Ensaluto

Kio estas la amo?

Akilo kaj la Testudo promenas laŭ la marbordo, kiam elegante vestita sinjoro atingas la plaĝon kaj infanineto kuras al li, sinĵetante inter liajn brakojn.
- Testudo: Estas belega, kiam oni vidas tiun intensan sentimenton inter gefiloj kaj gepatroj, ĉu ne?
- Akilo: Vi plene pravas, kara Testudo! Mi memoras pri kiam mi junis kaj alvenis mia patro hejmen. La amo ĉiam belas!
- Testudo: Ja! Mi rimarkis, ke vi uzis la vorton "amo".
- Akilo: Jes. Kial?
- Testudo: Estas temo, kiun mi tre ŝatas. Oni uzas la vorton "amo" kaj por la gepatraj rilatoj kaj por la amrilatoj.
- Akilo: Vere! Ĉu tio estas problemo?
- Testudo: Tute ne! Tamen, ĉu vi priskribus la amon de amrilato same al la amo de gepatra rilato?
- Akilo: Kio signifas "gepatra rilato"? Ĉu vi celas indiki la rilaton inter gepatroj kaj gefiloj?
- Testudo: Ekzakte.
- Akilo: Nu, respondante al via demando... Ne, mi tute ne opinias, ke tiu estas la sama amo. Tamen, estas similecoj inter la du "amoj".
- Testudo: Do, vi pensas, ke la amo inter du samaĝuloj estas malsimila ol tiu inter du nesamaĝuloj?
- Akilo: Ne nur. Mi ne opinias, ke la diferenco inter la du amoj estas la aĝo. Pensu pri la amo, kiu povas estiĝi inter du nesamaĝaj personoj eĉ ne familie interrilataj. Tiu estas tute simila al la amo inter du amantoj.
- Testudo: Tamen, estas io, kion mi ne komprenas el via opinio. Laŭ nia lingvo, du amantoj estas du personoj, kiuj amas. Se ni asertas, ke gepatro amas sian gefilon kaj male, tiam ni estas asertanta, ke ambaŭ estas amantoj krom amatoj, ĉar ili interamas!
- Akilo: Vere. Sed estas diferenco. Kiam mi diras "amantoj", mi celas diri "du personoj, kiuj plenkreske amas unu la alian".
- Testudo: Ĉu plenkreske? Kion vi celas diri?
- Akilo: Se morgaŭ mi renkontus Aleksian, tiu belega ino, kiun vi sendube konas, kaj mi kaj Aleksia komencus percepti fortan sentimenton unu por la alia, tiam tiu estus plenkreska amo. Se poste mi havus gefilon kun ŝi, tiam la amo por nia gefilo ne estus plenkreska, estus tre forta sentimento, kiun ni ĉiam nomas amon, sed estas alia speco da amo. Kaj la samon mi povas diri pri miaj gepatroj. Mi amas ilin, sed estas malsimila speco da amo ol tio, kion mi sentus por Aleksia.
- Testudo: Lasu min mire rimarki tiun ĉi interesegon por Aleksia, kara Akilo! Mi tute ne sciis tion. Nu, ĉiukaze mi ne devus miri: efektive, Aleksia estas unu el la plej grandaj inoj.
- Akilo: Ja! Estas tre... tre elstara ino; kaj eble...
- Testudo: Kaj eble vi devus kuri post al ŝi, anstataŭ ĉiam resti kun mi!
- Akilo: Ja! Sed... ĉu vi memoras, kiam vi vidas belegan floron? Ĝia beleco povas esti granda kaj nur egalata de ĝia fragileco. Nature, ni volus tuŝi ĝin, sed vi timus ruinigi ĝin. Do, mi preferas postkuri viajn paradoksojn, kiuj montras alian netuŝeblan belecon: la vereco.
- Testudo: Bone. Mi ne volas devigi vin diri ion. Ni reiru al nia hodiaŭa temo.
- Akilo: Konsentite!
- Testudo: Mi esprimos la temon per unuopa demando: kio estas la amo?
- Akilo: Dependas de tio, pri kio vi parolas.
