Helpu nian esperantistajn junulojn iri al la Renkontiĝo ‘Mil junuloj por la paco’.
Salution al ĉiuj!
Mi estas Marco, el Italio. Mi volus peti vian helpon pri iniciato, kiun mi kaj la asocio (Esperanto Radikala Asocio), al kiu mi apartenas, organizos. En Italio okazas ĉiujare Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo (du urboj en la centro de Italio). Ĉi tiun jaron ni estas invititaj partopreni, kaj ni faros ankaŭ leciono-seminarion pri “Lingvo kaj povo”, kiun ni konkludiĝos per interaktiva leciono de Esperanto deire de la “198 teknikoj de la neperforto” de Gene Sharp, ĵus tradukitaj al Esperanto, enkondukante la agadojn de la neperforto en la Internacia Lingvo, inkluziva de sekcio dediĉita al ĝia utiligo en muziko kaj poezio.
Ni volas doni novajn perspektivojn al la neperforto kaj al la paco kaj rekonfirmi forte, ke, en la tutmondiga erao, Esperanto estas rajto de la homaro. La neperforto, en la internacia komuniko, povas venki!
Ni proponas ĉe ĉi tiu renkontiĝo “Mil junuloj por la paco”, kiu okazos la 23an kaj 24an de septembro, la temon de la federacia lingvo kiel solvo de la problemo de la lingva Babelo, kaj de la manko de forta identeca gluo por la eŭropa popolo, kiel povus esti Esperanto.
Sed por ĉeesti ni junuloj de ERA bezonas ĉies helpon. Ni faras apelacion por kolekti la monon por iri al la renkontiĝo, por resti ĉi tie tri tagoj kaj por fari la seminarion. Mi petas ĉiujn vin eta helpo por la disvastigo kaj la sukceso de nia iniciato kaj de Esperanto. Bonvolu subteni nin kun donacio ĉi tie:
http://www.
http://www.buonacausa.org/
Kore dankon al ĉiuj.
Marco
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Hontinda aspekto el 10 milionoj
- Surprizo en la serbia elektado de prezidento
- Versoj de Onklo Bidao: MORTO KAJ VIVO.
- Funebro: Forpasis Donna Summer
- La eŭrozono disŝiras sin mem
- Dimanĉa evangelio - 20.05.2012.
- KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
- Pli ol 400 homojn savis Colin Firth
- Ankaŭ en Hispanio provas savi siajn monojn la homoj
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-20.


Se temas pri la evento, kie planas partopreni la esperantistoj, aldonu ĝin ankaŭ al la kalendaro de Esperanto-eventoj:
http://esperanto.com/node/add/event
Mi kore invitas vin viziti la paĝon http://per.esocom.de. Tiam vi vidos ke estas daŭra propono.
Ĉu vi jam trovis esperantiston kun kiu vi povas partigi viajn interesojn? http://per.esocom.de