Ensaluto

Fatalo (verkita de Liu Cixin)

Fatalo

Verkita de Liu Cixin1

 

Ni trovis la asteroidon2 milionon kaj okdek mil da kilometroj for de la Tero. Ĝi havis diametron de proksimume dek kilometroj, kaj aspektis neregule elipsa. Ĝi lante rotaciis, ke facetoj de ĝia surfaco reflektis la sunlumon, kvazaŭ palpebrumantaj okuloj. La komputilo sur la kosmoŝipo montris, ke ĝia trajektorio krucas tion de la Tero, kaj post dekok tagoj, ĉi tiu kosmorokego falos proksime de la Meksika Golfo!

 

Monitora sistemo de la Tero devintus rimarki ĝin pasintjare, sed ni aŭdis nenion pri tio. Ni kontaktis la Teron, post atendita malfruo de kvin sekundoj, estis ankoraŭ tuta silento en la aŭskultiloj. Ni provis multfoje poste, kaj ricevis neniun respondon, kvazaŭ la tuta homara mondo estus en ŝoko, kvankam antaŭ dek minutoj ni interkomunikis kun la Tero. Ĉi tiu afero pli skuis nin ol la apero de la asteroido.

 

Antaŭ dudek tagoj, mi kaj Ema luis ĉi tiun kosmoŝipeton por nia mielmonato en kosmo. la ŝipeto estis malmoderna kosmoŝipo pelita de tradicia energio, dum erao de spactempa salto en kosma vojaĝo, ĉi tiu antikvaĵo malrapida kvazaŭ heliko montris sin tre romantika kaj etosoplena. Ni vizitis la kosmurbon en la samdaŭra orbito3, kaj vojaĝis sur la Luno, de kie flugis ekteren pli ol milionon da kilometroj. La tuta itinero estis romantika kaj glata kvazaŭ idilio. Sed tuj kiam ni estis revenonta, ĉio ekfariĝis tiel malnormala.

 

Sed tiu asteroido ja estis kvindek kilometrojn antaŭ ni, kiu elstaris sur la peĉnigra kosma fono, tiel reala kiel eksponaĵo sur nigra veluro, ke mi certis, ke mi ne estas en koŝmaro.

 

“Ni devas fari ion!” mi diris.

 

Same kiel antaŭe, kiam mi decidis agi, Emi ĉiam povis elpensi la detalojn: “Ni povos pafi al ĝi unu el la motoroj sur la kosmoŝipo, por tiele forigi ĝin de ĝia trajektorio per eksplodo.”

 

Simulado de la komputilo montris tion efektivigelba, sed necesos plenumi tion pli frue ol post dudek kvar mintuoj, alie estos tro malfrue, se la asteroido pluiros iom pli.

 

Ni ne hezitis, kaj stiris la kosmoŝipon ĝis sekura distanco cent kilometrojn for de la asteroido, poste donis instrukcion al la komputilo. Unu motoro ĉe la vosto de la kosmoŝipo disiĝis de la ŝipo. Tra la luko ni vidis la cilindreton elĵeti bluetan fajron el sia vosto kaj flugi al la asteroido. La fajro baldaŭ fariĝis brila steleto, kaj ni retenis nian spiron por rigardi ĝin kolizi kontraŭ la ŝtonego ŝvebanta en kosmo. Post forta ekbrilo, sur la asteroido aperis fajra globo, kiu rapide ŝvelis, kvazaŭ el la kosmo antaŭ ni ekaperis suno savaĝe impetanta al ni. Tuj antaŭ ol la fajra globo englutos nian kosmoŝipon, ĝi ĉesis ŝveli, subite malgrandiĝis kaj malaperis. La asteroido reaperis en la kosomo, kaj klare vidiĝis kavo kaŭzita de la eksplodinta motoro, laŭ skalo almenaŭ tri kilometrojn larĝa diametre. Multaj briletoj radiforme disflugis el la asteroido, kiuj estis rokpecetoj eksploditaj, unu el kiu preterflugis tre proksime preter la kosmoŝipo. Tiam, la komputilo estis rekalkulanta la trajektorion de la asteroido, kaj ni nervoze atendis.

 

“Sukcesis ŝanĝi la trajektorion, la asteroido ne kolizos kun la Tero, ĝi estos kaptita de la Tero en la orbito de 58037 kilometroj, kaj fariĝos tera satelito.”

