Ensaluto

Kiel evoluigi Esperanto.com?

La 21-an de februaro nia komunumo Esperanto.com iĝos 5-jara. Dum tiu ĉi periodo la projekto multe evoluis. Ĝi akiris pli ol 2300 membrojn, kiuj aldonis multe da enhavo en Esperanto.

Post 5 jaroj de seninterrompa funkciado estas bona tempo por pensi pri la plua evoluigo de projekto. Por tio ni lanĉas specialan diskuton, kie ĉiu povas esprimi siajn proponojn kaj ideojn. Kion plibonigi? Kio mankas al Esperanto.com? Kiel fari ĝin pli utila por esperantistoj?

 

bildo de Dima Ŝevĉenko
bildo de Pablo

Havi serĉilon en la retejo (nur por esperanto.com) estus bona afero.

 

Dankon pro malfermi ĉi tiun fadenon, Dima.

 

 

bildo de Christa627

Saluton; mi estas sufiĉe nova en tiu ĉi retejo, do mi ne scias multe pri ĝi.  Sed, fakte, pri tio temas la problemo!  Mi registriĝis, tio estis facila.  La hejmpaĝo estas tre bela, sed post kiam mi registriĝis, mi perdiĝis; mi ne sciis kion fari.  Nur post kelkaj provoj mi komprenis, por kio estas la mapo en la konto, kaj ankoraŭ estas multaj aferoj, kiujn mi ne plene komprenas. Ekzemple, pri "alŝuti foton" kaj "krei blogaĵon", mi ne scias, kiaj fotoj aŭ blogaĵoj estas dezirataj.  La "informejo" donas neniajn informojn!  Do, mi sugestas, ke estu informa paĝo pri tio, kiel uzi la retejon.  Ĉe lernu.net estas paĝo "Kiel komenci"; mi sugestas ion similan.

 

Alian sugeston: Kiam mi komentas en la forumo, mi vidas mesaĝon; "Christa627 akiris 1 poentojn. Nun entute li havas 5 poentojn."  Nu, mi ne preferas, ke oni parolu pri mi per "li".  Mi indikis en mia konto, ke mi estas virino.  Mi pensas, ke estus bone, se la mesaĝo dirus "li" aŭ "ŝi", depende de la indiko en la konto.  Se tio ne estas indikita, eble povus esti "li" defaŭlte, aŭ eble "tiu".

"Ekzistas nur du specoj de lingvoj: tiuj, pri kiuj oni plendas, kaj tiuj, kiujn neniu uzas." — Bjarne Stroustrup (tradukita el la angla)

bildo de Pablo

Dankon, Dima, pro viaj komentoj,

 

Mi ege atendas la novan version. Ĝi certe plibonigos la nunan. Aliflanke, mi proponas, post la apero de la nova versio, fermi la skribadon ĉe ĉi tiu fafeno "Kiel evolluigi...?" kaj permesi nur la legadon. Poste, malfermi novan fadenon "Komentojn pri la nova esperanto.com" aŭ similaĵon.

 

Denove, dankon.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Dankon, Pablo. Ni faros iel tiel.

bildo de Mickaël

Saluton,

 

Mi ĵus kreis mian konton, do me ankoraŭ ne uzis longe la retejo, sed mi trovis la sekvan cimon:

 

Kiam oni legis la retejo per kompufono, la menuo ne funkcias: Kiam oni alklaku menueron, la TTT-legilo tuje ŝarĝas la korespondantan paĝon (la submenueroj ne aperas).

 

Cetere, ĉu tui retejo estas libera softvaro ? Mi provis trovi la fontkodon por sendi flikaĵon, sed ŝajnas ke ĝi ne estas publike havebla :-/
 

bildo de Dima Ŝevĉenko

Saluton!

 

Dankon pro via komento! Nun ni preparas novan version de la retejo kun aro da plibonigoj.

Inter ili estos ŝanĝo de la aspekto al la adaptebla. Do, la nova versio devos bonege funkcii sur telefonoj, tabletoj ktp.

