Ensaluto

Ho-omoj! Lasu vin esti pli aktivaj.

Nu ne devas esti tiel. Kiam oni  aperas tie ĉi - silentado. Neniuj disputas, unu-du homoj kreas blogaĝojn... kaj ĉion. Ĉu vi ne estas esperantistoj? Homoj, kiuj ŝatas komuniki, babili kaj agi. Por kio utilas fari tian marĉon? :)

bildo de Igo Ek
bildo de Anina

Mi jam diris, mi interesiĝas pri literaturo, pri lingvoj, pri verkado. Pri kio vi interesiĝas? Ĉu vi partoprenis aranĝon ĉi-jare? (Kaj ĉu vi povas rekomendi ĝin? Aŭ...?)

Mi intencas partopreni ARKONES fine de septembro, estas kultura semajnfina aranĝo en Poznan, Pollando. http://www.arkones.org/eo

Ĝi estas bonetosa, leĝera, kun junaj kaj maljunaj esperantistoj, kun prelegoj, ludoj, ... kaj sabate vespere okazas teatro kaj koncerto.

 

Kiucele vi uzas Esperanton (krom por babili)?

 

 

bildo de Igo Ek

Ĉu por paroli ne sufiĉas? :) Mi iuflanke estas netipa esperantisto. Aŭ eĉ entute netipa. Aŭ eĉ ne esperantisto. Mi estas nur homo, kiu iom scias Esperanton. Kaj iom scias homojn. Mi scias ankaŭ, ke la ĉefa homa problemo nun estas nekompreno. La homoj antaŭ ĉio ne komprenas sin mem. Kaj nur interkomunikado, interŝanĝado per scioj kaj opinioj povas ripari tiun difekton. Kaj tiucele mi paŝas. 

Igo Ek

bildo de Anina

Saluton! (Hi, Sunjo - mi longe ne aŭdis de vi :-) Se vi ne memoras min: ni iam faris skajpan intervjuo pri eo-lernado! Ĉiuokaze mi salŭtas vin!)

 

La problemo estas, ke oni ankaŭ bezonas iun komunan intereson, ĉu ne? Estas la sama kun la kluboj kaj aliaj aranĝoj. (Hodiaŭ mi tralegis longegan diskuton en "Libera Folio": Kien iras la esperantistoj?  La diskuto temis pri la fakto ke la nombro de aliĝintoj en preskaŭ ĉiu aranĝo malkreskis dum la lastaj jaroj. Kaj oni konstatis, ke homoj ŝajne trovas la ĉiam-samajn prelegojn neinteresajn.) Kaj mi vidas jenan problemon kun diskutoj en forumoj: mi ege ŝatas E-on, kaj mi tre ŝatas babili en Eo, sed ne sen-cele, aŭ almenaŭ ne nur. Mi preferas havi komunan intereson (miakaze literaturon, lingvojn ...) kaj interŝanĝi informojn, opiniojn pri ĝi.

 

Ĝeneralaj esperantaj retejoj unuflanke nepras (por ke ni entute ekscias unu pri la alia), aliflanke ilia enhavo estas eble tro vasta por vigligi la komunikadon. Se vi rigardas forumojn en via gepatra lingvo, vi verŝajne trovos, ke ekzistas forumoj nur por hobi-filozofoj, por literaturistoj, por fiŝkaptantoj, por ĉevalbredantoj ... ktp Tio ja ne signifas, ke ene de la forumo oni ne povas paroli ankaŭ pri privataj aferoj, kutime ja ekzistas kelkaj "off-topic"-fadenoj, sed oni tamen tie nepre renkontas samideanojn.

Kion vi pensas?

bildo de Sunjo

Saluton Anina, jes, mi memoras vin. :-) Laŭ la nomo lernemulino sonas pli konata al mi, sed vian avataron mi tuj rekonis

bildo de Igo Ek

Jes, tiel estas. Sed por plenumi tion oni bezonas ion fari. Ĉu ne? Se vi volas havi diskuton laŭ konkreta temo - demandu. Kreu tiun temon. Ni, homoj estas tre scivolemaj. Ĉiuj. Kaj iu respondos. Ŝajnas al mi, ke estas multege da temoj, kiuj oni certe bezonas pridiskuti.

Igo Ek

bildo de Pablo

Mi jam plendis pri la malaktiveco en ĉi tiu retejo.

 

Kompreneble, ne eblas devigi homojn aktivi, sed eblas instigi.

 

Mi jam proponis kelkaj solvojn,

http://esperanto.com/content/viaj-impresoj-pri-esperantocom

http://esperanto.com/enhavo/kiel-evoluigi-esperantocom

http://esperanto.com/enhavo/kelkaj-proponoj-por-esperantocom

http://esperanto.com/enhavo/ĉu-blogi-ĉi-tie-utilas

http://esperanto.com/enhavo/kio-mankas-al-esperantocom

 

Mi pensas, ke esperanto.com estas bonega interreta domajno por konservi, kaj tiu estas la ĉefa kialo por ke mi restu tie ĉi. Se vi interesas pri aktiveco, iru aliloken, ĉi tie estas, ĉefe, monogemuloj. Ĉiuj nur parolas, sed neniu komentas, respondas, disputas, diskutas...

bildo de Igo Ek

Vi pravas. Sed... mi antaŭ longe rimarkis, ke populareco de io (aŭ iu) ajn ne tute dependas de tio, ĉu vigla aŭ aktiva estas aro da anoj de ia projekto. Pli multe valoras kiom interesaj temoj oni proparolas. Verdire ĉiamaj laŭdoj de facileco kaj uzebleco de Esperanto estas tre teda. Ni ĉiuj ja povas pridiskuti gravajn kaj interesajn temojn - sano, malsanoj, interkompreno, familiaj aferoj, amo... k.t.p. Ĉu?

Igo Ek

bildo de Sunjo

Nu, laŭ mia impreso la aktivaj Esperantistoj estas troveblaj aliloke, ekzemple ĉe lernu.net aŭ ĉe facebook. Ankaŭ por esperantlingvaj blogoj esperanto.com ne estas la unua adreso. Tamen... se iu temo interesas min mi volonte kundiskutas ankaŭ ĉi tie.

Alia penso: ju pli mi diskutas ie ajn, des malpli da aliaj (eble pli senchavaj) aferoj mi povas fari.

bildo de Igo Ek

Mi konsentas. Pri ĉio dirita de vi. Sed  la nomo "esperanto.com" estas tre utila. Kaj eĉ pli grave - facile trovebla. Laŭ mi, la ĉefa problemo de nuna e-movado estas la ebleco trovi iun ajn dekomence nekonatajn homojn. La retejoj menciitaj de vi donas sufiĉe malmulte de tiaj eblecoj. Homoj estas tre malsimilaj kaj ekkoni  esperanto-parolanton ne signifas ekkoni samideano. Devas esti la loko, kie fari tion estus pli simple. Esperanto.com estas kreita por tio. Kaj por revivigi ĝin oni povas nur aktivigante komunikado tie ĉi.

Igo Ek


povigita de