 

Mi kaj Ema ekscitite brakumis, “Ĉu la luiganta firmao de la kosmoŝipo postulos repagon por la motoro?” Ema duonŝerce demandis.

 

“Ĉu ili kuraĝos postuli tion al la savinto? Aliflanke, ni posedas la proprieton de ĉiu tiu asteroido, kaj ĝia erco riĉigos nin kiel miliardulojn!”

 

Kun ĝojo kaj fiero de la savinto, ni flugis per la restanta motoro al la Tero. Sed denova provo kontakti la Teron ankoraŭ obtenis neniun respondon, kio maltrankviligis nin. Ni vere ne povis imagi, kio okazis al nia mondo.

 

Ĉar restis nur unu motoro, nia kosmoŝipo akcelis sin tre malrapide, ke la asteroido preterpasis la kosmoŝipon, baldaŭ malaperis al la Tero. Ema, kiu daŭre observis la asteroidon, subite kriis:

 

“Ho ĉielo, la Tero! Rigardu la Teron!”

 

Mi rigardis al la Tero, kiu estis same larĝa kiel bazopilko en ĉi tiu distanco. Rigardante la kristala bluglobon, mi ne trovis ion nenormalan. Ema petis min rigardi la pligrandigitan bildon sur la ekrano, kaj tuj post ekvidinte ĝin mi ege konsterniĝis: ĉiuj kontinentoj fariĝis en formojn, kiujn mi neniam vidis.

 

Ni petis helpon de la komputilo, kaj ricevis tian respondon: “Tio, kion ni vidas nun, estas la formo kaj distribuo de kontinentoj dum kretaceo4, kaj la plej granda el ili estas la prakontinento Gondvano5.”

 

“Kretaceo? kiom da tempo antaŭ nun?”

 

“Proksimume 65 milionojn da jaroj antaŭe. Sed via demand-maniero eble eraris, diversaj aferoj pruvas, ke nun estas la kretaceo.”

 

La komputilo pravis, ni komprenis, kial estas tuta silento el la Tero, ĉar homaro ankoraŭ ne aperis.

 

En nia tempo, homaro utilas spactempan salton por vojaĝi inter steloj. Je ĉiu lanĉo interstelaj kosmoŝipoj lasis unu aŭ kelkajn spactempajn vermtruojn6, kiuj ŝvebis en la kosmo ĉirkaŭ la Tero. Se interstela kosmoŝipo senzorge eniris ĝin, En unu momento la ŝipo estos ĵetita al malproksimo kelkdek mil lumjarojn for, kaj la tempo saltos antaŭen aŭ malantaŭen je longega daŭro. Poste, plibonigitaj interstelaj kosmoŝipoj lasis vermtruojn, kiuj ne havis spacecon, nur tempecon, tio estas, se vi pasas tra tian vermtruon, via loko en spaco ne ŝanĝiĝos, sed via tempo saltos. La danĝero de tia vermtruo multe plimalgrandiĝis, se oni hazarde eniris ĝin, oni nur devis retroiri laŭ la sama kurso, pasis tra la truon de mala direkto, oni revenis ekzakte al la antaŭa tempo.

 

Ni hazarde eniris tian tempvermtruon, kaj tiam sensis nenion.

 

Akcidentoj senintence eniri tempvermtruon okazis ofte, sed kosmoŝipoj saltintaj malantaŭen ĉiuj revenis. Unu el ili, kosmoŝipo por planedminejo, eĉ saltis ĝis kambrio7, kosmonaŭtoj vidis Teron radiantan malhelruĝan lumon, kie ne aperis oceanoj, kaj lafo senbride fluis sur tero. Kosmoŝipoj saltintaj antaŭen neniuj revenis, pro kio la nunaj homoj optimisme atendis belan venontecon.

 

Sed la Tera registaro plej zorgis pri saltoj al pasinteco. Estis severa leĝo, kiu ordonis, ke kosmoŝipoj enirintaj hazarde vermtruojn devas reveni, se ne eblas pro moviĝo de la vermtruo (la probablo de tia okazo estas tre malgranda), la ŝipo devas vojaĝi al sufiĉe malproksima kosmo por sindetrui, por ke ne ŝanĝu la Teran historion.