- Testudo: Ni komencu de la ĝenerala rilato. Antaŭe vi asertis, ke estas similecoj inter la du specoj da amoj, ĉu ne?
- Akilo: Jes. Ni prenu vian klasifikon: la gepatra amo kaj la amrilato. Laŭ mi la ĉefa diferenco estas seksa.
- Testudo: Kion vi celas diri?
- Akilo: Ekzemple, kiam knabo amas knabinon, tiam li havas seksan inklinon al ŝi, de kiu li esperas precipe plezuron. Anstataŭe, inter gepatro kaj gefilo ne estas seksa inklino. Tiu ĉi estas la ĉefa diferenco.
- Testudo: Do, vi asertas, ke la amo estas konsistigita de du partoj: ankoraŭ-ne-difinita-parto kaj la seksa parto, ĉu ne? Krome, vi asertas ke la simileco inter la gepatra amo kaj la amrilato baziĝas sur la ankoraŭ-ne-difinita-parto kaj tio, kio mankas en la gepatra amo, estas la seksa allogo. Ĉu mi miskomprenis?
- Akilo: Tute ne!
- Testudo: Kiam knabo amas knabinon, ĉu li ĉiam perceptas seksan allogon?
- Akilo: Ne. Mi ne opinias tion. Multfoje estas seksa allogo, sed ne ĉiam. Fakte, kutime oni konsideras pli pura amon, kiam la amo ne baziĝu sur la nura seksa allogo.
- Testudo: Kion signifas "pli pura"?
- Akilo: Amo pli pura estas amo, kiu malpli multe baziĝas sur la sekseco. Alie estas nur sekseco.
- Testudo: Se mi ne miskomprenis, ju pli pura amo estas, des pli malmultan sekceson ĝi implicas, ĉu ne?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Tamen, se la nura diferenco inter gepatra amo kaj amrilato estas la seksa allogo, kiel vi mem antaŭe diris, la plej pura amo estas la gepatra.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Ĉar ĝi estas la plej malmulte seksa amo. Pli bone, la gepatra amo ne implicas seksan allogon, kiel vi mem asertis.
- Akilo: Mi komprenis. Do, jen paradokso...
- Testudo: Ĉu paradokso? Kial? Vi ne agnoskas la ekstreman purecon de la gepatra amo?
- Akilo: Ne... jes. Nu... Flanke, mi agnoskas, ke la gepatra amo estas tre pura. Sufiĉas observi la konduton de multaj gepatroj, kiuj farus ĉion por siaj gefiloj. Aliflanke, la intenseco kaj la pureco de kelkaj amrilatoj estas nenegebla.
- Testudo: Kion vi celas diri?
- Akilo: Kiel mi aludis antaŭe, la malplej puraj amoj estas tiuj, kiuj tute baziĝas sur la nura sekseco.
- Testudo: Kial, viaopinie?
- Akilo: Ĉar la seksa allogo estas instinkta kaj pli multe rilata al nia besta parto. Krom tio estas nia menso kaj nia menso kapablas sperti purajn sentimentojn, kiuj tute ne baziĝas sur la sekseco. Do, se du personoj interamas krom la seksa sfero, ili spertas ion pli mensan ol korpa, kio ne dependas de nura instinkta, nome aŭtomata, mekanismo.
- Testudo: De via vidpunkto, ĉiam elstaras la fakto, ke la plej pura amo estus gepatra, ĉar ĝi ne implicas ian ajn seksecon. Kaj, konsidere ke la sekseco implicas instinktan, aŭtomatan konduton, tiam la gepatra amo estas tute ne aŭtomata, sed konscia, ĉu ne?
- Akilo: Mi agnoskas, ke de miaj vortoj dedukteblas tio, kion vi ĵus asertis. Tamen, mi ne konsentas kun tio.
