Ensaluto

Esperanto oni kreis por komunikado. Cxu donis al vi Esperanto pli bonan komprenon de io ajn?

Mi devas komprenigi ion... pardonu. :) Temas pri tio, ĉu helpis Esperanto al vi kompreni ion per komunikado. Aŭ iel plu?

bildo de Igo Ek
bildo de Sunjo

Jam okazis ke mi lernis ion danke al Esperanto. Temas parte pri tiklaj temoj kiuj kaŭzas eternajn diskutojn, ekzemple religio aŭ la konflikto inter la Ukrainoj. Ĉu temas pri vera kompreno mi ne certas.

bildo de Igo Ek

Jes. Mi diris certe pri interkompreno. Inter homoj. Sciloj oni povas havi el libroj, sed kompreno naskiĝas nur el agado. Eĉ babilado. :)

Igo Ek

bildo de Pablo

Via esprimo ege memorigis min pri la fama aserto:

 

-Oni diris ĝin al mi, kaj mi forgesis ĝin.

-Oni montris ĝin al mi, kaj mi komprenis ĝin.

-Mi faris ĝin, kaj mi lernis ĝin.

bildo de Igo Ek

Mi ĝisfunde konsentas kun vi. Oni povas multe scii, sed ete fari. Tamen eta faro estos pli valora. 

Igo Ek


povigita de