Ensaluto

Kelkaj el miaj Impresoj pri la Universala Kongreso en Kopenhago.

88 esperantistoj danaj aliĝis al la  96-a Universala Kongresokongreso kaj ĉiuj havis proprajn spertojn kaj impresojn; jen kelkaj el  miaj.


 

Post la solena malfermo okazis la malsolena inaŭguro junulara en la salono Friis.En la kongresa libro estis skribita: 'Laŭ la temo de la kongreso la junularo tamen invitas ĉiujn kongresanojn partopreni la programerojn por instigi plian komunikadon kaj komprenon inter la aĝ-grupoj.' Tial mi akceptis la invitilon partopreni la malsolenan inaŭguron, ties gvidanto estis Di Ponto, kiu proponis al la ĉeestantoj, ke ili proponu temojn por la kunvenoj junularaj dum la kongreso. Do mi kaptis la ŝancon kaj proponis la temon 'Kiel ni konstrui intergeneracian ponton?'

 

Mardon la 26-an de julio inter la 10-a kaj 11-a kunvenis proksimume 18 personoj diversaĝaj. Bone estis, ke kvarono el ni estis danoj, ĉar la temo estas ja defio por ni. Malferme ni parolis pri niaj sintenoj rilate al Esperanto, la movado, la intergeneraciaj diferencoj kaj ĉies frustracioj. Venis proponoj pri projektorientotaj vesperoj en la klubo; filmgrupo, konversacia grupo, klubaj renkontiĝoj ekster de la kulturdomo ktp. Horo ne sufiĉis por konstrui ian ajn ponton, tamen ni konsentiĝis, ke ni daŭre pridiskutu la aferon.

 

Krom koncertoj de profesiaj muzikojstoj estis koncerto de la Internacia Koruso. Tridekoj da kantantoj el dudekoj da landoj post kvar provludoj koncertis kantante dek kantoj estis laŭ mi (kiel unu el la kantantoj) unu el la miraklaj atingoj modestaj de la kongreso. Du el la kantoj elektitaj estis 'Ridetas dolĉa la dana bord' (Johs.V.Jensen) kaj 'Kantoplenas nun la tag' (Jeppe Aakjær kaj Carl Nielsen), ambaŭ tradukitaj de Poul Thorsen. Aliaj kantoj estis 'Vizaĝon supren' kaj 'Sed ŝvelos nia esper' ' el Japanio, Rozeto en Herbejo el Germanio, 'Kara Bara Wira Kana' el Aŭstralio, la jubilea kanto - 'Signo de l'Esper', 'Dancu, dancu el Ĉekio', 'Esperanta Lando' kaj 'Jen nia mondo.' Gratulegojn al Alan Bishop la korestro nia pro lia efika sed malstreĉa gvidado.

 

Unu el la plej ofta konversaciaj temoj estis la vetero, kiu malbenis la tutan semajnon ekcepte de la eskursa tago, merkredo. Tamen eĉ la malbela vetero ne sukcesis detrui la bonan etoson. Multaj reagoj jam venis; multaj el la reagantoj kontentiĝis pri la bonega programo kaj la helpemeco de la aranĝantoj. Kelkaj grumblis pri 'malglataĵoj' kaj pri la tro granda disvistiĝo de la angla en Danio. Kion ni faru?  Eĉ idealismaj esperantistoj estas nur homoj, kaj Utopio ne jam troviĝas!

Tiu ĉi  legeblas ĉe http://rosejo.blogspot.com

 

bildo de Betty


povigita de