Ensaluto

Subtenu!

Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj! Vi povas donaci:

1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!


Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo: Pliaj detaloj

Kiel elekti registrilojn por registri hejmajn karaokeojn (Gvido por tute nesciuloj).

Multaj esperantistoj emas registri kantojn, kaj unu el la plej rapidaj manieroj estas simple uzi karaokeojn, facile trovebla per interreto, sed povas okazi ke ili ne scias kiel fari tion aŭ la rezulto ne estas tiel bona kiel oni atendas. Mi ŝatus iom helpeti por konstrui la unuan pecon de hejma sonstudio.

Mi ne estas fakulo, eĉ ne granda spertulo, sed ja legis kaj havis iom da sperto, kaj mi celas ke vi, leginte ĉi tion, havos iom pli klare kion vi bezonas. Ĉefe ĉar plejmulton da artikoloj kiujn vi trovos interrete estos por profesiuloj aŭ duonprofesiuloj, kaj tio rekomendita tie pli kostas, por nura hobeo. Se vi estas spertulo, iru for legi ion pli profunda!

Unua ĉapitro. Elekti mikrofonon:

Plej grava afero, ne prozorgu pri stereo. Registru laŭ "mono", kaj poste, ĉe la komputilo, eblas fari la stereon, aŭ, eble, eĉ ne indas fari tion.

Estas du plej gravaj parametrojn por elekti mikrofonon: Direkteco kaj Teĥnologio.

1. Direkteco
Tio siginifas ĉu la mikrofono kaptos la sono nur el unu direkto aŭ el sia tuta ĉirkaŭaĵo.

Ni celas registri karaokeon, do, ni ne moviĝos ĉirkaŭe, kaj ni kapablos resti senmovaj, do, kutime, pli bonas direkta mikrofono. Tio helpos por ke ĉirkaŭaj bruoj (proksima komputilo, televido, malvarmujo...), ne estos tiom forte kaptitaj. Se ni celus fari podkaston kun kelkaj partoprenantoj, eble la elekto estus alia.

Estas aliaj klasoj da mikrofonoj, sed ĉi tio ne estas kursego, nur eta enkonduko.

2. Teĥnologio
Nun ni parolos pri du malsamaj teĥnologioj.
Kondensilaj kaj dinamikaj mikrofonoj

En profesia etoso, estas teorioj pri kiun uzi por kio, kiam..., registri samtempe per ambaŭ kaj miksi poste... (ni estas amatoraj, ni ne povas gasti tiom da mono nur por ludi kaj eksperimenti!)

Sen aldonaĵo, neniu el ĉi tiuj du mikrofonoj funkcias bone por kutima komputilo. La kondensilaj mikrofonoj bezonas 48V por funkcii, kaj la komputilo ne kapablas (elektronikaj aferoj, ekseter la celo de ĉi tiu gvido) kapti la sonon de dinamikaj mikrofonoj (se ĝi kaptus ion, la sono estos tre mallaŭta).

Sed estas alia alternativo, elektreta mikrofono ("electret" en la angla). Ĝi funkcias en kutimaj komputiloj sen ajna problemo, kaj oni povas aĉeti ilin kontraŭ tre malmulte da mono (malpli ol 10 eŭrojn).

Konsilo: provu tiun mikrofonon kaj aŭskultu bone, kaj sola kaj kun muziko (denove, kion uzi por miksi estas preter la celo de ĉi tiu gvido, sed por novuloj mi konsilas Audacity). Se la rezulto plaĉas vin, ne plu serĉu, vi jam tenas kion vi volas. Se vi ne certas, sendu la registraĵon al amiko, aŭ al iu kiu kapablos diri ĉu la rezulto bonas por via celo.

Nun, se la rezulto estas malbona. Kial ĝi malbonas?
1. Se la sono estas tro "telefona", preskaŭ certe ĝi estas tia ĉar la mikrofono ne bonas.

2. Se la rezulto estas brua (havas bruon en la fono, kvazaŭ malnova radioaparato malbone tunigita), eble tio okazos pro la sonkarto. Plej eble tiu sonkarto estas enmetita en la ĉefa karto de la komputilo, la fizikaj sonkartoj ne estas tiel malbonaj kutime (mi maljunas..., mi ankoraŭ memoras mian soundblaster16...), sed la enmetitaj ofte estas teruraj...

La solvo estas elpsezi monon :(
Kompreneble, du malsamaj problemoj portas nin al du malsamaj solvoj.
1. Ekhavi novan mikrofonon (tre malmultekostaj se ni decidas elektretan, kaj facile troveblaj en kompultilvendejoj), se vi ne emas gasti multe da mono. La ĉefa parametro legenda de la mikrofono estas la frekvencrespondon. La homa aŭdosenso respondas el 20Hz al 20000Hz, sed por voĉo ne indas tiom. Eble jes, se vi ŝatus ankaŭ registri kelkfoje muzikilojn. Mia mikrofono (dinamika) respondas el 70Hz ĝis 10000Hz, kaj la rezulto ne estas tre malbona, mi eĉ registras klasikan, akustikan gitaron kaj ukelelon.

