Ensaluto

Esperanto-Sumoo

Mi decidis partopreni la unuan fojon la Esperanto-Sumoon (temas pri legado): http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/regularo.html

 

Ĉu iu de vi ankaŭ volas?

bildo de Sunjo
bildo de Sunjo

la sumoo de marto 2015 komenciĝos je la 15a. Ĉi-foje mi volas legi "Morto de artisto" de Anna Löwenstein (eble ne la tutan libron jam dum la Sumoo, ĉar ĝi havas  pli ol 600 paĝojn).

 

Kaj vi, ĉu vi partoprenos? Ĉu vi jam elektis libron?

 

bildo de Sunjo

ho, preskaŭ mi forgesis mencii ĝin ĉi tie. La sumoo de januaro 2015 komenciĝas hodiaŭ. Mi ĉi-foje legas la libron "Ne ekzistas verdaj steloj".

 

Cetere: post mia unua partopreno mi ankoraŭ pensis ke mi verŝajne legus pli, se mi ne devus legi ĉiutage, sed anstataŭe des pli dum la tagoj kiam mi havas multe da tempo. Sed post mia dua partopreno mi ŝanĝis mian opinion. Nun mi opinias ke unue la sumoo estas bona kialo por eklegi libron kaj daŭrigi tion ĉiutage. Kaj precipe kiam oni ne havas multe da tempo tia regula legado povas helpi trovi/liberigi iom da tempo por legi.

bildo de Sunjo

La mikronoveloj en la libro "Ne ekzistas verdaj steloj" tre bone taŭgas por legantoj kiuj ne havas multe da tempo. Ili estas ofte surprizaj, kortuŝaj kaj pensigaj. Mi tre ĝuis legi la libron.

bildo de vejktoro

Mi klakis la ligon kaj malfrue aliĝis je ĉi-januaran Sumoon.

 

Mi legos "Ardes" per B.Tornado.

Dankon pri la informo.

bildo de Sunjo

Nedankinde. Mi ĝojas ke vi partoprenas.

bildo de Sunjo

la novembra sumoo baldaŭ komenciĝos

 

ĉi-foje mi intencas legi "la infana raso"

bildo de Anina

Dankon, Sunjo, pro la ligo!

Mi bedaŭrinde ne povas partopreni la venontan (tiu komenciĝas ja post 3 tagoj, kaj mi devas ĝuste nun prepariĝi por iu ekzameno okazonte la 24an de septembro - malbona tempo, do), sed mi certe partoprenos en novembro! La sumoo estas iom kurioza, sed certe bona ideo por instigi homojn al esperanta legado.

Kiun libron vi elektis por legado nun?

 

Amike, Anina

bildo de Sunjo

Mi intencas legi la libron "Ekstremoj" (Noveloj de M. Fernandez, J. Camacho, G. Neves, L. Dek.)

 

 

bildo de Sunjo

Estis la unua fojo ke mi partoprenis la Esperantan Sumoon pri librolegado. Mi decidis legi minimume po 15 paĝojn, do dum la 15 tagoj sume 225 paĝojn. La unua libro, kiun mi legis estis „Ekstremoj“ de M. Fernandez, J. Camacho, G. Neves kaj L. Dek kaj poste mi legis „La kisa malsano“ de Claude Piron.

 

Pri „Ekstremoj“

Nu, oni jam sufiĉe laŭdis la lingvon/stilon uzatan, do mi ne faras tion – al mi cetere pli gravas la rakontoj. Parte ili ŝajne nur celis ŝoki aŭ rompi tabuojn – tion mi ankaŭ ne trovis tre interesa. Sed kelkaj rakontoj tre plaĉis al mi kaj/aŭ tuŝis mian koron, ekzemple „Malfidelo“, „Kolonelo Sanz“ kaj „Alba“ de M. Fernandez kaj „Pli bone malfrue“ kaj „La letero“ de L.Dek.

 

Pri „La kisa malsano“

Amuza rakonto, favora al Esperanto, malfavora al la angla – do iel tipe esperantista.

 

Pri la sumoo

Mi jam antaŭe sciis ke la plej granda defio ne estas la sumo de la legendaj paĝoj sed ke oni ĉiutage legu la promesitan kvanton. Mi tutcerte preferus legi pli, kiam mi havas tempon, kaj malpli aŭ eĉ tute ne, kiam mi ne havas tempon.


povigita de