 

Tiu ĉi retejo estas bazita sur libera programaro – EMS Drupal.

bildo de Pablo

Pli bonaj statistikoj estus bone.

 

Drupal jam proponas google analytics (https://drupal.org/project/google_analytics), sed plej certe ekzistas aliaj alternativoj.

bildo de Pablo

Alia konfortaĵo estus ricevi mesaĝon, ne nur emaile, sed ankaŭ ĉe "Mia spaco". Eblus ĉe "mesaĝoj".

 

bildo de Dima Ŝevĉenko

Ni strebos antaŭvidi tion en la nova versio de la retejo (proksimume - decembro 2014).

bildo de Pablo

Jen alia ideo.

 

Estus bone, miaopinie, permesi voĉdoni komentojn aŭ blogaĵojn, por havi liston: "la plej bonbaj komentoj" aŭ "la plj bonaj blogaĵoj".

bildo de Dima Ŝevĉenko

En la nova versio ni kreas tian eblecon. Minimume tio rilatos al la sistemo de blogoj, kiu estos tre multe plibonigita.

Ni ellaboris komplikan kaj interesan sistemon de "populareco" de blogaĵoj, kiu estos bazita sur formulo, kiu kalkulos kvanton da vizitoj, komentoj, voĉdonoj, "ŝatoj" de ĉiu blogaĵo. Krome la sistemo ankaŭ uzos templinion. Do, estos "popularaĵoj" de tago, semajno, monato ktp. Tiamaniere ni povos fari ranglistojn ktp.

bildo de Novatago

Fojfoje, oni ricevas retpoŝte sciigojn pri privataj mesaĝoj, kiuj jam estas legitaj. Ĉu eblus ke post malfermi ilin, la sistemo aŭtomate marku ilin kiel legitajn kaj eviti sennecesajn sciigojn?

bildo de Dima Ŝevĉenko

Dankon! Ni kontrolos tion kaj provos solvi en la nova versio (proksimume - decembro 2014).

bildo de Novatago

Se la afero temas pri proponi teknikaĵojn, estus bona havi rimedon por malpermersi komentojn en unuopaj blogaĵoj. enlightened

 

Mi same bone vidus se vi ebligus komentadon en blogaĵoj (ankaŭ unuope) al tiuj, kiuj ne registriĝis en esperanto.com.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Tion ni ankaŭ provos antaŭvidi en la nova versio.

Pri la "anonimaj" komentoj ni dume ne certas.

bildo de Novatago

Mi kontrolis la aferon ĉar scivolemis pri tio. En Ipernity oni rajtas malparmesi komentojn (fakte nur permesi komenti al la posedanto) sed ŝajne ne unuope, fakte oni ne rajtas decidi tion laŭ tipo de enhavo.

 

Komentoj, kompreneble, oni rajtas tute forigi ilin sen plia problemo.

 

Mi pensas ke estas pli bone permesi komentojn nur de la posedanto, sed ĉiam unuope laŭ blogaĵo. Ankaŭ ebligi antaŭagordi tion por ĉia enhavo kaj laŭ tipo de enhavo. 

bildo de Pablo

Ĉu ekzistas maniero ligi al komento? Plej eble ĝi ekzistas, sed mi ne trovas ĝin.

bildo de Pablo

Mi certas, ke ĝi ekzistas, ĉar ĉe la aŭtomataj mesaĝoj ili aperas, sed mi ne scias kiel kopii la ligilon al mesaĝo.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Ni provos antaŭvidi tion en la nova versio.

bildo de Sunjo

Pri esperanto.com min mallogas la multaj monologemuloj kiuj foje kaŝe, foje evidente malŝatas komentojn (kaj kiuj fojfoje eĉ opinias ke tiu malŝato jam sufiĉas por forigi komentojn). Mi pri tio samopinias kun Pablo, ke esperanto.com fiaskis kaj daŭre fiaskas pri esti socia retejo. Mia propono por plibonigi tion? Malfacile. Estas evidente ke multaj monologemuloj kiuj kreas neniun aldonan aktivecon logas novajn monologemulojn kiuj kreas neniun aldonan aktivecon, ktp..