- Testudo: Ĉu ne? Tiam io en via vidpunkto ŝanĝindas. Mi klopodos helpi vin kompreni tion, kion vi povus ŝanĝi. Viaj premisoj estis tri. Unue, la amo konsistigas el du partoj: seksa parto kaj neseksa, mensa parto. Due, la diferenco inter la gepatra amo kaj amrilato estas, ke la amrilato ĉiam implicas la seksecon, dume la gepatra tute ne implicas tion. Trie, la pureco de amo dependas de ĝia malproksimeco de la seksa allogo. Krome, vi opinias, ke la amo inter du personoj povas esti tre pura, kvankam inter ili estas seksa allogo. Kompreneble, la tri premisoj kontraŭas vian opinion. Aŭ vi ŝanĝas vian opinion, aŭ vi ŝanĝas almenaŭ unu el viaj premisoj.
- Akilo: Mi ne scias, kian premison mi volas ŝanĝi. Kiam mi unuope observas ilin, ili ŝajnas al mi plene konsenteblaj.
- Testudo: Ŝajnas al mi, ke la tria premiso estas la plej kontraŭa al via opinio pri la pureco en la amrilatoj. Klare, se vi supozas kaj ke la seksa malproksimeco implicas purecon kaj ke la amaj rilatoj, kiuj enhavas seksan allogon, povas esti tre puraj, tiam vi tuj atingas paradokson. La du premisoj estas kontraŭaj.
- Akilo: Ja. Mi vidas tion.
- Testudo: Nu... kiun vi forigos aŭ nur ŝanĝos?
- Akilo: Pri la pureco de kelka amrilato mi ne povas dubi. Do, mi devas ŝanĝi la trian premison.
- Testudo: Ĉu vi volas tute forigi aŭ nur ŝanĝi ĝin?
- Akilo: Mi ne scias kiel ŝanĝi ĝin. Sed mi eĉ ne volas forigi ĝin.
- Testudo: Kial?
- Akilo: Ĉar mi volis diri ion pri la pureco de la amo. Laŭ mi, kiam oni parolas pri la pureco de io ajn, ni implicite rilatas al ĝia difino. Ekzemple, se mi parolus pri salo, kiel la natria klorido, la ordinara kuira salo, mi povus paroli pri ĝia pureco. Kiam mi aĉetus paketon da kuira salo, mi povus demandi: ĉu tiu ĉi salo estas pura natria klorido? Aŭ, kia estas la pureco de tiu ĉi salo? Tiel mi celus demandi, ĉu la salo enhavu aliajn salojn aŭ nur la natrian kloridon. Ju pli pura la kuira salo estas kompare al la natria klorido, des pli tiu salo estas konsistigita de nura natria klorido. Sed la kontrolado de tiu pureco, implicus, ke ni konus la difinon de la natria klorido. Alie, kiel rekoni la natrian kloridon de aliaj saloj? Kiel mezuri la purecon de la aĉetita salo?
- Testudo: Tre interesa, kara Akilo. Do, vi asertas, ke preciza difino de la amo implicus la koncepton de la pureco.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Tamen, via antaŭa tria premiso, pri la pureco kiel malproksimeco de la seksa allogo, implicus, ke la amo estu nur mensa. Do, la alia parto de la amo, tiu parto kiun ni nomis ankoraŭ-ne-difinita, estus mensa. Speco da mensa allogo, kiu, tamen, povus montriĝi sendepende de la aĝo, de la seksa allogo, de la parenceco kaj tiel plu.
- Akilo: Jes... iel mi agnoskas vian deduktaĵon. Fakte, oni eĉ diras frazojn kiel "mi amas tiun artiston", kiu sendube rilatas al ia mensa rilato, ĉar kutime ni ne rekte rilatas al la artisto, kiun ni ŝatas. Ni rilatas al liaj artaĵoj. Memkompreneble, en tia rilato, la amo tute ne implicas la seksecon.
- Testudo: Mi opinias, ke alvenis la ĝusta momento por alfronti la difinon de tiu parto de la amo, kiu ne rilatas al sekso.
- Akilo: Bone. Sed mi ne scias, kiel difini ĝin.
- Testudo: Komence ni startis de la diferencoj inter la gepatra amo kaj la amrilato. Nun ni faru la malon. Kiaj estas la similecoj?
