Ensaluto

Kiel revivi estintecon

Iam George Santayana diris: Tiuj, kiuj ne memoras sian estintecon, kondamniĝas al revivi ĝin. Mi aŭdis tiun frazon kiel kialon por lerni historion. Tamen, eĉ se mi opinias la frazon tre trafa, mi vidas ke “neniu” lernas historion tiucele. Multaj simple neglektas historion post lerni ion pri ĝi, aliaj ŝatas vidi erarojn kiel trafojn laŭ la propra ideologio, aliaj absurde opinias ke la propra popolo estas pli inda kaj tial oni sukcesos kie aliaj fiaskis. Historio ree kaj ree ripetiĝas kaj poste nur aŭdas “nekredeble, kial okazis ĉi tio denove?”. Fanatikismo estas multe pli forta ol scio kaj memoro.

bildo de Novatago

Komentoj

bildo de Tjeri

Nu, mi jam legis tiun frazon, foje cititan de Churchill, foje de Karl Marx, kaj foje de Primo Levi.

Unuafoje mi legas ĝin, kiel citaĵo de Georges Santayana...

bildo de Novatago

Mi iom esploris la aferon kaj en la hispana vikicitaro troveblas la plenan citaĵon de Santayana, skribita en la libro “La Vida de la Razón, "Volumen 1: La razón en el Sentido Común" (Vivo de racio, 1-a volumo: Racio en komuna saĝo - 1905):

 

“La progreso ne estas firma en ŝanĝado, ĝi dependas de memorkapableco. Kiam ŝanĝado estas totala, ne restas faktoj por pliboniĝi kaj ne ekzistas direkto por ebla plibonigo: Kiam sperto ne konserviĝas, kiel inter la sovaĝuloj, infaneco estas por ĉiam. Tiuj, kiuj ne povas memori estintencon, kondamniĝas al revivi ĝin. Dum la unua periodo de vivo, la menso estas vanta kaj facile malatentiĝas, ĝi perdas progreson pro fali en sekvecon kaj persistadon. Ĉi tia estas la eco de infanoj kaj sovaĝuloj, kies instinkto lernis nenion de sperto.”


povigita de