Facebook sen ajna averto forigas grupojn de esperantistoj

Antaŭ ĉirkaŭ 2 jaroj mi kreis en Facebook grupon por uzantojn kaj interesiĝantojn pri la esperantista komunumo http://esperanto.com .
Ĝi havis 1000-1200 partoprenantojn.
Grupo ĉefe celis informi pri la novaj teknikaj eblecoj kaj agado ĉirkaŭ tiu ĉi jam sufiĉe granda esperantista retejo.
La grupo estis relative aktiva: uzantoj uzis diskutojn, alŝutis bildojn, ofte (preskaŭ ĉiutage) uzis mikroblogon.
Antaŭ ĉirkaŭ 1-2 semajnoj la grupo plene senspure malaperis (dum mi partoprenis la UKon).
Kelkaj miaj amikoj ĉe Facebook supozas, ke temas pri la renovigo de la sistemo de la grupoj ĉe tiu ĉi socireta monstro, kadre de kiu estis forigita ankaŭ la grupo pri Esperanto.com.
Tamen nek la membrojn, nek la administranton de la grupo la administrantoj (aŭ la sistemo) de Facebook iel avertis aŭ kontaktis pri tiu ĉi intenco.
Tio portas malbonajn pensojn, ke morgaŭ povas same malaperi la paĝoj de UEA aŭ diversaj aliaj aktivaj esperantistaj grupoj ĉe Facebook.
Pro tio estos perditaj miloj da E-lingvaj mesaĝoj, fotoj de la renkontiĝoj, ligiloj, diskutoj...
Laŭ mi, tiuj okazaĵoj estas sufiĉe grava malavantaĝo por la Esperanto-agado pere de Facebook.
- Blogo de Dima Ŝevĉenko
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.


Komentoj
Mi iom pensas ke plibonas uzi apartajn forumojn, kiel esperanto.com, anstatau unuigitajn socialajn retejojn kiel Fejsbuko au Google+. Almenau tiel la forumoj regiĝas per ni mem anstatau per ia grandega firmo.
Kaj ankaŭ indas ebligi en Esperanto.com indikon de sia profilo ĉe Google+, apud Facebook k.a.
Jes, kompreneble, tiu ĉi ebleco al Esperanto.com venos tre baldaŭ!
Bona instigo por moviĝi al Google+ :)