- Akilo: Ĉu ni amas gefilon aŭ gepatron ĉu ni amas alian personon, ĉiam ni ne volas perdi la personojn, kiujn ni amas. Pro la amo, kiun ni sentas, ili estas tre gravaj por ni. Ilia manko estas granda sufero.
- Testudo: Mi rimarkis ion en viaj vortoj. Vi diris, ke "pro la amo, kiun ni sentas, ili estas gravaj por ni". Ĉu vi certas pri tio?
- Akilo: Jes. Kiel ne?
- Testudo: Mi celas diri, ke povus esti eĉ la malo: pro ilia graveco por ni, ni amas ilin.
- Akilo: Ĉu vi celas diri, ke ni amas iun, ĉar ni perceptas ties gravecon?
- Testudo: Mi celas montri ke ezkistas du eblecojn: la graveco dependas de la amo la amo dependas de la graveco. Vi elektis la unuan. Kial?
- Akilo: Ĉar mi ne multe interesiĝas pri tiuj, kiujn mi ne amas. Aŭ pli bone, mi interesiĝas pli multe pri tiuj, kiujn mi amas, kaj parencoj kaj aliuloj.
- Testudo: Laŭ via respondo, la mondo estus dividebla laŭ du klasoj: tiuj, kiujn vi amas, kaj la aliuloj. Pri la unuaj vi interesiĝas kaj pri la duaj ne. Do, la unuaj estas gravaj por vi kaj la duaj tute ne aŭ nur malmulte.
- Akilo: Kompreneble.
- Testudo: Tamen, ĉu vi konsentas, ke oni povas koni novan personon, kiun antaŭe ni tute ne amis kaj poste ni ekamas? Do, tiu persono pasas de klaso al la alia, de viaj negravuloj al viaj gravuloj.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Kaj tamen, se tiu persono estis ne amata kaj do ne grava por vi, kiel ĝi povas iĝi amata kaj do grava por vi?
- Akilo: Kiam mi ekkonas tian personon, mi ekamas ties personecon, graviĝante por mi.
- Testudo: Kial? Kial tiu persono graviĝus por vi?
- Akilo: Ĉar mi ekamus lin.
- Testudo: Kial vi ekamus lin?
- Akilo: Nu... la faktoroj, kiuj kaŭzas enamiĝon, povas esti multaj, sed ne ĉiam ni konscias pri ili.
- Testudo: Mi volas montri al vi mian vidpunkton, kara Akilo.
- Akilo: Bonege!
- Testudo: Vi asertas, ke kiam neamato iĝas amato de ni, pro ne klarigitaj faktoroj, li aŭtomate iĝas gravulo por ni. Do, kaj la amo kaj la gravecon, kiujn ni sentas por li, estas strikte interrilataj kaj ne povas esti amo sen graveco, ĉu ne?
- Akilo: Sendube.
- Testudo: Krome, vi supozas, ke, ne nur amo kaj graveco estas strikte interrilataj, sed ankaŭ ke la unua, kiu aperas en ni, estas la amo kaj sekve aperas la graveco, ĉu ne?
- Akilo: Precize.
- Testudo: Do, la amo implicas la gravecon. Sed kio pri la malo? Ĉu la graveco implicas la amon?
- Akilo: Ne. Kial? Estas multaj personoj, kiuj estas gravaj por ni, sed ni tute ne amas ilin.
- Testudo: Kiuj estas la personoj, kiujn ni ne amas malgraŭ ilia negraveco?
- Akilo: Simple. Pensu pri labordonanto. Li estas tre grava por laboranto, sed kutime oni ne asertas, ke la laboranto amas la labordonanton. Kaj kio pri kuracisto? Li estas tre grava por nia sano, tamen kutime oni ne amas lin.
- Testudo: Mi komprenas viajn ekzemplojn, tamen ili ne pruvas, ke la graveco ne implicu la amon.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Ĉar la graveco estas tre abstrakta koncepto. Ĝia komplekseco montriĝas kiam oni faras kelkan pli realan ekzemplon. Ekzemple, skribilo estas grava por verkisto. Sed eĉ ties kuracisto gravas. Do, ĉu la skribilo kaj la kuracisto apartenas al la sama klaso, la gravaĵoj?