 

“Ho ĉielo, kion ni faris?!” Ema kriegis, kaj mia koro ankaŭ sinkis ĝisfunde. Post nur momento, ni fariĝis el la savinto la diablo.

 

“Ne timu kara, ne ĉiu perturbeto rezultigos papilian efikon8.” Mi konsolis ŝin.

 

“Perturbeto? Ĉu nia faraĵo nomiĝus perturbeto?” Ŝi ekmemoris ion, kaj demandis al la komputilo: “Ĉu tio estas la fino de kretaceo?”

 

La komputilo respondis pozitive, ke ni komprenis, tio, kion ni ĵus forpuŝis, estas la asteroido, kiu detruis la dinosaŭrojn.

 

Post longa silento, Ema mallaŭte diris: “Ni revenu.” Ni do inversigis direkton, ke la kosmoŝipo retroveturis ekzakte laŭ antaŭa kurso.

 

“Kial reveni? Por akcepti juĝon?” Mi suspiris.

 

“Tio estas plej bona rezulto. Se estas ankoraŭ juĝanto, ankoraŭ homaro, ni povas morti trankvile.”

 

Mi ridetis, kapneante: “Via maltranviliĝo estas nenecesa, Ema, ĉu vi pripensis, kial homara civilacio tiom devancis tion de aliaj specioj sur la Tero? Kial animaloj kiel formikoj aŭ delfenoj, kvankam havas ian socistrukturon aŭ inteligentecon, tamen nivelo de ilia civilacio eĉ ne atingas la reston de la nia? Sciu, ke specioj havas egalan ŝancon evolui.”

 

“Kial?”

 

“Ĉar homaro estas la plej saĝa, ke la universo elektis nin. Nia civilacio disvolviĝas ĝis nun, nepras tia memfido! La mondo, al kiu ni revenos, eble estos iom malsama ol tio, el kio ni ekiris, sed homoro nepre ekzistos, ankaŭ civilacio ekzistos!”

 

Ema ankaŭ ekridis, “Mi forgesis, ke vi estas kredanto de la antropoprincipo9,” ŝi faris krucon sur sia bruston, “Espereble estos tiel.”

 

Refoje trapasante la tempvermtruon, ni sensis tion, ke la universo malaperis kaj reaperis. Tio daŭris tre mallonge, kvazaŭ la kosmo palpebrumus, kaj ne estis surprize, ke la antaŭan fojon ni ne rimarkis ĝin. Tuj post la momento trapasi la vermtruon, el la direkto de la antaŭe silenta Tero aŭdiĝis bruaj radiosignaloj, sed nia eksciteco tuj ŝanĝiĝis en seniluziiĝon, ĉar la signaloj sonis kiel ondoj da basaj blekoj, kiujn nek ni nek la komputilo povis kompreni. Ni vokis al la Tero, sed ankoraŭ estis neniu respondo. Poste ni rigardis la bildon de la Tero sur la monitora ekrano, kontinentoj denove renormaliĝis kun la konita formo, kio iom trankviligis min: eĉ se okazis papilia efiko, tio ne renversis ĉion.

 

Per la sola motoro nia kosmoŝipeto flugis al la Tero, eniris la malaltan teran orbiton. La restanta fuelo ĝuste sufiĉis por plenumi surteriĝon. Ni surakviĝis en la Pacifikon proskime al Aŭstralio. La kosmoŝipo baldaŭ sinkiĝis, ni flosis sur la maro en savboateto. Tiam estis krepusko, la suno ankoraŭ ne leviĝis. Ni ĉirkaŭ rigardis, la maro estis la konita maro, la ĉielo la konita ĉielo, ĉi tiu mondo ŝajne ne ŝanĝiĝis.

 

Post duonhoran flosado sur la maro, ni vidis ŝipegon malproksiman. Ni pafis signalan torĉon por peti helpon, kaj la ŝipo veturis al ni.

 

“Ho, vere estas ankoraŭ homaro!” Ema kriis, larmante pro eksciteco.

 

“Mi ja diris, ke homaro estas la plej saĝa, fine superos ĉiun el la tera civilazcio.” mi diris.

 

“Sed la nuna mondo devas ne esti la mondo el kiu ni ekiris, rigardu la ŝipon, laŭ ĝia aspekto homaro eble ankoraŭ ne eniris la eraon de teknologio.” Eme diris iom time.

