Ensaluto

Kiel rekoni geniulon de ordinara persono?

- Testudo: Kara Akilo, hodiaŭ mi havas alian interesan demandon por vi!
- Akilo: Bonege! Mi scivolas!
- Testudo: Kiel vi rekonus geniulon de ordinara persono?
- Akilo: Jen alia ŝajne simpla demando!
- Testudo: Ja, vi pravas: nur ŝajne simpla demando. Efektive, ĝis nun ĝi estis nerespondebla por mi. Ĉu vi povas helpi min?
- Akilo: Certe.
- Testudo: Bonege! Do, kiel vi rekonus geniulon?
- Akilo: Por kompreni kiel rekoni lin, oni devas difini tion, kio geniulo estas, ĉu ne?
- Testudo: Mi komplete konsentas kun vi. Kia estas via difino de geniulo?
- Akilo: Geniulo estas ulo, kiu havas eksterordinaran kapablon inventi aŭ krei en la artoj, la sciencoj aŭ la praktiko.
- Testudo: Kia estas la diferenco inter geniulo kaj talentulo? Kia estas la diferenco inter genio kaj talento?
- Akilo: Talento estas eksterordinara kapablo, sed kutime io, kio rilatas al ekzerciĝado, sed la genio estas naturdoto.
- Testudo: Kiel do vi rekonus geniulon kaj talentulon? Kiel distingi unu de la alia?
- Akilo: Simple. Konsidere ke la genio estas naturdoto, kiam oni estas fronte al eksterordinara kapablo, tiam oni devas kontroli ĉu estas ekzerciĝado aŭ ne sub tiu kapablo.
- Testudo: Praktike, kiel vi farus, kiam vi estus fronte al ebla geniulo?
- Akilo: Mi demandus al li, ĉu li ĉiam havis tian eksterordinaran kapablon aŭ ne.
- Testudo: Kaj kio, se li respondus "jes"?
- Akilo: Nu... mi scius, ke li estas geniulo, ĉar lia kapablo estas denaska.
- Testudo: Kiel vi povas esti certa pri tio? Li povus mensogi.
- Akilo: Ĉu? Kaj kial? Kion li akirus mensogante?
- Testudo: Ĉu lia kialo vere gravus? Laŭ mi ekzistas tiom multaj kialoj por mensogi pri tio, ke pri nia dialogo tio tute ne gravas.
- Akilo: Mi povas kontroli iliajn asertojn. Mi povas fari esploron pri lia vivo, intervjuante liajn proksimulojn kaj komparante iliajn respondojn kun tio de la ebla geniulo.
- Testudo: Pensu pri la jena. Se vi estus sciencisto, ĉu vi estus kontentigita de respondo bazita sur intervjuoj? Ĉu vi prefere elektus pli sciencan respondon?
- Akilo: Kompreneble. Mia metodo por pruvi la geniecon estas tre simpla. Certe por scienca respondo la opinioj de la personoj ne sufiĉas.
- Testudo: Do, kion vi farus por akiri pli difinitivan respondon?
- Akilo: Mi klopodus kompreni, kio estas malsimila en la cerbo de geniulo kaj de talentulo.
- Testudo: Vi uzus komparadon, ĉu ne?
- Akilo: Jes. Mi povus preni geniulon kaj talentulon kaj observi atente iliajn cerbojn por malkovri la diferencojn.
- Testudo: Ĉu mi eraras, aŭ, por kompreni kio estas geniulo, vi komparus geniulon kaj talentulon? Sed kiel vi povus preni geniulon, kiam vi ankoraŭ devas kompreni tion, kio ĝi estas?
- Akilo: Ja! Mi koprenis. Tamen, oni nur bezonus supozitan geniulon. Kaj komparante geniulon kun talentulo, ni ekscius la diferencojn.
- Testudo: Ŝajnas al mi stranga via agado, ĉar vi supozas, ke ekzistas la geniuloj, tamen vi ne konas la diferencojn.
