Ensaluto

Hello, de Adele; en esperanto (Halo)

Bonega kanto en esperanto:

ĝi atingis ion tre interesa 20.000 spektaĵojn post nur 3 monatoj. Estas ege malfacile por filmo en esperanto dum tempo pli ol 50 spektaĵojn/tago, sed tiu ĉi kanto rompiĝis tiun "kristala tegmento".

Mi ne povas ne gratuli la tradukistinon kaj kantistinon, Cristina Casella, kaj pro la alta kvalito kaj pro la sukceso.

bildo de Pablo

Komentoj

bildo de Tjeri

Bonege. Sed kial do ŝi kantas "hestas ejme" anstataŭ "estas hejme"?

wink

bildo de Pablo

Mi ne rimarkis. Komentu ĉe jutubo :)

bildo de Tjeri

Ĉe 1:26 "estas ejme", kaj ĉe 2:56 "hestas ejme"

Sed mi ne komentos ĉe You tube, ĉar ŝi, laŭ mi, bonege prononcas esperanton, verŝajne pli bone ol mi.

Mi nur ŝerceme volis imiti la emon de esperantistoj kritiki la lingvon de aliuloj... 

 

bildo de Pablo

Tiun limon (50 spektaĵoj/tago) mi ne elpensis. Serĉu filmojn en jutubo en esperanto (ne pri esperanto), kaj la plej viditaj filmoj havas ĉirkaŭ tiu kvanto.


povigita de