- Akilo: Jes. Pro difino. Ambaŭ estas gravaj.
- Testudo: Ja, tamen la partoj de nia vivo, pri kiuj ili gravas, estas tute malsimilaj. Fakte, por la verkisto, skribilo gravas pri lia verkado; la kuracisto gravas pri lia saneco. Tial, kvankam ambaŭ esta gravaj, la skribilo kaj la kuracistoj gravas pri malsimilaj partoj de nia vivo.
- Akilo: Ĉu vi celas diri, ke la personojn, kiujn ni amas, estas gravaj nur en apartaj partoj de nia vivo?
- Testudo: Respondu vi al via demando. Se vi estus verkisto, ĉu via amato gravus pri la verkado?
- Akilo: Eble jes. Anstataŭe, ju pli multe mi amas tiun personon, des pli multe tio influos mian verkadon.
- Testudo: Kompreneble, sed kio pri la nura skribado? Mi celas demandi, ĉu skribilo kaj amato influas la saman parton de nia vivo?
- Akilo: Tio povas okazi. Ekzemple, se la amato de la verkisto estas fonto da inspiro por li. Tial, kaj la amato kaj la skribilo influos la skribadon de la verkisto.
- Testudo: Jes. Tamen, pensu bone pri tio, ĉu skribilo povas influi kiel amato?
- Akilo: Ne... amato povus havi pli grandan sferon da influo sur la verkisto. Finfine, kiel mi jam diris, amato povas esti fonto da inspiro. Malofte skribilo estas tiel inspira kiel amato.
- Testudo: Do, vi agnoskas, ke skribilo kaj amato malsimile influas la verkiston. Kvankam la ĝenerala parto de lia vivo povas esti influita kaj de la skribilo kaj de la amato, la specifaj influoj apartenas al tre malsimilaj klasoj. Bona skribilo permesas pli fluan vortigon de liaj pensoj, dume amato influas tion, kion la verkisto skribos aŭ eĉ la maniero per kiu li skribos. Persono povas influi laŭ multegaj manieroj la verkon. Kaj la samo ne direblas por la skribilo.
- Akilo: Nepre.
- Testudo: Do, ĉu vi konsentas, ke la skribilo estas ekzemplo de io, kio gravas por la verkisto kaj tamen apartenas al alia sfero de graveco kompare al tiu de amato?
- Akilo: Absolute.
- Testudo: Kiam mi demandis al vi, ĉu povas esti eĉ la malo, tio estas, ke la graveco implicas la amon, tiam vi neis tion: ni ne amas la tutajn personojn, kiuj gravas por ni. Tiel vi asertis, ĉu ne?
- Akilo: Jese.
- Testudo: Tamen, ni montris, ke la graveco estas pli kompleksa koncepto kaj estas multaj specoj da gravecoj, unu por ĉiu parto de nia vivo. Kaj ni faris la ekzemplon de la skribilo kaj la amato de la verkisto.
- Akilo: Bone.
- Testudo: Nun vi povas verŝajne ŝanĝi vian opinion pri la aserto, ke la graveco implicu la amon, ĉu ne?
- Akilo: Kiel?
- Testudo: Nu... sufiĉus aserti, ke la graveco en specifaj partoj de nia viva implicas la amon.
- Akilo: Vi celas diri, ke, kvankam veras, ke ni ne amas ĉiujn la gravajn personojn de nia vivo, kiam kelkaj el ili tuŝas specifan parton de nia vivo, tiam ni ekamas ilin.
- Testudo: Tio estas unu el la eblecoj. la amo implicas la gravecon la graveco implicas la amon. Mi nur montris, kiel eblus la dua okazo.
- Akilo: Tamen, se la dua okazo verus, tiam ni devus kompreni, kiaj estas la partoj de nia vivo, kiujn devas esti tuŝita de nia gravulo por akiri amon.
- Testudo: Ja. Tiu estas ne simpla tasko. Ni devas esti paciencaj kaj kuraĝe devas daŭrigi nian esploron.
- Akilo: Konsentite. Sed de kio ni startas por malkovri tiajn specialajn partojn de nia vivo?
