Ensaluto

Kial vi blogas?

Lastatempe, en hispana ĵurnalo, mi vidis tion.

 

Mi pensas, ke estus bone koni la kialon por ke iu blogas, kaj ankaŭ la kialon por blogi ĉi tie.

 

Do, jen la demandoj:

 

- Kial vi blogas?

- Kial vi blogas ĉe esperanto.com?

bildo de Pablo

Komentoj

bildo de polenadisto

Nu. mi havas du blogojn - ruslingvan (en LiveJournal) kaj tiun ĉi, esperantlingvan.

1)Mi komenci blogi (en 2006 aŭ 2005) plejparte por si mem - por eldiri iujn ajn pensojn aŭ priskribi iujn eventojn - por la "longa memoro". Miaj amikoj estis ĉefaj legantoj de mia blogo. Verdire, multaj de miaj amikoj blogis tiam - mi legis ilin kaj finfine decidis ankaŭ komenci blogi. Nun mi ŝatas relegi malnovajn blogaĵojn de tiu tempo por nostalgii kaj rememori=) Kaj nuntempe mi blogas plejparte por eldiri miaj pensoj. Mi ne ŝatas reblogi fremdaj blogaĵoj sen miaj pensoj pri ĝia temo.
Do, mi blogi por disdividi miajn pensojn.
 

2)Mian duan blogon tie ĉi mi komencis por fari originalajn, netradukitajn sciencajn novaĵojn en Esperanto.

bildo de Pablo

Persone, mi opinias, ke miaj skribaĵoj povas esti interesaj por iuj (kompreneble, ne por ĉiuj), kaj estas ankaŭ maniero ordoni la proprajn pensojn.

 

Mi blogas ĉe esperanto.com, ĉefe pro la domajno (mi taksas esperanto.com pli taŭga ol ipernity aŭ blogger, ekzemple). Teĥnike, ĝi estas komforta, kaj bonaspekta, sed ofte mi pensas pri forlasi ĝin ĉar ĝi jam fiaskis pri esti socia reto.

bildo de Sunjo

ombresaco skribis:

Persone, mi opinias, ke miaj skribaĵoj povas esti interesaj por iuj (kompreneble, ne por ĉiuj), kaj estas ankaŭ maniero ordoni la proprajn pensojn.

Bona kialo pri kiu mi konsentas (mi nur dirus "ordigi" anstataŭ "ordoni")

 

Esperanto.com mi simple volis elprovi, ĉar mi kredis ke ĉi tie la celgrupo (ĝenerale Esperantistoj) pli facile trovus la blogaĵojn. Sed mi seniluziiĝis pri tio. Apenaŭ estas aktivaj Esperantistoj ĉi tie, kaj la plejmulto de tiuj kiuj mem blogas ĉi tie ŝajne ne interesiĝas pri la blogaĵoj de aliuloj.

La ideo, ke esperanto.com povus esti socia retejo por Esperantistoj plaĉus al mi, sed vi pravas, ĝi fiaskis pri tio.

 

Dum mi ne havos ĉefan temon pri kio indus serioza unutema blogo mi eble pluuzos esperanto.com, sed ĉiam temus nur pri kolekti spertojn.

Internaciaj plurlingvaj retejoj eble havas la malavantaĝon ke tie la Esperantistoj ĉiam estos malplejmulto kaj pro tio ne facile trovebla. Sed ili povus havi la avantaĝon ke oni tie povas montri ke Esperanto estas uzebla kaj fakte uzata.

Ankaŭ laŭ tekniko mi preferas aliajn retejojn.

 

Cetere mi ankaŭ ne certas ĉu mi tute libere povus blogi ĉi tie pri ĉiuj temoj sen eble kaŭzi problemojn (ni konsideru rusan leĝon ĉi tie, ĉu ne?)

bildo de Pablo

Pri la erarto "ordoni->ordigi" vi pravas, pardonu min.

 

Pri via respondo, mi tute kunsentas kun vi.

 

Mi jam komentis antaŭe:

http://esperanto.com/enhavo/ĉu-blogi-ĉi-tie-utilas

 

 

Kaj eĉ proponas farendaĵetojn por instigi la partoprendado,

http://esperanto.com/enhavo/kio-mankas-al-esperantocom

http://esperanto.com/enhavo/kelkaj-proponoj-por-esperantocom

 

Tio seniluziiĝis ankaŭ min, sed mi pensas ankaŭ, ke mankas malmulte por instigi la partoprenadon.

 

Plej eble, je la komenco de la nova jaro, kiam mi finos mia projekto pri porinfana kantkompilo (http://esperanto.com/enhavo/kompila%C4%B5o-de-infanaj-kantoj), mi forlasos esperanto.com.

 

Miaj pensoj dispersiĝas el la celo, eble mi komencos alia blogaĵo pri la ebla futuro de esperanto.com.

 

Ĝis, sunjo!

bildo de Sunjo

la komentoj al http://esperanto.com/enhavo/cxu-blogi-cxi-tie-utilas estas interesaj

 

Mi esperas ke vi ne tute forlasos esperanto.com, eĉ se vi mem ne plu volas blogi ĉi tie, ĉar komentantoj estas same bezonataj :-)

 

Se ni ĉiuj (krom la monologemuloj) rezignas pri esperanto.com ankaŭ ni kulpas pri ĝia nesukceso ;-)

bildo de Pablo

Plej eble, sed certe, oni devas klopodi por utilaĵoj, kaj en utilaj lokoj.

 

Aliflanke, plej eble ne nur la monologemuloj kaj la rezignantoj kulpos.

 

Ankaŭ la retejo, kiu ne permesas komenti tra facebook, openid, google..., sed nur tra propra konto (tio malinstigas novulojn).


povigita de