Ensaluto

Kelkaj impresoj pri rifuĝintoj en Germanio

En kadro de filmomontrado de kritikantoj de la tutmondiĝo mi antaŭhieraŭ spektis la filmon „Can't be silent“ (mi ne povas esti silenta). Ĝi temas pri rifuĝintoj en Germanio, kiel ili vivas preskaŭ kiel en malliberejoj, kun preskaŭ neniuj rajtoj, kaj kio pli gravas: sen scii kio okazos pri ili, sen scii ĉu ili rajtos resti, sen ŝancoj al normala laboro kaj vivo – kaj ke tiu stato povas daŭri ne nur monatojn, sed multajn jarojn. En la filmo la muzikisto Heinz Ratz kreis projekton: li invitis talentajn muzikistojn el rifuĝinthejmoj por registri kune kun li albumon kaj poste koncertvojaĝi kune tra Germanio.

Kvankam la filmo estas sufiĉe pozitiva pro la vere bona muziko ĝi ne prisilentas la problemojn de la rifuĝintoj. Vere kortuŝe.

 

 

Mi vidas la bildojn pri la situacio en la landoj de kie venas la rifuĝintoj kaj mi legas kaj aŭskultas iliajn rakontojn. Pri la amataj homoj kiujn ili perdis en la milito, pri la suferoj kaj mortoj kiuj okazadas dum la fuĝo, pri la altaj riskoj kiuj estas por ili ne pli timigaj ol la situacio en kiu ili estus se ili restus hejme.

Plorige.

 

Mi vidas la bildojn pri la situacio en mia lando, mi vidas la marŝantajn naziulojn kaj aliajn senempatiajn idiotojn kiuj malĝuste asertas ke ili estas la popolo. Estas nekredeble ke iuj fihomoj kaj senkleruloj kapablas ataki rifuĝintojn pro iuj nedifinitaj timoj (kiuj estas ĉiuokaze bagatelaj en komparo al la problemoj kiujn spertis kaj spertas la rifuĝintoj). Sed la nombro de brulantaj rifuĝinthejmoj en Germanio kreskas preskaŭ ĉiutage.

Plorige.

 

Sed, kompreneble, nur per kompato oni helpas neniun. Tiu rifuĝantondoj havas kialojn. Politikajn, ekonomiajn, sociajn kialojn, kaj oni devas demandi sin, ĉu la propra lando ludis rolon pri la kaŭzo de tiuj kialoj. Kaj kion oni povas fari por eviti tion estontece.

 

En la diskuto post la fino de la filmo unu virino diris ke ŝi ne volas diskuti ĉiam nur pri politiko. Ŝi rakontis pri pozitiva sperto kiam post simila filmmontrado venis grupo de rifuĝintoj kiuj ludis muzikon, dancis kaj invitis la ĉirkaŭantojn kundanci kaj kunamuziĝi. Ŝi diris ke tiajn aferojn ŝi preferas. Sed aliaj homoj ĝuste respondis ke ja tiaj spertoj estas bonaj kaj por la rifuĝintoj kaj por la civitanoj de la gastiganta lando, sed ke ankaŭ tio ne solvas la problemojn de la rifuĝantoj.

 

Ili volas lerni la landan lingvon, sed ne ricevas sufiĉe da ebloj. Ili volas labori, fari ion utilan, gajni monon por subteni la amatajn homojn kiuj daŭre estas en militaj kaj/aŭ malriĉegaj kaj detruitaj regionoj, sed pri tio ili havas eĉ malpli da ebloj. Ili volas esti pritraktataj kiel normalaj homoj, ne kiel krimuloj.

Sed plej ili deziras ke estu paco en iliaj hejmlandoj, por ke ili iam povu reveni.

 

Do, tio nun estis nur kelkaj pensoj nekomplataj

 

Tie vi povas rigardi fotojn de Siria artisto pri „doloro kaj espero“: https://www.flickr.com/search/?tags=freesyrianangst

 

 

 

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Sunjo

 

 

Kelkaj demandoj trovitaj en la sociaj retoj: Ĉu ni devas akcepti amason da rifuĝantoj? Kiu pagos tion? Kio pri la misuzantoj de la azilsistemo?