- Testudo: Mi proponas la jenan: ni daŭru serĉante la similecojn inter la gepatra amo kaj la amrilato.
- Akilo: Pri kio vi pensas?
- Testudo: Kio estas la plej granda influo, kiun amato kutime kaŭzas en la vivo de la amanto?
- Akilo: La amanto sentas sin bone, kaj mense kaj korpe. Tio estas la kialo de la graveco, kiun ni atribuas al la amatoj. Tio estas la kialo, pro kiu mi antaŭe asertis, ke la amo implicas la gravecon kaj ne la malo. Malgraŭ tio, ni montris, ke verŝajnas eĉ la malo. Do mi ne scias kiel pluiri.
- Testudo: Tial, la amanto sentas sin tre bone, pli bone ol antaŭ ami kaj esti amata. Ĉu tiu ĉi bonega sento estas egala inter gepatra amo kaj amrilato?
- Akilo: Ne... mi ne pensas. Jen, eble alia diferenco inter la du specoj da amoj estas precize la jena: la gepatra amo ne kapablas sentigi tiun senton da kompleteco, kiun oni sentas kun la alia speco da amo. Kiam du geknaboj interamas, tiam ili perceptas senton da kompleteco, kiel la kunulo estu mankanta kaj esenca peco de si mem. Kiam ni amas gepatron aŭ gefilon, tiam ni ne perceptas tian kompletecon.
- Testudo: Ĉu vi estas asertanta, ke la amo inter du geknaboj estas pli grava ol la gepatra amo?
- Akilo: Ne... mi ne volas diri tion. Mi ne vidas, kiel mi povus mezuri la gravecon de la du specoj da amo. Sed, sendube la amo inter la geknaboj estas io, kio kutime pli profunde atingas nian personecon.
- Testudo: Pro tio, kion vi asertas, ŝajnas ke la ĉefa diferenco inter la gepatra amo kaj la amrilato estas diferenco de influo sur nia vivo. Verŝajne la partoj de nia vivo influita de la du specoj da amoj estas malsimilaj. Iel simile al la ekzemplo de la skribilo kaj de la amato. Kompreneble, la komparo havas limojn, sed en ambaŭ la okazoj, estas diferencoj pri la sfero da influo.
- Akilo: Jes. Se mi pensas pri mia vivo, sendube mi povas aserti, ke, kvankam mi agnoskas la gravecon kaj de miaj gepatroj kaj de miaj amatoj, mi sendube sentas, ke miaj amatoj estis malsimile influaj. Eble tute ne kompareble.
- Testudo: Ĉu tute ne kompareble?
- Akilo: Nu... ju pli longe mi pensas pri tio, des pli klara iĝas mia opinio. Gepatroj kaj amatoj povas kelkfoje havi surmetiĝantajn gravecojn. Ekzemple, la gepatroj sendube gravas pri la studado de la persono. Ili estas tiuj, kiuj ekde la unuaj lernejaj jaroj, instigis la infanon al la lernado. Tamen, kiam poste ni kreskas kaj ekamas iun, tiu povas same instigi nin al la lernado. Kaj, se tiu instigo gravas por ni, klare kaj la gepatroj kaj la amato havus similan influon kaj gravecon en tiu specifa parto de nia vivo. Same, gefilo povas instigi gepatron al la lernado. Kaj jen alia surmetiĝo da gravecoj.
- Testudo: Laŭ viaj lastaj argumentoj, estas diferenco inter la gepatra amo kaj la amrilato: diferencoj pri la influo de la amatoj sur la amanto. Krome, la influo, kiun povas atingi la amo inter du geknaboj, estas io, kio kompletigas la amanton kaj tial ĝi malsimilas al la gepatra amo. Viaopinie, de kio dependas tiu ĉi sento de kompleteco?
- Akilo: Mi ne vere scias... sed kiam ni ne havas tian specon da amo, ni estas iom solaj. Mi opinias, ke la termino "gekunulo" bonu, ĉar tia amo, la amrilato, baziĝas precize sur la bezono de kunpartigi la propran vivon kun aliulo, kiu povu kompreni nin pli produnfe ol tio, kio kutime okazas.