 

La formo de la ŝipo aspektis tre antikva, kiu neniel estis ŝipo de la moderna mondo, en kiu ni vivis, tamen tio ne signifis, ke ĉi tiu mondo estas teknologie neprogesinta, ĉar mi rimarkis, ke la ŝipo ne havas velon, mi ne sciis, kian energion ĝi uzas.

 

La ŝipego alproksimiĝis al ni, kaj haltis. Oni ĵetis ŝnurŝtupetaron de la barilo, laŭ kiu mi kaj Ema grimpis sur la ŝipon. Ni vidis, ke la maristoj estas nigrahaŭtaj, de raso nekonata laŭ aspekto, portantaj krudajn, tre aĝajn vestojn. Mi demandis al ili, ili ne respondis. Unu el ili gestis, ke ni sekvu lin.

 

Laŭ longa ŝtuparo ni suriris turforman konstruaĵon centran de la ŝipo, kie estis la plej alta loko de la ŝipo. La maristo kondukis nin al forta maljunulo kun blanka barbo, kaj diris frazon al ni. Ni ne komprenis lian lingvon, sed la komputilo ĉe mia brusto komprenis ĝin, kaj diris: “Ĉi tio estas lingvo simila al la antikva latina lingvo, de kiu ĝi iom diferencas, sed eblas kompreni. La signifo estas: Ĉi tiu estas nia kapitano.” La kapitano ankaŭ diris frazon al ni, kiun la komputilo interpretis: “Kial vi kuraĝis flosi sole en la maro? Ĉu ne timi esti manĝita?!”

 

“Esti manĝita? De kio?” Mi demandis nekomprenante, kion la komputilo interpretis.

 

La kapitano almontris al la maro antaŭe. Nun la suno jam leviĝis, kies lumon la malpeza matena nebulo sur maro dispersis, prezentante flavan lumon. Tiam mi vidis, sur la ĵus trankvila maro ekaperis ondegoj, kiuj baldaŭ rompiĝis, ke giganta monstro saltis el la maro. Sekvante tiun, ekaperis alia monstro, kun sono de ondoj, baldaŭ aperis grego da montsroj sur la maro. Nun, mi kaj Ema ambaŭ komprenis la rezulton de tio, kion ni faris antaŭ 65 milionoj da jaroj.

 

Dinosaŭroj ĝisvivis nun.

 

Unu el la dinosaŭroj naĝis al nia ŝipo, kaj haltis ĉe ĝi. Ĝia giganta korpo aspektis kvazaŭ terura monto, en kies ombro ni ĉiuj troviĝis. Sub la griza glata haŭto, mi vidis krucformajn nigrajn vejnojn, kvazaŭ vitojn, kiuj volvis la grizan monton. La dika nuko de la dinosaŭro etendiĝis antaŭen, ĝia kapego pendis ĝuste super ni, ke marakvo pluvege verŝiĝis sur la ferdekon. La monstraj okulegoj fikse rigardis nin, la frida rigardo preskaŭ glaciigis nian sangon. Ema tremante alpremis sin al mi.

 

“Ne timu, ĝi ne atakas homon, ĉi tie estas bestoĝardeno.” la kapitano diris.

 

Certe, la dinosaŭro post fiksrigardo turnis sin kaj fornaĝis. Ĝi kaŭzis ondegojn laŭte frapi la karenon, ke la ŝipo skuiĝis. Tiam ni vidis, ke malproksime sur la maro ankaŭ troviĝas ŝipego ĉi tia, al kiu du dinosaŭroj alnaĝis.

 

“Vi malsovaĝigis dinosaŭrojn?! Vere eksterordinare!” Ema diris ekscitite.

 

Ankaŭ mi ekscitiĝis: “Jes ja, ni antaŭe opiniis, ke postvivado de dinosaŭroj povas endanĝerigi la evoluon de homaro, nun ŝajnas, ke tio male plifortigis la civilazcion de homaro!”

 

Ema kapjesis: “Jes! Dinosaŭroj evidente laboras pli bone por homaro ol bovoj aŭ ĉevaloj, ili povas senpene formovi monteton! Kara, vi pravis, homaro estas la plej saĝa! Ekde nun, ankaŭ mi estos kredanto de antropoprincipo!”