 

Mi pensas ke jes, ke ni devas akcepti amason de rifuĝantoj. Ne tiom ke niaj sistemoj ne plu funkcios, sed tiun limon ni ankoraŭ ne atingis. Unue ni havas la respondecon kiel lando kiu profitas de vendado de armiloj, minimume nerekte ankaŭ al diktatoroj kaj aliaj ne tre fidindaj grupoj. Due, eĉ se oni neas la respondecon pri la kaŭzoj, oni ne povas lasi la homojn morti – simple estas demando de homeco. Kaj tion pagos tiuj kiuj devas, ĉar ili akceptas (parte ankaŭ devige) ke la valoro de homa vivo ne kompareblas al la valoro de mono. Anstataŭ alporti demokration kaj bazajn homajn rajtojn per militoj al aliaj landoj, ni simple montru al la mondo ke ni mem kredas je tiuj principoj.

 

Pri la „misuzantoj“ de la azilsistemo

 

  • la difino de „sekura devenlando“ signifas ke estas lando kie ne estas milito. Tio ne signifas ke tie ne povas esti unuopuloj kiuj tamen estas minacitaj pro politikaj, religiaj, kulturaj kialoj. Tial oni devas kontroli ankaŭ la azilpetojn de homoj kiuj venas el tiuj landoj kaj ne rajtas dekomence rifuzi ĉiujn

  • tiuj kiuj venas el tiuj landoj ofte forvendis ĉiujn ne porteblajn posedaĵojn, esperinte ke ili havos estontecon en alia lando. Espero estas forta motivo (ĉu kompreneblas al Esperantistoj?). Se ilia azilpeto estas rifuzita ili devas reiri al siaj hejmlandoj kie ili poste havos malpli ol antaŭe. Oni tion ne riskus nur por esti subtenata (per dormloko, manĝaĵoj kaj iom da mono) nur dum la kelkaj monatoj kiujn oni atendas ĝis la decido pri la azilpeto.

  • Ke oni povas peti azilon nur en la lando kie oni estas, kaj ke la decido pri la azilpeto daŭros kelkajn monatojn, ne estas kulpo de la azilpetantoj. Krome, en la burokratia kaj jura sistemo de Germanio oni ofte ne povas scii antaŭe ĉu oni havas rajton pri io aŭ ne. Do ekzemple estas amasoj de homoj kiuj iam en siaj vivoj petis financan subtenon (ekzemple por studi, lerni profesion aŭ por pagi la loĝejon dum mankas sufiĉe da enspezoj), sed kies petoj estis rifuzitaj (ekzemple ĉar la gepatroj enspezis sufiĉe da mono por subteni la infanojn) – kaj ĉiujn tiujn homojn oni tamen ne nomas misuzantojn de la sistemo.

 

Do, mi opinias ke „misuzanto de la azilsistemo“ simple estas netauĝa esprimo, misuzata de konservemuloj, naciistoj kaj nazioj.

Alia penso: mi naskiĝis, kreskis kaj daŭre loĝas en lando kie mi havas bazajn homajn rajtojn, en kiu oni daŭre batalas (kvankam ne ĉiam sukcese) pri egalrajteco kaj kie ĉiu havas la ŝancon al edukado kaj eltenebla vivo (kvankam ne ĉiuj trovas bonan laborpostenon). Tion mi neniel meritis, tio nur estis bonŝanco. Same ne estas la kulpo de homoj en aliaj landoj, ke ili dekomence (denaske) havis malpli da ŝancoj ol mi. Do, kiu volas malpermesi ke homoj el- kaj enmigras serĉante pli bonan vivon? Certe ne mi.

 

 

Pri „kristanaj valoroj“

 

„Tiuj ne estas rifuĝantoj, tio estas invado.“ diris la hungara episkopo László Kiss-Rigó. Laŭ li la amaso de islamaj rifuĝantoj minacas la kristanajn valorojn kaj pro tio oni rifuzu ilin.

Kiujn valorojn? Ĉu „kristanaj valoroj“ estas defendindaj se kristanoj jam mem perfidis ilin per rifuzo de helpo al homoj kiuj bezonas helpon?

Simila demando cetere ankaŭ validas pri la „milito kontraŭ terorismo“. Eĉ la plej bona celo ne pravigas la plej fiajn rimedojn.

bildo de Sunjo

kiel ofte "neniam milito inter ni" ankaŭ raportas pri la temo, ekzemple tie: http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/08/germanio-miloj-da-manif...

 

Se vi volas scii kiel sonas la muzikistoj el la filmo, vi povas ĉe youtube serĉi "Strom & Wasser feat. The Refugees"


povigita de