondigis kun alia samideanoj niajn lokajn Esperanto-Asociojn en Liuzhi, Liupanŝui, Qiannan kaj Duyun de provinco Guizhou. En la Asocioj mi prirespondis instruadon en Esperantaj kursoj.

En la 80-a kaj 90-a jardekoj mi korespondis kun du fremdlandaj amikoj de Japanio kaj Germenio. Ankaŭ mi korespondis kun kelkaj ĉinaj esperantistoj. De la 1990-a jaro ĝis la 1992a jaro mi partoprenis en Ĉina Esperanto-Ligo kiel unu el la membroj.  Mi ĉeestis ĉe la Esperanto-seminario pri scienco kaj tekniko en Wuhan(1984),la Unua Ĉina Esperanto-Kongreso(je la 1985 en Kunming) kaj la 71-a Internacia Esperanto-Kongreso(je la 1986 en Beijing).

Post la 1992-a jaro mi malmulte aliĝis en Esperanta aktivado. Unu post aliaj paraiziĝis la lokaj E-asocioj en provinco Guizhou kiel la multaj lokaj E-asocioj en aliaj provincoj de Ĉinio dum la reformado kaj malfermado de Ĉinio. Ekde tiu tempo mi preterlasis komunikiĝon kun aliaj esperantistoj.

Ĉe la fino de la lasta jarcento mi trovis kelkajn Esprantajn interretojn kaj denove daŭradas mian Esperantan lernadon.En la interretoj mi konatiĝis kaj konatiĝas pli kaj pli multe da esperantistoj-amikoj. En la 2004-a jaro, post eksiĝo de laboro mi fondigis mian reton nomita VERDSTELO DE QIANNAN pri Esperanto. Ekde tiu tempo mi ofte partoprenas en pridiskutado pri Esperanto kaj Esperanto-movado per la interretoj kun aliaj Esperantaj samideanoj.

Kvankam nuntempe en Ĉinio esperantistoj estas tre malmulte, sed mi tenas optimismon por Esperanto. Mi kredas ke realiĝos neeviteble la ideo de Esperantismo.

Komentoj

bildo de Dima Ŝevĉenko

Bonvenon al Esperanto.com, Zukio!