Ensaluto

Kial la etimologio estigas aŭ malestigas la emociojn...

 

Mi plurfoje demandis min pri kio vere okazas al mi, kiam mi legas apartajn etimologiojn.
Ofte okazas, ke kiam mi legas la etimologion de vorto, tiu vorto malŝvelas en mi; tio estas, la tutaj implicitaj sencoj, kiujn tiu vorto enhavas en mi, subite foriĝas kaj la vorto perdas sian emocian influon sur mi. Ne okazas kun la tutaj vortoj, kies etimologion mi legas. Ekzemplo de vorto, kiu tute ne ŝanĝiĝis emocie en mi estis "akvo". Male, vorto kiu tute ŝanĝiĝis en mi estis "dajmono": malkovri, ke ĝi estis eĉ uzita kun malaj signifoj (kutime bonaj ne malbonaj kiel nuntempe) tute forigis la ŝarĝecon de timindaj imagoj, kiujn la vorto enhavis en mi.
Kial? Kial apartaj vortoj tute malpliiĝas en mi post la malkovrado de iliaj etimologioj?
Hodiaŭ, kiam mi estis reirante hejmen, mi estis leganta Free Culture ("Libera Kulturo") fare de Lawrence Lessig. Mi malkovris la signifon de kopirajto (kies signifo estas klara kaj en Esperanto kaj en angla, sed ne en itala, kie oni uzas la anglan vorton) kaj tiu malkovro pensigis min denove pri mia emo fronte al la etimologioj de apartaj vortoj. Do mi elpensis la jenan.
Niaj unuaj vortoj estas de ni aŭskultitaj, kiam ni estas vere junaj. Tia juneco rekte influas la manieron, laŭ kiu niaj proksimuloj parolas al ni (ĉefe la gepatroj kaj la geavoj). Konsidere ke oni parolas al geinfano, oni sendube evitas ĉian abstraktan koncepton kaj oni parolas plejeble praktike. Akvo, manĝaĵo, kakaĵo, tablo, pavimo, muro, lito, ktp estas la kutimaj bazaj vortoj, kiujn ni ĉiuj aŭdas kiam ni tre junas. Nun, tiaj vortoj havas kompreneblan komunan econ: ĉiuj rilatas al io konkreta, malabstrakta, io, kion kutime la infanoj povas rekte sperti, percepti. Tiu ĉi fakto implicas, ke nia unua kontakto kun la vortoj estas aparta, ĉar ĝi estas limigita al vortoj, kiuj havas rekte percepteblan (kaj kutime, tre ofte perceptata) koncretecon. Do, ni alkutimiĝas al la fakto, ke la vortoj prezentas realaĵojn. Poste, tiu ĉi implicita (ne rekte dirita) aserto neniam estas pridubita.
Poste la geinfanoj kreskiĝintaj renkontas vortojn, kies konkreteco ne estas rekte tuŝebla, perceptebla por tiuj apartaj geinfanoj (ekzemple la vortoj "Ameriko" por la personoj, kiuj neniam vidis Amerikon; same "flugilo" por tiuj, kiuj neniam vidis flugilon, ktp). Tamen, tiaj vortoj fariĝas de la unua aro, kiam la persono fine perceptas ilian realecon (ekzemple, iras al Ameriko, do la vorto montras sian realecon).
Poste la junuloj troviĝas fronte al vortoj, kies realecon ne rekte percepteblas (ekzemple la vortoj "atomo", "anĝelo", "la limoj de la universo", ktp). Sed ni estas alkutimiĝintaj al la realeco de la antaŭe-lernitaj vortoj, akumulitaj jaro post jaro; kial do ni devus pridubi la realecon de tiaj novaj vortoj? Eble, ekzakte kiel la vorto "Ameriko", oni pli aŭ malpli frue povos percepti ĝin. Krome, se la maljunuloj parolas pri aferoj kiel la "dajmonoj" aŭ la "anĝeloj", sendube io ekzistas.
Jen kie ludas la etimologio en mi. Kiam mi legas etimologion, kiu malkovras la realan, komencan signifon de vorto (kiu kutime tute malsimilas al la nuntempa signifo), tiam mi spertas intensan ekkonscion pri la deveno de tiu vorto. Do, precize pro la fakto, ke mi estas alkutimiĝinta al atribui realecon al ĉiu vorto, kiun mi lernas, mi fine mem-forigas la emociajn implicojn, kiujn tiu vorto havis en mi. Kutime, la etimologio de vorto montras al ni la pecojn, kiuj konsistigas tiun vorton (pensu pri al la Esperantaj kunmetitaj vortoj, kiel "alkutimiĝi" = "al + kutim + iĝ + i"). Tial, jen ke de unuopa vorto, ŝarĝita de signifoj emociplenaj, ni estas fronte al diversaj vortoj, kies signifo estas pli simple komprenebla (ĉar ofte ili rilatas al rekte percepteblaj aferoj). Fine, la malkunmetita vorto montriĝas per ties pli simplaj kaj malpli emociplenaj elementoj: jen la malŝvelado.
Nu, miaopinie, jen eĉ la kialo, ĉar la etimologio de kelkaj vortoj intense influas min ("dajmono") kaj aliaj ne ("akvo"): la etimologio de la tutaj vortoj, kies konkreteco estas rekte perceptebla, ne influas min; la etimologio de la vortoj, kies konkreteco anstataŭe ne rekte percepteblas, tre multe influas min.

 

bildo de Sandro Pollastrini


povigita de