- Testudo: Ĉu vi opinias, ke tiu ĉi estas la diferenco da influo, kiun ni serĉis?
- Akilo: Verŝajne. La deziro de kunpartigi la propran vivon kaj la sekva bezono de komprenado por ne senti sin solaj en tiu ĉi mondo, kiu povas esti tre malmilda, tre kruda. Ni ĉiuj, sendepende de la raso, la sekso, la religio aŭ la kulturo, ni ĉiuj pli aŭ malpli frue atingas la samajn demandojn pri nia vivo. La dubo pri nia ekzisto en tiu ĉi izolita sfero, kiu flosas en la plej malhela kaj malvarma dezerto. La unuopa varmo, kiun oni povas percepti, devenas de nia koro, kiam ni amas kaj estas amataj. Tiel, kiel papilio fluganta tra malvarma nokto, ni atingas la lumon kaj brakumas ĝin plejeble forte, ĝuante la varmon, kiun ĝi donacas al ni.
- Testudo: Belege. Sed, de kiel vi priskribas tion, tiu ĉi kunpartigo kaj komprenado povas esti plenumita de ĉiu persono, kiu volas akcepti nian kunpartigon kaj kapablas kompreni nin, ĉu ne?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Do, kial vi anstataŭe vidas ĝin kiel diferencon inter la gepatra amo kaj la amrilato? Eĉ gepatro povas kunpartigi kaj esti komprenema.
- Akilo: Vere. Kaj pli precize: la gepatroj estas tiuj, kiuj ekde la komenco kunpartigas sian tutan vivon kun la gefiloj kaj male.
- Testudo: Tial, la nura difereco estas en la komprenado. Ĉu vi opinias, ke la gepatroj ne povas kompreni gefilon kiel alia geknabo povus?
- Akilo: Ja. Sendube, la komprenado de la gepatroj pri ties gefiloj estas granda, sed kutime ne ĝusta por sentigi kompletecon al ilia gefiloj.
- Testudo: Ĉu ĝusta? Kion vi celas diri per "ĝusta"?
- Akilo: Ĉiu periodo havas siajn karakterizojn, kiuj apartigas ĝin de la antaŭaj kaj de la postaj. Miaopinie, la kompleteco estiĝas, kiam ni povas kunpartigi ĉion kaj esti komprenita. Kaj kiu pli bone povas kompreni la plej profundan nion krom alia persono de nia tempo? Nur samaĝulo travivis similajn spertojn kaj interpretas simile la ĉirkaŭajn okazaĵojn.
- Testudo: Resume, la amo dependas de la gravecon, kiun persono ekhavas por ni. Tiu graveco ne nur devas havi grandan vastecon por instigi la amon, sed eĉ specifan influon. Ni ĉiuj sentas nin solaj en tiu ĉi universo kaj ni bezonas kunpartigi nian vivon kun iu, kiu povu kompreni nin. Tiu ĉi kunpartigo kaj komprenado igas nin kompletaj kaj ni fartas bone, kaj mense kaj fizike. Krome, kiu povas kompreni nin plejeble profunde krom niaj samaĝuloj? Ili spertis la saman historian periodon kaj ili povas kompreni nin. Ĉu tio estas korekta resumo?
- Akilo: Perfekte.
- Testudo: Viaopinie, kial la samaĝuloj, kiuj travivis la saman historian periodon, kapablas interkompreni pli profunde?
- Akilo: La vivo estas kompleksa. Kompreni ĝin ne facilas kaj eltiri sin el la problemoj ne facilas. Veras, ke la homoj ne ŝanĝas dum la tempo kaj kiuj estas la diferecoj inter nuntempaj kaj la antaŭjarcentaj homoj? Finfine, nur ŝanĝiĝas la medion, kiu ĉirkaŭas ilin, sed la bezonoj estas la samaj.
- Testudo: Sekve, kia estas la diferenco, kiu permesas al niaj samaĝuloj pli bone kompreni nin?
