Ensaluto

Kelkaj fabeloj

bildo de Pablo

Kiel promesite (http://esperanto.com/enhavo/ubuntu-one-fermi%C4%9Dos / http://esperanto.com/enhavo/bonvenon-owncloud)

 

Jen la porinfanaj fabeloj kiuj mi tradukis (nur laŭ .pdf/a formato)

 

Kopeto: http://bit.ly/1euh3EF

Kopeto-horizontala: http://bit.ly/1m5pmJz

De kie venas beboj: http://bit.ly/Rm9FRN

Ludemaj abeloj: http://bit.ly/1t5vUcZ

Malsata raŭpeto: http://bit.ly/1t5wbwu

Multkoloraj kuniklidoj: http://bit.ly/1imciwo

Porkido kaj Erinacido: http://bit.ly/1gBLp76

 

Mi profitis la okazon por korekti kelkajn eraretojn.

 

Ĝuu ilin

Komentoj

bildo de Pablo

Mi ĝisdatigis "Multkoloraj kuniklidoj"-on, ĉar aperis eraro en la titolo.

bildo de Pablo

Se hazarde vi vidus ĉe la titolo "Mulkoloraj..." anstataŭ la ĵusta "Multkoloraj...", refreŝu vian retumilon (kutime F5), ĉar eble vi legas neĝisdatigitan arĥivon, kiu restas en via komputilo (tempaj arĥivoj aŭ iu kaŝmemoro)

bildo de Sunjo

Iom post iom mi volas legi ilin ĉiujn. Mi komencis kun "Porkido kaj Erinacido" ĉar mi jam aŭdis multon pri la libreto.

Ĉu vi legas ĝin kun viaj infanoj?

bildo de Pablo

Miaj geinfanoj pli ŝatas kelkajn rakontetojn kiujn mi elŝutis el http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/

 

bildo de Pablo

Mi legis ĉiujn kaj aliajn al ili. Sed ne "De kie venas beboj" kaj "Porkido kaj Erinacido".

 

Ili estas tro junaj por pridemandi pri "De kie venas beboj".

 

Same, ili estas tro junaj por demandi pri religioj kaj malsamaj religioj.

bildo de Sunjo

Mi komprenas.  Mi demandis, ĉar mi ne estas certa, ĉu la libro entute taŭgas por infanoj.

bildo de Pablo

Pri la bebodeveno: Ili ne damandis, do mi ne provas antaŭ respondi tion kion oni ne scivolemas.

 

Pri la religia afero: Okazas pli malpli samon, sed tro frua kono povas esti kontraŭutila, ĉar la malgrandaj infanoj rapide diskonas sian konon, kaj multaj homoj povas ofendiĝi.

 

Ambaŭkaze, mi ne serĉis tiujn librojn, sed kiam mi trovis ilin, mi ne povis ne traduki ilin, ĉar mi pensas, ke tiaj libroj devas ekzisti. Alia afero estas decidi ĉu ili estas taŭgaj, kaj por kiuj aĝoj.

bildo de Sunjo

Mi nur celas la libreton pri la porkido kaj erinacido. Mi komprenas ke ĝi povas esti grava libro por ateistoj. Sed laŭ mia opinio ĝi ne estus bona libro por infanoj ĉar ĝi altrudus kontraŭreligiemon (kio estas pli ol nur ateismo). Same kiel mi ne ŝatas ke religiaj gepatroj altrudas sian kredon al siaj infanoj mi ankaŭ ne ŝatus se ateistaj gepatroj altrudus sian nekredon al siaj infanoj. Mi opinias ke infanoj al kiuj oni simple ne instruas religiajn dogmojn ne bezonas esti instruataj pri kontraŭreligiaj dogmoj. Mi kredas ke ateismo estas la natura "religia" (senreligia) stato.

Do, laŭ mia opinio tiu ĉi libreto nur estas bezonata por protekti sin kontraŭ religia altrudo, sed ke ĝi ne estu uzata por ataki kredojn/kredantojn kiuj sin ne altrudas.

bildo de Pablo

Kompreneble, por reporti ajnan eraron, bonvole komentu ĉi tie.

bildo de Pablo

Baldaŭ, mi kunhavos ankaŭ la editeblajn arĥivojn.


povigita de