Do iel oni devus logi diskutemulojn per diskutindaj blogaĵoj.

 

Min ankaŭ interesas via opinio/via respondoj al via propra demando, Dima. Ekzemple mi vidis ke vi afiŝis ĉe ipernity, sed ne aldone afiŝis vian blogaĵon ĉi tie. Do, kio al vi mankas ĉe esperanto.com?

bildo de Dima Ŝevĉenko

Kara, Sunjo! Ĉe Esperanto.com mi havas ĉefe teknikan rolon.

Mi bone vidas kio okazas kaj pro tio mi provas trovi iujn solvojn el la teknika vidpunkto. Esperanto.com estas nekomerca entuziasma projekto. Krome ĝi apartenas al ĉiuj esperantistoj.

 

Bedaŭrinde fiaskas ne nur Esperanto.com, sed ĝenerale ĉiuj E-projektoj, kiujn kreis/subtenas esperantistoj en interreto.

 

Mi vidas, ke ĉe Vizaĝlibro estas ioma aktiviĝo de esperantistoj. Tamen tie ili estas disecaj kaj ne havas eblecon krei iujn komunajn servojn, kiuj estas bezonataj por esperantistoj.

 

Ipernity por esperantistoj ankaŭ fiaskis. Mi aktive partoprenis ĝin, tamen esperantististoj pli kaj pli malaktiviĝis tie.

Mia nova blogaĵo ĉe Ipernity havis celon komuniki miajn ideojn al pli da miaj E-amikoj. Verdire mi uzis Ipernity nur, kiel blogo-platformon, informante pri la artikolo ĉe Vizaĝlibro ka. sociaj retoj.

 

 

 

bildo de Sunjo

Dankon Dima, pro via respondo. Mi komprenis ke per via demando vi celis ĉefe proponojn pri teknikaj aferoj. Mi aldonos ilin kiam mi ekvidos iun problem(et)on.

 

Por mi taŭgas esperanto.com pri blogaĵoj kiuj ne meritas/bezonas propran (unuteman) blogon. Kaj la monologemuloj ja certe ne sentas sin ĝenataj se mi ignoras iliajn monologojn ;-) Do, mi certe ne volas plendi tro.

bildo de Pablo

Mi estas pli optimisto ol vi, Sunjo. Kiel mi diras en mia komento je 25 feb 2014 - 12:17 ĉe ĉi tiu forumo, mi pensas, ke oni povas agi teĥnike, por instigi homojn komenti.

 

La afero estus simpla:

1. Devigi homojn komenti por permesi blogi.

2. Tio malinstigos homojn ekblogi, do, estas meza propono:

 

(Ĉi tiun mi proponas en la antaŭ fadeno, sed nun mi diras verte, anstataŭ matematike)

1. Permesi blogi kelkajn fojojn (same kiel nun)

2. Kiam oni blogis 5 fojojn (ekzemple), devigi komenti, per averto de la sistemo "por blogi denove, vi bezonas komenti alies blogaĵojn aŭ forumojn", aŭ simile.

3. Por pli altaj blogaĵoj, permesi blogi nur se la blogkvanto estas malpli ol triople ol komentkvanto.

 

Se iu komentas kutime, la mesaĝo "por blogi denove, vi bezonas komenti alies blogaĵojn aŭ forumojn" neniam aperos por li.

bildo de Sunjo

Hm, mi opinias ke kvalito pli gravas ol kvanto. Do iu kiu devas komenti por rajti plublogi verŝajne ne aldonos kvalitan komenton, sed nur ion negravan, sensignifan - eble eĉ sen antaŭe legi la blogaĵon kiun li prikomentas. Tio ne nepre okazos, sed povus okazi. Kaj ĝenerale mi ne tre ŝatas devojn. Povus esti ke nur pro la scio pri tiaj devoj personoj kiuj tre aprezas liberecon jam rifuzas ekuzi esperanto.com.

bildo de Pablo

Jes, vi pravas, tiu proponone devige adonos kvalitan komenton, kaj oni riskas ke oni komentu nulaĵojn nur por kapabli blogi.