- Akilo: Ne, ne. Mi ne kapablas ekspliki la kialon de la diferenco inter geniulo kaj talentulo, sed la diferenco ekzistas. Ekzemple, mi povus scii, ke estas diferenco inter viroj kaj inoj, sed mi tute povus ne koni la biologian kialon. Mi nur povus aserti, ke estas diferenco kaj mi povus klopodi ekspliki tiun diferencon.
- Testudo: Mi komprenas vian ekzemplon, sed mi vidas diferencon inter la du situacioj. Kiam ni devas distingi inter viro kaj ino, ni ĉiam sukcesas plenumi la distingon; kvankam ni ne kapablus ekspliki la biologian kialon de tiu malsimileco, ĉiukaze ni kapablus klare montri la diferencojn, kiujn ni vidas inter la du seksoj. Tamen, inter geniulo kaj talentulo unue ni ne kapablus ekspliki la biologian diferencon kaj, plue, ni eĉ ne kapablus montri la diferencojn. Tio estas, ni vidas la diferencojn inter viro kaj ino kaj nur poste difinas la virojn kaj la inojn. Tamen, pri la geniulo, ni difinas tion antaŭ la vidado de io ajn.
- Akilo: Mi ne konsenta pri la fakto, ke ne ekzistas videbla diferenco inter geniulo kaj talentulo.
- Testudo: La unuopa diferenco, kiun vi asertis ĝis nun, estis la fakto, ke talentuloj evoluigas siajn kapablojn per ekzerciĝado, dume la geniuloj jam havas tiajn kapablojn: liaj kapabloj estas denaskaj.
- Akilo: Ekzakte. Kaj tio ŝajnas al mi granda diferenco.
- Testudo: Kiam ni estas fronte al kapablo, kiu estas denaska, tiam ni parolas pri gena origino de tiu kapablo, ĉu ne?
- Akilo: Jes, kutime. Sed ni vere ne konas, de kie apartaj kapabloj devenas.
- Testudo: Tamen, kiam oni uzas la esprimon "denaska kapablo", ni celas kapablon, kiu ne evoluiĝis post la naskiĝo. Do, diru al mi, ĉu tiu kapablo estas gena aŭ evoluiĝis dum la naŭ monatoj de la gravedeco?
- Akilo: Mi ne scias. Eble ambaŭ povas okazi.
- Testudo: Kiam vi parolas pri "denaska kapablo", ĉu vi celas kapablon, kiu montriĝas tuj post la akuŝo?
- Akilo: Jes... nu, ne. Kiam oni uzas la vorton "post", oni povas pensi pri "tuj post" aŭ "longe post". Nu, mi ne opinias, ke la denaskaj apartaj kapabloj montriĝas tuj post la akuŝo, sed ili estas ĉeestantaj. Ekzemple, se infano havas apartan kapablon pri la rekono de la muzikaj notoj, tia kapablo ne tuj videblas, ĉar ne estas la ebleco pruvi ĝin. Nur kiam la infano estas pli granda, li povas montri sian kapablon ludante pianon, ekzemple. Tamen, la kapablo jam ĉeestas kiam la infano estas akuŝita.
- Testudo: Ĉu la kapablo formiĝas dum la akuŝo?
- Akilo: Ne, mi tute ne pensas tion.
- Testudo: Do, la kapablo jam ĉeestas dum la gravedeco.
- Akilo: Ja.
- Testudo: Resume, la eksterordinara kapablo estiĝas dum la fekundigo de la patrino. Poste, tiu kapablo ne videblas ĝis post la akuŝo. Sed ne tuj post la akuŝo. Devas pasi kelka tempo, laŭ tio, kion vi asertis, ĉu ne?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Kiom da tempo?
- Akilo: Mi ne scias, sed iom. Ekzemple, diversaj famaj kaj geniaj muzikistoj, kiel Mozarto, komencis montri siajn kapablojn post kvin jaroj. Fakte, la patro de Mozarto muzike instruis lin kiam Mozarto havis kvin jarojn.
- Testudo: Do, ni diru, ke por montri apartajn kapablojn, la geniulo bezonas kelkajn jarojn.
- Akilo: Bone.
