Ensaluto

KIO ESTUS VIA REKOMPENCO?

Estimataj,
KIO ESTUS VIA REKOMPENCO?
"Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj. Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li" (Jesaja 3:10-11).
Ĉiu ĝusta pensulo volas ke bonaĵoj okazu al li. Li deziras al si bonaĵojn. Li faras bonaĵojn al si mem. Tamen, bonaĵoj ne povus esti la rekompenco de li se li ne estus bona al aliaj homoj.
La Eternulo diris al Profeto Jesaja informi Sian popolon pri tio kion Li planis fari por ili lau iliaj faroj: bonaĵoj por la justulo kaj pereigo por la malvirtulo. Ne temas pri la
boneco de Dio au male. Temas pri rikolto de tio kion oni semas. Pripensu la sekvantajn versiklojn:
"Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj. Jen tiu gravediĝis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon. Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis" (Psalmo 7:14-16).
"Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankau li rikoltos. Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon" (Galatoj 6:7-8).
"La maljustulo ankorau estu maljusta; kaj la malpurulo ankorau estu malpura; kaj la justulo ankorau faru juston; kaj la sanktulo ankorau sanktiĝu. Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu lau lia faro" (Apokalipso 22:11-12).
Kio estus via rekompenco se Dio decidus repagi homojn lau iliaj faroj hodiau? Ĉu vi estus rekompencita per bonaĵoj au malbonaĵoj? Dum via eniro al Lia regno estas bazita je via rilato kun Jesuo Kristo, via rekompenco kaj sur la tero kaj sur la ĉielo estos bazita je vi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Preĝa Punkto: Preĝu ke vi ĉiam faru bonaĵojn por ke bonaĵo estu via kaj ĉi tie surtere kaj en la ĉielo.

bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de