 

Mi estas optimisto, kaj mi pensas, ke, se la sistemo devigos iun blogi, li komentos bone. Ĉiel, la malbona situacio, estus, ke monologemulo ne blogus. Kaj, kutime (ne ĉiam) la blogaĵoj de monologemuloj ne estas tre interesaj.

 

La afero estas, ke pro skribi unu komenton, oni rajtas blogi tri fojojn. Kiam oni alkutimiĝos al komenti, la interesa afero estus ne ĉe la blogaĵoj sed ĉe la komentoj. Tiam, eble tiu devigo ne utilos, kaj ĝi estis utila nur kiel dumtempa solvo.

 

 

bildo de Dima Ŝevĉenko

Ni longe pensis pri tio kaj tamen decidis lasi tiel, ke ĉiu povas aldoni ion ajn iam ajn, kiam li volas.

Ni provos stimule la komentantojn per iuj aliaj rimedoj. Ekz. ranglistoj de la plej aktivaj komentantoj, ranglisto de uzantoj ktp.

bildo de Pablo

Aliaj manieroj vidi kaj la blogojn kaj la forumojn estas:

 

-"Vidi la plej legitajn blogaĵojn/forumojn", kaj montri nur tiujn kiuj ricevis multajn vizitojn lastatempe. (Por fari tion, unue oni devus utiligi la vizitkalkulo, kiel estas proponita en alia komento ĉe ĉi tiu fadeno (La kalkulo de la vizitoj al la blogaĵo kalkulas ankaŭ la vizitojn de la kreanto, tio ne estas logike)

-"Vidi la plej komentitajn blogaĵojn/forumojn", kaj montri nur tiujn kiuj ricevis multajn komentojn.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Jes, ni faros tion en la nova versio. Mi iom skribis pri tio en unu el la antaŭaj komentoj.

bildo de Pablo

Mi ne scias ĉu ĝi temas pri konfiguro, sed ne ŝajnas kohera, ke por komenti ĉe forumo la sistemo devigas antaŭrigardi, sed ne por komenti ĉe blogaĵo.

bildo de Pablo

Mi ĵus rimarkis, ke antaŭvido estas devige kaj por komenti ĉe fotoj kaj ĉe forumo, sed ne por komenti ĉe blogaĵo.

 

Ĉu estas iu kialo por tio?

bildo de Dima Ŝevĉenko

Ni forigos devigan antaŭmontron en la nova versio. Verŝajne ni lasos ĝin opcie.

bildo de Pablo

Ankaŭ vidi liston de uzantoj kiuj "nun enretas"

 

Nuntempe, la sistemo devigas vin legi la personan profilon, kaj permesas vidi ĉu li enretas aŭ ne.

 

Mi proponas vidon kun la listo de la uzantoj kiuj enretas (videbla nur por la enregistritaj uzantoj)

 

bildo de Dima Ŝevĉenko

Tio ankaŭ aperos en la nova versio.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Jes, tio estas realiginda afero.

bildo de Pablo

Mi jam diris kelkfoje, ke la plej granda problemo ĉe esperanto.com estas la preakaŭ nula komentado de la uzantoj.

 

Aliflanke, la blogado estas sufiĉe alta, miaopinie.

 

Por instigi la partoprenadon mi proponas, ke por permesi blogi, oni devus komenti.

 

Ekzemple:

La nova uzanto kapablos blogi senprobleme, sed kiam li volos skribi sian 6an blogaĵon (ekzemple), aperu mesaĝo "vi devas komenti alies blogon antaŭ ol blogi denove" aŭ similaĵo.