- Testudo: Tial, estas periodo, dum kiu la geniulo ne distingeblas de la aliaj ordinaraj infanoj.
- Akilo: Ekzakte.
- Testudo: Io estas malklara al mi. Kiel ni povas esti certaj, ke la eksterordinara kapablo esti denaska kaj ne evoluiĝis dum tiaj jaroj antaŭ la unua montriĝo de la aparta kapablo?
- Akilo: Nu... mi ne estas certa pri tio. Fakte, mi neniam pensis pri tio. Sed, ĉu tio gravas?
- Testudo: Laŭ mi, multe, kara Akilo!
- Akilo: Kial?
- Testudo: Se la kapablo evoluiĝis post la akuŝo, tiam oni povus esplori la medion, kie estis kreskita la geniulon, por eltrovi la kialojn de tiuj apartaj kapabloj. Se tiel estus, tiam ili eble estus ripeteblaj konscie por la aliaj infanoj. Se la kapablo vere estus denaska, kiel la okula koloro, tiam ni povus fari malmulton ekster la genetika reamo. La komparo estas precize la jena: ĉu la apartaj kapabloj devenas de la interago kun la medio aŭ ili devenas de favoraj genoj?
- Akilo: Mi komprenas, sed kio nun? Kion ni povus aserti plue? Ŝajnas al mi, ke ni atingis la limon de la dialogo pri tiu ĉi afero. Ni nun tute ne povas pruvi, ĉu estis media aŭ genetika kaŭzo.
- Testudo: Tamen vi ion plue diris antaŭe, kio povus porti nin el tiu ĉi limo.
- Akilo: Kion?
- Testudo: Vi asertis, ke Mozarto estis muzike instruita de la patro ekde la kvin jaroj.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Tiu ĉi ŝajnas al mi tre interesa. Fakte, aliaj muzikistoj, kiuj estas tre lertaj, ne komencis tiel junaj.
- Akilo: Ja.
- Testudo: Krome, vi asertis ke talentulo dankas sian apartan kapablon al la ekzerciĝado.
- Akilo: Ekzakte.
- Testudo: Kaj ni scias, ke ju pli multe oni ekzercas nin, des pli bravaj ni iĝas, ĉu ne?
- Akilo: Bone. Mi komprenis vian celon. Vi estas asertanta, ke se la geniulo kutime montras frue siajn kapablojn, tiam li ekekzercas frue siajn kapablojn. Kaj eĉ nur pro tio, li estus pli brava ol la aliaj.
- Testudo: Precize. Vi legis miajn pensojn!
- Akilo: Sed ne ĉiuj infanoj, fronte al muzikilo, montras intereson.
- Testudo: Tial ni nur povus aserti certe, ke nur la infanoj, kiuj frutempe havas muzikan intereson, havas pli multan tempon por ekzerci sin kaj iĝi tre bravaj.
- Akilo: Nu, kial kelkaj infanoj estus pli interesiĝantaj al muzikiloj ol aliaj? Ĉu tiu ĉi interesiĝo ne estas la pruvo de iliaj apartaj kapabloj?
- Testudo: Ĉu la interesiĝo ĉiam rilatas al la kapabloj? Kiam vi estas fronte al belega statuo, ĉu vi povas aserti, ke vi estus kapabla fari ion similan? Kaj kio pri bela muziko? Ĉu vi povus fari ion similan?
- Akilo: Ne. Sed mi ankaŭ ne havas la ĝustan ekzerciĝon. Eble mi povus havi nur la denaskan kapablon, kiu ne estis evoluigita.
- Testudo: Laŭ tio, kion vi diras, ŝajnas al mi, ke vi kaŝe supozas, ke la apartaj kapabloj de geniulo, povus resti neevoluigita, do bazaj kaj tute ne kapablaj ol krei ion por montri la geniecon. Ekzakte kiel vi: se nun vi havus denaskan geniecon pri muziko, tiam via denaska kapablo tute ne helpos vin por krei muzikon, ĉar vi neniam ekzercis vin pri muzika produktado.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Krome, tiel asertante, vi estas implicite diranta, ke la medio multe gravas pri la evoluiĝo de eksterordinaraj kapabloj. Fakte, kvankam nun vi havus kaŝitan eksterordinaran kapablon pri muziko, vi tute ne povus konkuri kun talenta, negenia muzikisto. Resume, la genieco estus antaŭdispono kaj ne kompleta kapablo. La kompleta kapablo montriĝus nur sub ekzercado.
