Ensaluto

kial kredi kaj malkredi je astrologio

Antaŭlonge, kaj malgaje eĉ nun, ekzistas homoj kiuj kredas je astrologio. Do, ke la planedo kaj la stelaroj afektas al la homa vivo.

Estas multaj studoj kiuj indikas, ke la maniero ni vivis niajn unuajn jarojn, aŭ eĉ tagojn influas en nia vivmaniero, kaj nia personeco (Ĉu viaj getatroj mamutris vin aŭ bebobotelumis vin, ĉu vi uzis ŝukilon...).

Ne estas malfacile imagi, ke antaŭe, kiam la vivo estis ĉefe kampara, sen doma elektro, nek lumo, nek aliaj teknikaĵoj, bebo kiu naskiĝis vintre, dum siaj unuaj monatoj, ne tre vivis ekster hejme. Kaj por tiu kiu naskiĝis somere, okazas male, kaj ĵusnaskiĝinto vidis kampon, kaj spiris freŝan aeron, dum kiam ĝi estis 6-monatulo, restis hejme.

Hazarde (ne tro hazarde, ekzistas kialo, sed ne estas la celo de tiu ĉi blogaĵo), ĉiuij vintroj, la suno "estas" "sur" skorpio, sagitario, kaprikorno, dum somere, la suno estas sur aliaj stelaroj.

Tio povas fari, same ol hodiaŭ la homoj kiuj kreskiĝas en urbo estas malsamaj ol aliaj kiuj kreskiĝas en kamparo, aŭ en malsamaj landoj, havas malsamajn personecoj, ke tiuj kiuj naskiĝis vintre, estas malsamaj al tiuj kiuj naskiĝis somere. Tio ne signifas, ke tiuj kiuj naskiĝis vintre, estas ekzakte egalaj, nur, ke prezentas iom simileco.

Pro tio, mi pensas, ke antaŭe, estis logike la naskiĝo de astrologio, sed tio jam estas sensencaĵo.

bildo de Pablo

Komentoj

bildo de Alberto Cavarzin Wójcik

Nu, vi pravas, ĝi ja estas sensencaĵo!

Nun mi memoras pri miaj legadoj de libroj de Isaac Asimov. En unu el ili li bone disertas pri la deveno de astrologio.

Sed homoj estas «raciaj» kaj havas siajn kredojn malraciajn.

Ĉiu homo (kaj ĉiu afero en la Universo) estas unika, en la spaco kaj en la tempo. Ne ekzistas du aferoj tute egalaj. Nu, krom eble elementaj partikloj.


povigita de