 

Ni nomiĝu B al la kvanto da blogaĵoj kaj K al la kvanto da komentoj.

 

Se B<5 -> blogu sen problemo

 

Se B>5 kaj K>B/3 blogu sen problemo.

 

Se B>5 kaj K<B/3 Aperu averto, kaj ne permesi blogi.

 

Kompreneble, la ciferoj 5 kaj 3 estas tute elpensita, ili estas nur proponoj.

 

La problemo de ĉi tiu sistemo estas la transira tempo, mi ne scias, kiel oni povus solvi tion.

 

 

 

bildo de Dima Ŝevĉenko

Mi pensas bona realigo de tiu ĉi ideo donos ŝancon al Esperanto.com ekhavi iom novan nivelon de uzanto-aktivado.

Ĝuste por tiaj aferoj ni antaŭvidis tiun sistemon de "poentoj".

Eblas realigi tiel - nova uzanto bezonas ekz. minimume 5 poentojn por publikigi blogaĵon aŭ/kaj foton. Do, antaŭ publikigi blogaĵon li devas aŭ aldoni E-aranĝon al kalendaro, aŭ publikigi 5 komentojn. Tio estas nur rapide pripensita propono, povas esti la aliaj variantoj, kaj diversaj "niveloj" de uzantoj.

bildo de Pablo

Havi almenaŭ 5 poentojn por permesi blogi, miaopinie estas eraro, ĉar tio malinstigos ke oni komenci blogi.

 

Se mi estas novulo, kaj mi deziras komenci blogi, sed mi ricevas mesaĝon: "Vi devas komenti ie", preskaŭ tute certe, mi ne blogos.

 

Tial, mi proponas fari tion, nur post kelkaj blogaĵoj.

bildo de Pablo

Jen alia propono:

Kiam oni vidas la listo de la plej aktivaj uzantoj (http://esperanto.com/aktivaj_uzantoj), aperas homoj kiuj forlasis ĉi tiun retejon antaŭ multe da tempo.

 

 

La bona maniero, miaopinie, estus iom malfacile farebla.

-Ĝi estus ke la 3 poentojn kiujn oni havas por blogaĵo iĝos 0 poentojn kiam tiu blogaĵo estas pli ol 3 monata (ekzemple), kaj ĝi varias 1 poento/monato. Similan kalkulon por la komentoj.

 

La aktivecaj poentoj estos ne natura nombro, sed tiu listo estos utila.

 

Tio estas nur propono. Aliaj ebloj, pli facila (miaopinie)

-disdividi la plej akivaj uzantoj laŭ:

->La plej aktvaj uzantoj dum lasta semajno. (kaj kalkuli nur la aktiveco de la lasta semajno).

->La plej aktivaj dum lasta monato (...lasta monato).

->La plej aktiva ĉiam (uzi la nuna kalkulmetodon)

 

 

bildo de Dima Ŝevĉenko

Jes, tio estas diskutinda afero. Plejverŝajne ni faris tiel iom poste.

bildo de KuboF Hromoslav

Mi subtenas degradadon de poentoj laŭ tempo. Oni povas lerni ekz. de Launchpad.

Amike / muzike

bildo de Dima Ŝevĉenko

En la nova versio ni plej verŝajne faros tiel:

1. Ĉiuj poentoj ĝenerale restu, sed videblu nur en iu ero ekz. "Dum la tuta tempo"

2. Ankaŭ ekzistos "freŝaj" poentoj, kiuj estis ricevitaj dum iu lastatempa periodo, kiuj rekte influos al la ranglistoj ktp.

bildo de Pablo

Jen alia propono:

Mi ne rimarkis ĝin, ĝis hodiau.

 

En ĉi tiu blogaĵo http://esperanto.com/enhavo/por-nekomprenantoj aperis diskuto.

 

La bloganto decidis (ĉu prave aŭ malprave, ne estas la afero, mi parolas pri teĥnikaĵoj) ke mi insultis lin, kaj forigis mian komenton. Tiu komento malaperis eĉ el mia persona paĝo. Aliflanke, tiuj komentoj estas responditaj, do, se oni legas ĉiujn komentojn, la afero ne havas sencon.