- Akilo: Konsente. Tamen tiu antaŭdispono estas tre grava, ĉar permesas al la geniulo atingi pli rapide la rezultojn ol aliulo.
- Testudo: Ĉu vere pli rapide? Ĉu vi memoras, kiam ni asertis, ke neeblas por ambaŭ ni kompreni, ĉu eksterordinara kapablo evoluiĝas dum la unuaj jaroj post la naskiĝo aŭ antaŭe?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Krome, ni ĵus asertis, ke la geniulo nur havas apartan antaŭdisponon kaj ne kompletan kapablon.
- Akilo: Kompreneble.
- Testudo: Tial, oni povus reaserti nian antaŭan frazon tiel: neeblas kompreni, ĉu aparta antaŭdispono evoluiĝas dum la unuaj jaroj post la naskiĝo aŭ antaŭe.
- Akilo: Ni povas reaserti tiel.
- Testudo: Vi, cetere, asertis, ke geniulo pli rapide atingas rezultojn, ĉu ne?
- Akilo: Certe.
- Testudo: Tamen, se vi ne povas scii, ĉu la unuaj jaroj de la vivo de la geniulo estis gravaj por la evoluiĝo de tia aparta antaŭdispono aŭ ne, kiel vi povas paroli pri lernrapideco?
- Akilo: Mi ne komprenas vian demandon.
- Testudo: Supozu la jenan: la aparta antaŭdispono estas io, kio evoluiĝas dum la unuaj jaroj de la vivo. Ni tamen ne scias la kielon. Sed ni scias, ke, se la unua montriĝo de la aparta antaŭdispono estis dum la kvina jaro de la vivo de la infano, tiu aparta antaŭdispono devas esti evoluiĝinta dum tiuj unuaj kvin jaroj.
- Akilo: Memkompreneble.
- Testudo: Tamen, kiam vi komparas tiun ĉi infanon kun iu ajn alia kvinjaraĝa infano, kiu same interesiĝas pri muziko, tiam ni vidos la diferencojn: la unua infano, kiu havas la evoluiĝinta aparta antaŭdispono, estus pli sukcesa ol la ordinara infano, ĉu ne?
- Akilo: Precize.
- Testudo: Kaj tiel ni distingus geniulon de ordinara persono, ĉu ne?
- Akilo: Ekzakte.
- Testudo: Tamen, konsidere ke la geniulo estigas sian antaŭdisponon dum siaj unuaj kvin jaroj, ĉu ne estus pli ĝuste, se ni komparus la ŝajne genian infanon kun infano, kiu interesiĝas pri muziko ekde jam kvin jaroj?
- Akilo: Kaj kiel tio eblus? Se la genia infano montras sian apartan antaŭdisponon dum sia kvina jaro, kaj se ni volus kompari lin al alia samaĝa infano, kiu ekde kvin jaroj jam okupiĝas pri muziko, tiam ĉi-lasta infano estus interesiĝinta pri muziko ekde la akuŝo! Tio ne eblus.
- Testudo: Perfekte. Tio ne eblas. Supozante, ke la aparta antaŭdispono evoluiĝas dum la unuaj jaroj post la akuŝo, ni ne povas plenumi ĝustan komparon kun alia infano, ĉar ĉi-lasta infano ne havus la saman ekzerciĝadon de la alia.
- Akilo: Vi ĵus parolis pri ekzerciĝado de la geniuleto. Sed, ni asertis, ke lia antaŭdispono ne dependas de ekzeciĝado.