- Akilo: Estas la medio, kiu gravas. Kiel ni plurfoje asertis, kara Testudo, la medio ege gravas. Kaj kiam ĝi multe ŝanĝiĝas de periodo al periodo, tiel ni komprenas kaj kondutas malsimile. La diferencoj povas esti tre etaj inter du sekvaj periodoj, tamen ili estas kaj gravas, ĉar la vivo estas kompleksa kaj la plej eta difereco povas influi nian tutan vivon.
- Testudo: Pro tio, kion mi ĝis nun komprenis, la difereco estas lingva.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Kiom da fojoj ambaŭ ni dialogis klopodante difini ĉiun unuopan vorton? Finfine, ni uzas nian lingvon por komuniki kaj igi nin komprenata de la aliuloj. La lingvo estas la plej potenca formo da komunikado kaj komprenado. Sed kiam ni rigardas tekston aŭ aŭskultas paroladon, kion ni vere vidas kaj aŭdas? Nur desegnojn kaj sonojn. Ili estas malplenaj kaj ĉiu el ni kapablas plenigi ilin per nia menso, nia kulturo, nia komprenado de la vivo kaj de la parolanto. Pensu pri geinfano, kiu rigardu tekston. Kion li vidas? Nenion, nur formoj kaj eble eĉ ne tion. Tamen kiam la geinfano kreskas kaj eklernas la ĉirkaŭan mondon, la formoj ekiĝas vortoj kaj konceptoj kaj pensoj. Sed la ĉirkaŭa mondo daŭre ŝanĝiĝas kaj pro tio la vortoj pleniĝas el diversaj konceptoj depende de la historia periodo. Kiu pli bone ol samaĝulo povas kompreni nian vortaron, nian konceptaron, nian pensaron? La gepatroj havas kompreneblajn limojn, ĉar kiam ilia geinfano ekplenigis la komunajn vortojn per la siatempaj konceptoj, tiam la gepatroj jam plenigis la samajn vortojn per aliatempaj konceptoj kaj la gepatroj nur povas vidi la sia-gefilan mondon per tiajn filtrantajn konceptojn de sia tempo.
- Akilo: Ja. Vi tute pravas. Kia plej bona amulo ol iu, kun kiu ni povas interkompreni, kunpartigante ĉion ĝis nia plej profunda kaj malfacile komprenebla animo?
- Testudo: Dum la komenco de nia hodiaŭa dialogo, vi asertis la malon de tio, kion ni nun estas asertanta. Ĉu vi konscias pri tio?
- Akilo: Ĉu vere?
- Testudo: Jes. Vi asertis, ke la amo ne dependas de la aĝo. Vi eksplicite menciis la okazon de la amo inter du nesamaĝuloj ne familie interrilataj kaj vi egalis ĝin al la amo inter du samaĝuloj.
- Akilo: Mi ankoraŭ opinias tion. Tamen, nun mi estas pli konscia pri la kialoj. Kvankam niaj argumentoj portis nin al la konsidero, ke samaĝuloj pli facile instigas amon inter si, ĉar ili pli bone kapablas sin kompreni, ĉiukaze mi opinias, ke du nesamaĝuloj povas sperti la plej profundan amon, kiel ili estus samaĝuloj.
- Testudo: Kial?
- Akilo: Laŭ nia difino de amo, la grava afero estas la nivelo da kunpartigo kaj interkomprenado, kiun oni kapablas atingi. Do, kvankam estas pli facile atingi ilin inter du samaĝuloj, tio ne implicas ke neeblu inter du nesamaĝuloj. Tio povas okazi, eĉ se, mi agnoskas, tio ne oftas.
- Testudo: Ho. Rigardu, Akilo! Rigardu, kiu ĵus alvenis!
- Akilo: Aleksia!
- Testudo: Ja! Ĉu vi ne estas plena el dialogado nun? Kial vi ne lasas min kaj kuras post ŝi? Ĉu estas plej bela okazo ol varma tago sur plaĝo fronte al maro, kiam la suno subiras kaj ni sentas belan kaj fortan sentimenton por iu apud ni?
- Akilo: Ne... kaj mi tre volonte akceptas vian konsilon!

bildo de Sandro Pollastrini


povigita de