2. Novan sonkarton. Estas multaj teĥnologioj (enaj aŭ eksteraj -usb/firewire/thunderbolt). Denove, ni estas amatoruloj, se vi ne havas spertulon kiu helpos vin persone (se jes, ne legu ĉi tion, demandu al tiu homo!) uzu usb, plej facile.

Ni elektis la duan solvon, aĉeti usb-an sonkarton.
Ho! malbona novaĵo, kutime la profesiaj aŭ duonprofesiaj sonkartojn ne permesas uzi
elektretajn mikrofonojn. Vi devos ekhavi (ĉu ŝteli?) mikrofonon. Do, denove, vi devos decidi ĉu vi volas dinamikan aŭ kondensilan mikrofonon.

Ni estas malfakuloj, sed ni celas ĝeneralan solvon, kiu ne limigos nin en la estonteco. Bedaŭrinde, oni ne povas havi ĉion ĉiam. Estas malmultaj profesiaj kaj duonprofesiaj sonkartoj kiuj permesas uzi rekte elektretajn mikrofonojn (la kutimaj mikrofonoj por komputiloj), do, se ni decidis aĉeti sonkarton, plej eble ni devos aĉeti ankaŭ mikrofonon.

Teĥnikaĵoj.
Ni estas en 2016, estos maleble aĉeti ion kun malpli ol 16 bitoj/44100Hz (ne prizorgu pri kio ĝi signifas).
Ni faras karaokeon, ne idas aĉeti ion super 44100Hz, aŭ eble super 48000Hz. Se vi povas gasti pli da mono en io pli bona, iru al 24 bitoj (tio plifaciligos vian registradon, mi ne nun klarigos kial).

Tio portas al ni al nova interesa parto, aĉeti sonkarton:
(en la komentoj mi lasos kelkaj konkretajn ekzemplij
n, sed en la blogaĵo mi ne volas enmeti markojn.
Ni jam decidis usb.

Estas kelkaj formatoj:

1. Interfaco por gitaro. Tio estas tre malmultekosta, sed ne kutime ili taŭgas por kondensilajn mikrofonojn (per elektroniko, oni povas solvi tion, sed tio ne estas la celo de ĉi tiu gvideto, ĉu mi diris jam tion?)

2. Interfaco por mikrofono. Tiuj aparatoj permesos kaj dinamikajn kaj kondensilajn mikrofonojn, kutime nur unu.

3. Miksilon kun usb-a konekto al PC. Mi neniam uzis tion. Tio permesos nin registri, sed ŝajnas konforta eblo, per malmulte da mono vi havos ion sufiĉe fleksebla, kaj permesos vin facile lerni (ni estas hejme, neniu profesiulo prizorgas pri tio kiel en profesiaj studioj). Estas ne strange ke ĝi permesos kaj konsensajn kaj dinamikajn mikrofonojn.

4. Sonkarton (fakte, tio estas kvazaŭ miksilo, sed iom pli malbela).

5. Bonŝance estas alia solvo, ekhavi rekte usb-mikronon. Mi neniam uzis ĝin, sed aŭskultis registraĝojn per ĝi kaj ŝajnas bonaj. La malbona parto estas ke se ni decidas ŝanĝi la direktecon, ni havos nenion.

Jen kelkajn demandojn ni devus fari antaŭ ol decidi:
1. Ni deziros iam pligrandigi nian hejman studion.
    Ĉiuj antaŭaj sistemoj estas por la operaciumo kvazaŭ malsamaj aparatoj.
    Registri samtempe el malsamaj aparatoj estas ne rekomendinde, pro teĥnikaj kialoj, denove, preter la celo de ĉi tiu humila blogo.
    Do, USB-mikrofono, mikrofona interfaco aŭ gitaro interfaco povas esti malbona elekto, ĉar ili permesas registri nun ufu afero samtempe. Post ebla kresko de la studio, ne eblos uzi ilin konforte.

2. Ni deziras povi ŝanĝi en la estonteco la mikrofonon sen granda problemo (ekhavi pli bonan, ekzemple).
Se ni certas ke ni ne ŝanĝos la teĥnologion de nia mikrofono (dinamika) ni povas uzi gitaran interfacon. Se ne, ni devos uzi almenaŭ mikrofonan interfacon, kiu permesos uzi kaj dinamikajn kaj kondnsilajn mikrofonojn.
Kompreneble, usb-a mikrofono estas malbona elekto, sed havas la avantaĝon de simpleco.

Kiel vi vidas sonkarton aŭ miksilon estas ĉiam bonaj elektoj (en la komentoj baldaŭ mi enmetos konkretajn ekzemploj de ĉiuj mikrofonojn kaj mujlte.
 

bildo de Pablo

Komentoj

bildo de Pablo

en venonta blogaĵo mi iom pli konkretiĝos, pardonu la teoriaĵon

 

bildo de Pablo

Mi devas polui ĝin iomete, kaj pliboligi la aspekton, sed la jarfino alproksimiĝas kaj mi forgesos ĉion...

Do, ĉi tio estas pli ol nenio


povigita de