Ensaluto

Kial ŝarkidoj manĝas gefratojn en patrina utero?

Oni ofte reprezentas ŝarkojn kiel kruelaj mortigmaŝinoj. Tiel plejparte ne estas vero - tiuj ĉi fiŝoj estas mortiguloj ne plu, ol aliaj predantoj. Sed kelkaj iliaj vivmanieroj povus hororigi. Unu el ili estas embria kanibalismo: la plej grandaj ŝarkidoj manĝas siajn gefratojn antaŭ naskiĝo, kiam ili ankoraŭ vivas en patrina korpo.

La embria kanibalismo ŝajnas malutila, ĉar rezultas en malpliigo de reproduktiva sukceso de femala ŝarko: ŝi havas malpli idojn, ol povus. Ekzemple, sabla ŝarko (Carcharias taurus) ĉiam naskas nur du ŝarkidoj. Utero de tiu ĉi specio havas du partoj. Ŝarkidoj, kiuj estas unuaj eloviĝintaj en ĉiu parto de utero, baldaŭ manĝis ĉiujn aliajn embriojn. Tiu manĝaĵo helpas ilin kreski pli rapide kaj ili naskiĝas ĉirkaŭ unu metro longe (ĝis 1,25 m)! Do nur du ŝarkidoj transvivis - unu el ĉiu utera parto.

 

Sabla ŝarko (Carcharias taurus)  Sabla ŝarko (Carcharias taurus)

Nova esploro helpas kompreni signifon de la embria kanibalismo. Sciencistoj esploris patrecon de naskiĝontaj ŝarkidoj de sabla ŝarkoj. La demando estis: ĉu estas poliandrio en tiu ĉi specio? Poliandrio estas kopulaci-sistemo, kiam femaloj kopulacias multfoje kun pli ol unu masklo (estas esperantlingva artikolo pri tiu ĉi fenomeno en papilioj en la scienca revuo "Teleskopo").
Materialon por la esploro iĝis dekkvin sablaj ŝarkinoj, mortintaj dum plaĝdefendaj operacioj en Sudafriko en 2008-2012 jaroj. Sciencistoj uzis DNA-mikrosatelitoj por montri, kiom da patrojn havas embrioj en unu ŝarkino. DNA-mikrosatelitoj estas tre variebla parto de genomo, per kiu oni povas distingi anojn de diversaj populacioj kaj eĉ individuojn.

La studo montras, ke sablaj ŝarkoj havas kondutan poliandrion - ŝarkinoj ĉiam kopulacias kun kaj estas fekundigataj per kelkaj virŝarkoj. Sed du transvivantaj ŝarkidoj estas gefiloj de unu patro plej ofte, ol tio okazus nur hazarde. La rezulto estas genetika monandrio - ŝarkinoj plejparte naskis idojn de nur unu virŝarko. Genoj de aliaj maskloj ne transvenas al la venonta generacio (almenaŭ en kuniĝo kun genoj de tiu ĉi ŝarkino).

 

Sciencistoj konjektas, ke tie ĉi ni vidas ankoraŭan nivelon de la tiel nomata seksa selektado. En poliandriaj specioj masklo por sukcese reprodukti devas ne nur trovi femalon kaj kopulacii kun ŝi. Spermoĉeloj de diversaj maskloj konkurencas por fekundigo de ovoĉelo(j)n. Post fekundigo en utero de sablaj ŝarkoj komencas vera, nemetafora batalado de maskloj: kies ido eloviĝos plej frue?

Neniu observis naturan edziĝkonduton de sabla ŝarko. Sed en kaptejoj maskloj gardas femalojn antaŭ (kaj post) kopulacio forpelante aliajn masklojn. Se ili kondutas sin same en naturo, tio devas pliigi ŝancojn de la masklo iĝi veran patron de gefiloj de la femalo. Krome, atendebla estas natura selektado de iuj ecoj, kiuj rapidigas eloviĝo de embrio. Kresko kaj evoluo (evoluo de dentaro kaj okuloj, ekzemple) post eloviĝo ankaŭ estas grava por sukcesa transvivo, se kelkaj embrioj eloviĝas preskaŭ samtempe.
Verŝajne, embria kanibalismo estas utila kaj por femalo, kiu celas pariĝon kun pli altkvalita masklo. Batali nedeziratan virŝarkon estas danĝera kaj ŝi permesas lin kopulacii kun ŝi - genoj de malaltkvalitaj maskloj pereos dum konkurenco de spermoĉeloj aŭ ŝarkidkanibalismo.

La rezultoj de la esploro estas publikitaj en la ĵurnalo Biology Letters.

bildo de polenadisto

Komentoj

bildo de Pablo

Interesega, dankon!


povigita de