 

Jen la propono:

1. Ne permesu forigi komentojn. Tio estas malrekomendinda. La posedanto de la blog devas esti kapabla forigi la komentojn, ial.

 

Pri tio, ke la propono 1 ne estas bona, mi proponas 2 mezajn solvojn:

 

2. Aperu mesaĝo "Ĉi tiu komento estas forigita" aŭ simile, sed oni povu legi ĝin se vere interesas.

3. Permesi forigi komentojn, nur kiam neniu respondis ĝin.

 

Mi ne estas drupala teĥnikisto, sed mi taksas la duan solvon kiel la plej bonan kaj plej facilan.

bildo de Pablo

Mi diras "La posedanto de la blog devas esti kapabla forigi la komentojn, ial.", sed mi volas diri "La posedanto de la blog devas esti kapabla forigi la komentojn, ial ajn".

 

Pardonu la eraron.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Vi pravas. Ni esploros fari laŭ la dua proponita varianto, ĉar ĝi estas pli taŭga kompromiso.

bildo de Novatago

Mi repensis la aferon. Mi ne tute konsentas. Mi fakte proponas aperigi mesaĝon “la komento estas forigita” kaj tute forigi ĝin. Se mi forigas ion estas ial. Kaj tiaj decidoj en mia blogo ne temas pri opinioj de aliuloj ĉar la intereso de la komento ne estas la afero, sed ĉu la posedanto de la blogo volas havi tiun komenton en sia blogaĵo. Se la posedanto ne rajtas decidi tion, tiu ne estas la posedanto, kaj komentinto eke havas decidpovon en blogo de alia. Tio estas ne akceptebla.

bildo de Novatago

Mi ankaŭ konsentas pri la dua maniero.

bildo de Pablo

Certe, la maniero evoluigi la projekton ne estas ne respondi al tiu kiu interesiĝas. Nek silentiĝi dum preskaŭ unu semajno post demandi tiujn gravaĵojn.

 

Mi jam diris ĉe la komentoj de http://esperanto.com/enhavo/kial-vi-blogas#comments

Mi blogas ĉe esperanto.com, ĉefe pro la domajno (mi taksas esperanto.com pli taŭga ol ipernity aŭ blogger, ekzemple). Teĥnike, ĝi estas komforta, kaj bonaspekta, sed ofte mi pensas pri forlasi ĝin ĉar ĝi jam fiaskis pri esti socia reto.

Plej eble, kiam mi publikigos la porfinanan kantkompilon mi forlasos esperanto.com (eble, se ege indus mi komentos, sed plej eble ne plu blogos). Mi komencis la projekton ĉi tie, kaj estas logike fini kaj publikigi ĝin ĉi tie.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Mi ne vidas grandan problemon aldoni enhavon samtempe al kelkaj retejoj, tiam ĝin vidos pli da esperantistoj.

 

Esperanto.com havas multajn problemojn. Ĝi neniam teknike povus iĝi pli moderna ktp., same kiel tiaj "monstroj", kiel Vizaĝlibro ka. Tamen grandaj retoj ne havas plurajn eblecojn, kiuj estas bezonataj por esperantistoj kaj E-movado. Pluraj esperantistoj uzas ekz. Vizaĝlibron, ĉar ĝi estas pli oportuna por kontakti amikojn-neesperantistojn, alŝuti multajn fotojn ktp. Tamen ekz. sistemon kaj liston de E-aranĝoj praktike ĉe Vizaĝlibro realigi ne eblas.

bildo de Pablo

Permesi gardi malnetojn estus bona ideo. Por la homoj (kiel mi) kiuj skribas rekte en la blogo estus komforte. Alimaniere, oni devus skribi en sia propra komputilo, kaj alŝuti al esperanto.com poste.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Tio estas grava momento kaj certe ni tion faros.


povigita de