 

La komputilo interpretis niajn vortojn. La kapitano fiksrigardis nin, ŝajne iom konfuzita, “Ĉi tie estas bestoĝardeno, ili ne atakas homon.”

 

Tiam mi trovis alian mirindaĵon: kie la ĉielo kuniĝis kun la maro, troviĝis aro da altaj kolonegoj, kiuj estis mirinde altaj, ke tavolo de blankaj nuboj ŝvebis ĉe duono de ilia alto. Ni rigardis ilin de ĉi tie, kvazaŭ formikoj rigardis arbaregon. Mi demandis la kapitanon, kio estas tiuj.

 

“Konstruaĵaro, alta konstruaĵaro sur la tero.” La kapitano simple diris.

 

“Ho ĉielo, kiom alta estas la konstruaĵo?” Ema mirkriis.

 

“Dek miloblon de via alto.” La kapitano diris.

 

“Dek mil metrojn alta konstruaĵo? Ĉu la konstruaĵo havas kelkmilojn da etaĝoj?” Mi demandis.

 

La kapitano kapneis: “Ne, nur ĉirkaŭ kelkcent etaĝoj.”

 

“Ĉiu etaĝo do estas pli ol cent metrojn alta?! Tio estas kiom grandioza palaco!” Ema elkore miris.

 

“Granda civilazcio, granda homara civilazcio!!” Mi ĝojkriis.

 

“La konstruaĵoj estis konstruitaj de la turistoj.” La kapitano diris.

 

“Turistoj? Jes, vi dirs, ke ĉi tie estas bestoĝardeno, sed kie estas la turistoj? Vi evidente ne estas turistoj.” Mi demandis.

 

“Eble estas ankoraŭ frue, ke la bestoĝardeno ne malfermas.” Ema diris.

 

La kapitano rigardis nin surprizite, kaj turnis la kapon por rigardi la dinosaŭrojn sur maro malproksime. Tiu ago de li donis al ni malbonaŭguran senton, kaj la obtuzaj mienoj de ĉi tiuj homoj ankaŭ konfuzis nin. Tiam, el la dinosaŭroj eksonis blekoj, kiujn ni sentis konitaj, tio estis la sono, kiun ni aŭdis en cosmo de radio elsendita el la Tero; Denove rigardinte la kontruaĵegojn pli ol dek mil metrojn altajn, tuj ektondris en mia cerbo. Apude Ema falis teren post ŝokita kriego, ŝi certe komprenis la saman kiel mi.

 

La universo ne elektis homaron. Dum nia tempo homara civilazcio atingis la pinton sur la Tero, tamen tio nur estis hazarda ŝanco, sed ni pro homa fiero prenis hazardon kiel destinon. Nun, la monero, kiun la naturo ĵetis por evoluo, falis renverse.

 

Ni ja estis en bestoĝardeno de tera civilacio, kvankam dinosaŭroj estis la turistoj.

 

Mi malfortiĝis je la kruroj, falsidis kun Ema sur la ferdekon, la mondo fariĝis tute nigra antaŭ niaj okuloj, nur aŭdiĝis la vortoj de la kapitano, kiujn interpretis la komputilo:

 

“Vi aspektas delikataj, restu kun vi, oni permisos, ke vi fariĝas montrohomoj.”

 

“Montrohomoj?” Mi demandis sensente, dum la mondo antaŭ la okuloj fariĝis klara iom post iom, ke mi vidis denove la urbegon ĉe la kuniĝa linio de ĉielo kaj maro, aŭdante murmuron de Ema: “Ne, mi volas alteriĝi…”

 

“Ĉu vi frezenas?! Post alteriĝo vi fariĝos nutraĵhomoj!”

 

“Nutraĵhomoj?”

 

“Kiuj estas nutraĵoj. Oni provizas tiun urbon ĉiutage per kelkmil nutraĵhomoj! Nur montrohomoj en bestoĝardeno ne estos manĝitaj, kio estas la celo, por kiu ĉiuj homoj klopodas.”

 

Tiam, la tuta mondo kvazaŭ fariĝus terura glacikelo, ke ni tute malesperis. Mi jam perdis fidon pluvivi, komencante plani, kiel finigi mian vivon, kiam Ema subite fingromontris ĉielen, laŭte dirante: “Rigardu!”

