Ensaluto

Ili forgesis tion, kio estas esti judo...

(Elfrancigita el la blogo de Michel Warschawski, israela aŭtoro kaj ĵurnalisto)

https://www.facebook.com/Estbel/posts/934708863346761

 

Ili forgesis tion, kio estas esti judo...

 

Ne la unuan fojon, mi uzas tiun citaĵon de Benjamin Netanjahu, kiel titolon de teksto mia, kaj, de nun, mi faros el ĝi la titolon de ĉiuj miaj kronikoj, kiuj pritraktos decidojn de la registaro kaj de Kneset (israela parlamento), kiuj kontraŭdiras la judan kulturon – aŭ prefere, la judajn kulturojn – tra la generacioj.

 

Mi ne kredas je la ekzisto de unu sola juda kulturo, same kiel mi ne kredas je unu sola kulturo islama, eŭropa aŭ ĉina : tra la jarmiloj oni trovas en tiuj kulturoj ĉion, kaj ĝian malon, la plejbonon kaj la plejmalbonon. Kompense mi kredas je tio, kion mi nomas "jud-eŭropa sperto", kiu havas aĝon dumiljrara, kaj kiu konsistas ĉefe el ekskluzivaĵoj, rasismo kaj persekutadoj. Mi insistas : jud-eŭropa. La krucmilitoj, la inkvizicio, la skandalo Dreyfus kaj la nazia genocido ne estis faroj de la islama kulturo, kaj en la arabaj landoj la juda malplimulto neniam konis ion similan. Eĉ malplaĉe al Benjamin Netanjahu, Adolf Hitler ne bezonis la konsilojn de la muftio de Jerusalemo por plani kaj efektivigi la finan solvon, kaj ja la sultano de Maroko Sidi Muhamad (estonta reĝo Muhamad la 5-a) kontraŭstaris la portadon de flava stelo por siaj judaj regatoj, ne la reĝo Leopoldo de Belgio aŭ la reĝino Juliana de Nederlando. La juda genocido estas 100 % "made in Europe", rezulto de preskaŭ du jarmiloj de kristana civilizacio.

 

La t.n. "jud-kristana civilizacio" estas rasisma trompaĵo, kaj, kiel diris Jeannette Mandouze, mia eksterordinara instruisto pri klasikaj beletroj kaj kuraĝa kontraŭnazia batalinto, la kunmeta streketo ofte utilas por ekskluzivi alion, jud-kristana ekskluzivas la islamanojn el tiu civilizacio. Nu, el kio estas farita la kunmeta streketo inter juda kaj kristana dum du mil jaroj? El sango. Se iu volas paroli pri civilizacio en kiu la judoj estis parto esenca kaj rajtoplena, li parolu pri la kvar jarcentoj en Andaluzio, kulmino de la mezepoka okcidenta civilizacio, aŭ pri la Iraka civilizacio ĝis kiam cionismo venis por detrui la jud-islamajn rilatojn en tiu lando... Nenio simila kun la juda ekzistado en Eŭropo, dum kiu la momentoj kvietaj kaj preskaŭ harmoniaj estas esceptoj, ne reguloj, kaj tio ĝis la dudek jarcento inkluzive.

 

Do tute ne pro hazardo, la loko de la judoj en la eŭropaj liberigaj movadoj estis tiom grava, precipe en la socialistaj movadoj: ilia situacio de apartigitoj inpetigis ilin al la frontlinio de la bataloj por rajtoj kaj justico. Ja kiam ili renkontis nacian suverenecon, suverenecon bazitan sur la senposedigo de la loka popolo, ili iĝis "same kiel la aliaj popoloj" (postulado de la hebreoj en la biblia epoko, kiun la profetoj malŝatis), aŭ prefere same kiel ĉiuj koloniistaj popoloj. Ne pli bonaj, nek pli malbonaj. Je tiu momento "ili forgesis tion, kio estas esti judo..."

 

Se ili ne estus forgesinta tion, ili ne povus voĉdoni, kaj eĉ en urĝa proceduro, novan leĝon pri "forpelado kaj maliberigo de azilpetantoj". Temas pri barbara leĝo, kiu kraĉas sur la historion de niaj geavoj, kiuj oftege estis azilpetantoj post kiam ili devis fuĝi persekutadojn kaj aliajn pogromojn. Benjamin Netanjahu kaj la 71 deputitoj, kiu voĉdonis tiun leĝon, unu plian fojon forgesis tion, kio estas esti judo. Jes ja ni iĝis same kiel ĉiuj aliaj popoloj, same kiel la plej malbona el la nacioj.

 

La internaciaj interkonsentoj postulas de la subskribintaj ŝtatoj, ke ili donu azilon al tiuj, kiuj riskas siajn vivojn en siaj devenlandoj. Tio ja koncernas la milojn da azilpetantoj, kiuj venis el Eritreo aŭ Darfuro... antaŭ ol Israelo konstruis muron ĉe sia landlimo kun la Sinaja dezerto. En senlima hipokriteco Israelo ne sendas ilin en ilian devenlandon, sed en... Ugandon aŭ Ruandon. Ĉiuj nigruloj similas nigrulojn, ĉiuj nigruloj estas fratoj, ĉu ne?"

 

Centoj da atestaĵoj de forpelitaj azilpetantoj same rakontas: en Ugando kaj Ruando ne solidareco de la loĝantoj atendas ilin, sed malamo, subpremo, perfortaĵoj. Kaj jen io, kiu plifortigas la rasismajn paroladojn de la israelaj regantoj: se nigruloj tiel traktas aliajn nigrulojn, kial ni devus havi pli da kompato? Naŭzega!

 

Ankoraŭ pli naŭzege oni aŭdas la eksprezidanton de la laborista partio, Yŝtak Herzog, kiu pravigas sian voĉdonon al la nova leĝo per la fakto, ke la "enŝoviĝintoj" prenis laborpostenon el la arabaj laboristoj. Al tio, la prezidanto de la Unuiĝinta Araba Listo, la deputito Aiman Odeh, respondis, ke ankaŭ pri tiu subjekto la laborista partio estas nur malneta kopio de la dekstraro, kaj ne per incito de malplimuto kontraŭ alia malplimulto li konvikos, ke li estas alternativo.

 

 

 

 

 

bildo de Tjeri


povigita de