- Testudo: Vere. Tamen, ni asertis ankaŭ alion. Unue, ni asertis, ke la eksterordinara kapablo evoluiĝas nur sub ekzerciĝado; due, ni supozis, ke la aparta antaŭdispono evoluiĝas dum la unuaj kvin jaroj; tial, ĝi devas dependi de la medio: kvazaŭ la medio iel ekzercu la infanon.
- Akilo: Estas io, kion mi tute ne komprenas. Kial la antaŭdispono devas dependi de la medio? Anstataŭe ĝi povas esti kiel la alteco: genetikaj faktoroj postulas specifan altecon, sed tia alteco ne tuj montriĝas. Necesas preskaŭ dudek jaroj por atingi la plenan altecon.
- Testudo: Do, vi estas parolante pri la antaŭdispono je la alteco, ĉu ne?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Krome, vi komparas la apartan antaŭdisponon kun la alteco, ĉu vere?
- Akilo: Vere.
- Testudo: Kaj jen la eraro. Kiam vi komparas la apartan antaŭdisponon kun la alteco, vi asertas, ke la alteco ne tuj montriĝas: oni parolas pri antaŭdispono al la alteco. Tamen, se vi komplete plenumas la komparon, kiun vi mem estiĝis, vi devas aserti, ke, se la aparta antaŭdispono estas kiel la alteco, tiam estas antaŭdispono al la aparta antaŭdispono, ekzakte kiel ekzistas antaŭdispono al la alteco. Kaj tiu ĉi estas eraro, ĉar la aparta antaŭdispono jam estas antaŭdispono kaj ne povas ekzisti antaŭdispono al antaŭdispono.
- Akilo: Ho, ve! Mia eraro estis stulta! Kiel mi povis ne vidi ĝin?
- Testudo: Estas facile konfuzi sin pro la vortoj.
- Akilo: Vi pravas!
- Testudo: Entute, se la antaŭdispono estiĝas dum la unuaj jaroj, tiam ĝi devas dependi de la interago de la geniulo kun la medio.
- Akilo: Komprenite!
- Testudo: Fine, se la antaŭdispono dependas de la medio, tiam ne estas io rilata al la aparta infano, sed estas io rilata al la nura medio. Do, io, kio teorie estus ripetebla. Tiel, la geniuloj ne ekzistus: tiuj, kiuj povus esti indikitaj kiel geniuloj, nur estus infanoj, kiuj iel estigis sian antaŭdisponon pri io ajn.
- Akilo: Sed kiel eblas tio? Kial malmultaj infanoj ne evoluigus la samajn antaŭdisponojn? Kial nur malmultaj infanoj estigus tiajn kapablojn?
- Testudo: Pensu pri la plenkreskuloj kiel vi. Kaj supozu, ke vi emis kuri, ĉar al via patro plaĉis kuri kaj li ofte kurigis vin. Nu, supozu, ke via amiko proponas al vi ekludi futbalon. Vi scias, ke en futbalo oni devas kuri multe; tial, vi, kiu emis kuri, havas antaŭdisponon por la futbalo. Tiu antaŭdispono estas evoluiginda kaj ne evoluigita. Do, sen la ĝusta ekzercado, tiu antaŭdispono neniam evoluiĝos al aparta kapablo.
- Akilo: Kaj kio pri la infanoj?
- Testudo: Nu, la infanoj bezonas malpli multajn kapablojn por atingi la etikedon de "genia" ol plenkreskulo. Tial, la ekzerco, kiun ili bezonas, estas pli simpla. Ĝi povus esti emo pri daŭre kalkuli mense, pri observi la formojn de la objektoj, pri kanteti, eble mense, la kantojn, kaj tiel plu.
- Akilo: Mi komprenas. Mi ekdialogis kun la opinio, ke la geniuloj nur estiĝas, kiam estas apartaj genoj, kiuj donacas al ili iliajn apartajn kapablojn, kaj nun mi vidas, ke tiuj kapabloj povas estiĝi eĉ per alia vojo. Nun mi ne estas tiel certa, ke la geniuloj ekzistas. Vere ke ni ne pruvis ilian neekziston, sed vidi alian eblon igis min dubema.

bildo de Sandro Pollastrini


povigita de