Ensaluto

Homaj Rajtoj kaj Spiritaj Devoj

HiHomaj Rajtoj


Reprodução BV

Ulysses Guimarães

Je la 10-a de decembro oni oficiale celebras la 69-an datrevenon de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kiun aprobis la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Parizo, ĉe Palaco Chaillot, en la jaro 1948. Ĝi fariĝis unu el la bazaj principaroj, kiuj gvidas la noblajn iniciatojn de UN, kaj ĝi inspiras ellaboradon de aliaj gravaj dokumentoj kaj konstitucioj, ekzemple la brazilan Ĉarton, proklamitan en la jaro 1988, nome la “civitanan konstitucion”, laŭ difino de deputito Ulysses Guimarães (1916-1992), kiu prezidis la Konstituciantan Nacian Asembleon.

La “Malneto el Ĝenevo”

Reprodução BV

Eleanor Roosevelt

Eleanor Roosevelt (1884-1962), vidvino de la usona prezidento Franklin Delano Roosevelt (1882-1945), estris ekde januaro 1947 la Komisionon por Homaj Rajtoj, kiu kunsidis ĉe UN, ĝis ĝi akceptis siajn 30 alineojn en tiu memorinda monato decembro 1948. Oni konsideris ŝin motoro de tiu projekto, kaj sinjorino Eleanor gvidis grupon de 18 partoprenantoj el nehomogena kultura, politika kaj religia konsistoj, kaj ĝi ellaboris dokumenton konatan kiel “Malneto el Ĝenevo”, en la monato septembro 1948, prezentitan kaj submetitan al aprobo de pli ol 50 membroj-ŝtatoj. Kun granda fiero ni rememoras la partoprenon de la grava brazila ĵurnalisto, mia kara amiko Austregésilo de Athayde (1898-1993), unu el la plej elstaraj kunlaborantoj en tiu eksterordinara laboro. Li okupis ankaŭ la postenon de prezidanto de Brazila Akademio de Beletro (ABL) kaj la Honoran Konsilantaron por konstruado de ParlaMundi de LBV, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo.

La dezirata libereco

Arquivo BV

Austregésilo de Athayde

Laŭlonge de eraoj, studado pri Juro estis perfektigita por doni pli kaj pli solidajn garantiojn al la socio. Ekzemple, la 20-a jarcento transdonis al ni grandegan lecionon per sinsekvaj civilaj konkeroj.

Omaĝe al tiom da aktivuloj, kiuj laŭlonge de la Historio celis liberecon kaj dignajn vivkondiĉojn, kaj kontribue al tia signifoplena mejloŝtono, mi alportas al vi pecon de modesta prelego, kiun mi faris, publikigita inter aliaj en la verko “Meditadoj kaj Pensoj – Dialektiko de Bona Volo” (1987) kaj en “Manifesto de Bona Volo” (la 21-an de oktobro 1991):

Kredi, ke eblas rajtoj sen devoj estas konduki la idealon de libereco al plej granda perdo. Gravas klarigi, ke kiam mi montras la devojn de civitano super liaj rajtoj mem, mi tute ne defendas ian torditan komprenon pri laboro, laŭ kiu sklaveco estas unu el ĝiaj plej abomenindaj aspektoj.

Tial ni deziras, ke ĉiuj homoj estu efektive egalaj laŭ rajtoj kaj ŝancoj, kaj ke iliaj sociaj, intelektaj, kulturaj kaj religiaj meritoj, eĉ se plej laŭdataj kaj rekonataj, ne deflankiĝu de rajtoj kaj libereco de la ceteraj civitanoj. Ĉar libereco sen frateco estas kondamno al ĥaoso.

Ia socio, en kiu Dio kaj Liaj leĝoj de amo kaj justeco inspiru zorgadon pri la individua libereco, por garantii politikan kaj juran sekurecon al ĉiuj, laŭ inspiro de Kristnasko de la Kristo de Dio. Mi parolas pri la Plejalta Kreanto, ne pri la erarema kompreno, kiu emas fari Lin, kiu estas Amo, ia abomeninda ilo por fanatikismo kaj tiraneco, antaŭjuĝo kaj malamo. Sekve, mi ne aludas al homforma dio, karikatura, kreita laŭ la bildo kaj aspekto de malperfekta homo. (...)

Tela: James Tissot (1836-1902)

Realaj virtoj estas tiuj, kiujn la homo mem plenumas dum honesta ĉiutaga okupiĝado, dum administrado de siaj havaĵoj kaj en respekto pri tio, kio apartenas al aliaj homoj, dum la bela, incita aventuro de vivo. Se nacio konstruiĝas per tiaj elementoj, ĝi estos ĉiam forta kaj nevenkebla.

Mi deziras, ke jam en la 21-a jarcento ni sukcesu solidigi tiujn idealojn kaj plivastigi ilin al la popoloj sur la Tero, por ke oni plene travivu ilin. Kaj tute ne ripeti tion, kio okazis en la 20-a, kiu estis fiasko.

 

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".

 

bildo de anjoam


povigita de