Ensaluto

Infanaj kantoj, estonteco (2)

bildo de Pablo

Kiel mi anoncis en antaŭan blogaĵon (http://esperanto.com/enhavo/infanaj-kantoj-estonteco), komenciĝis kunlaborado kun babelo filmoj:
https://www.facebook.com/permalink.php?story_fbid=428000237398673&id=382...
kaj
https://twitter.com/babelofilmoj

Jen la oficiala alvoko:

Mi transkribas la alvokon:
Saluton!!

Babelo filmoj kunlaboras pri projekto, kiu temas pri infanaj kantoj en esperanto. Ni serĉas homojn (ĉefe familiojn) el la tuta mondo, kiu interesiĝas partopreni pri ci tiuj infanaj kantoj. Ĉi tiu projekto celas diskonigi la internacian lingvon kaj instigi la gepatrojn instrui esperanton al la gefiloj.

Estas neniu mona celo, kaj, same, via kunlaboro estos tute sindonema.

Kiel vi helpos?

Se vi interesiĝas partopreni, ni sendos filmeton kun la kanto, kaj kelkaj indikoj pri la bildoj aŭ filmetoj, kiujn vio devos registri. Ni avertas vin, vi devos ridi, kanti kaj danci. Por ke la fina rezulto estos bonan kvaliton, estos dezirinda, ke la filmo estu full HD (1080). Tio eblas per preskaŭ ĉiuj ciferecaj kameraoj, kaj ankaŭ per multaj poŝtelefonojn. Vi devos nur registri, tion kion oni petis.

Post ricevi la filmetojn, Babelo Filmoj muntos ĉion, kaj la fina rezulto publikiĝos ĉe youtube kaj ĉe facebook.

Por la unua filmo, ni elektis "Saluton". Se vi interesiĝas partopreni, sendu al ni (babelofilmoj@gmail.com aŭ private per nia facebook-paĝo - Babelo Filmoj) filmetojn aŭ bildojn kie la vorto "Saluton" estu videbla. Elektu vi mem, kiel la vorto aperas (eblas filmoj/fotoj/pentraĵoj), kaj grandaj kaj malgrandaj literoj, surpapere, skribita sur sando, per ŝtonoj, desegnita... Estus bonege, ke kaj gepatroj kaj gefiloj partoprenu, ĉar la celo estas ridi, danci, kanti, kaj ĝui lernante la internacian lingvon. La nura kondiĉo, estas eviti esperantan simbolojn (verdajn stelojn / esperantajn flagojn...).

Atendante viajn respondojn, vin salutas,

https://youtu.be/tBHLo7VrwbE

Babelo filmoj

Komentoj

bildo de Pablo

Kompreneble, ajna helpo aŭ propono estos bonvenita. Nur pensu, ke la celo estas krei ion interesan por geinfanoj.


povigita de