 

Tio estis brila stelo, kiu ĵus kaŝis sin en la lumo de matena suno, kaj estis videbla nur nun. Ĝi moviĝis tre rapide, ke oni povis facile vidi ĝian movadon en ĉielo. Post atenta rigardo, oni vidis, ke ĝi ne estas nur lumpunkto, sed montras certan amplekson.

 

“Tiu estas demonstelo,” la kapitano diris, “Sciencisto el la turistoj diris, ke ili detale esploris ĝin, kaj estis certa, ke la stelo rekte impetis al la Tero antaŭ tre longa tempo, la savinto forpuŝis ĝin per forta ekslodo, tiel ke la prauloj de la turistoj eskapis formortigon. Nun, sur la surfaco ankoraŭ restas kavo kaŭzita de la eksplodo. Rigardu tien…” la kapitano gestis al la fora urbego, fingromontrante la plej altan konstruaĵegon kun pinta supro en la urbo, “Tio estas la granda preĝejo, kie turistoj honoris la savinton.”

 

“Ĉu vi scias, de kie ni venis?”

 

La kapitano kapneis, li ne interesiĝis. Scivolo apartenis nurl al la pinta specio. Ili havis neniom da scivolo, same kiel formikoj kaj abeloj en nia mondo.

 

Mi diris, al Ema kaj mi mem, eble ankaŭ al ĉi tiuj homoj, kiuj ne povis kompreni min: “La fatalo de evoluo estas senkompata. Homaro foje vivis en fortuno tamen sen scii la fortunon. Sed nun, kompare kun formikoj kaj abeloj, ni ankoraŭ havas pli da ŝancoj, kiujn ni devas kapti, kaj ne submetas nin al la fatalo.”

 

Ema diris: “Jes, ni jam nekonscie ŝanĝis la historion de la Tero, ni do ŝanĝu ĝin denove.”

 

Mi rigardis la grandan preĝejon, kiu alta staris en la foraj nuboj, poste demandis al la kapitano, almontrante la gregon da dinaŭsoroj sur la maro: “Ili… la turistoj, tre adoras la savinton, ĉu ne?”

 

La kapitano kapjesis: “Por ili, la savinto estas plej supera.”

 

Mi kaj Ema konektis la komputilojn ĉe niaj brustoj per niaj retinaj ekranoj, serĉis la vojaĝprotokolojn de la kosmoŝipo, kaj trovis, ke la tuta okazintaĵo, en kiu ni ŝanĝigis la trajektorion de la asteroido 65 milionojn da jaroj antaŭe, estas komplete registrita, inkluzive de datumoj kaj bildoj.

 

“Ĉu vi povas paroli ilian lingvon?” Ema demandis la kapitano, kiu kapjesis.

 

“Bone,” mi diris, “diru al ili, ni esta la savintoj, kiu forpuŝis la demonstelon, ni povos montri al ili precizan pruvon.”

 

La kapitano kaj maristoj fikse rigardis nin.

 

“Rapidu! Poste mi rakontos al ni alian rakonton pri homaro. Nun rapidu sciigi al ili miajn vortojn!”

 

La kapitano metis ambaŭ manojn ĉirkaŭ la buŝo trumpetforme, ekkriis al la dinaŭsoroj. Kompare al la dinaŭraj blekoj, lia voĉo estis malforta kaj mallaŭta, ke oni apenaŭ povis kredi, ke tiu estas la sama lingvo.

 

Sed la grego da dinaŭro ĉesis ludon samtempe, kune turniĝante al ni, poste, ĉiuj alnaĝis al nia ŝipego.

 

11 Maj. 2001, en Niangziguan10

 


1

Vidu vikipedion.

2

Vidu vikipedion.

3

Vidu vikipedion.

4

Vidu vikipedion.

5

Vidu vikipedion.

6

Vidu vikipedion.

7

Vidu vikipedion. La tradukinto ne certis, ĉu estas mispreso aŭ alia eraro, ĉar dump la kambrio estis oceanoj.

8

Vidu vikipedion.

9

Vidu vikipedion, kiu uzas la vortojn ‘antropica principo’.

10

Urbeto en norda Ĉinio de la provinco Shanxi.

bildo de gb2312


povigita de