Ensaluto

kio mankas al esperanto.com?

bildo de Pablo

Mi ĵus legis la statistikon (http://esperanto.com/statistiko):

  • Uzantoj:2107
  • Komentoj: 3477
  • Blogaĵoj: 2748
  • Eventoj: 205
  • Fotoj: 964
  • Forumaj temoj: 174
  • Grupoj: 111

 

Tio signifas:

  • 2748 blogaĵoj/2107 uzantoj =1.3 blogaĵoj/uzanto
  • 3477 komentoj/2107 uzantoj = 1.7 blogaĵoj/uzanto
  • 3477 komentoj/2748 blogaĵoj = 1.3 komentoj/blogaĵo

 

Eĉ pli tristaj estas la kalkuloj fotoj/uzantoj aŭ furumaj_temoj/uzanto.

 

Oni devas rigardeti la ligon http://esperanto.com/blog por rimarki, ke preskaŭ ĉiuj blogaĵoj estas skribitaj el dek homoj (aŭ malpli). Do, estas sufiĉe da blogaĵoj, sed malmulte blogantoj. Preskaŭ neniu blogas, neniu komentas, ĉu tio estas socia reto? Kelkaj parolas, sed ŝajnas, ke neniu aŭskultas.

 

El teknika vidpunkto, mi vidas neniun kialon, por ke homoj ne aktive partopreni.

 

Esperanto.com ŝanĝiĝis sian aspekton (mi ŝatas la novan, sed tio estas nur opinio), sed la afero ne plibonigas.

 

Usenet (soc.culture.esperanto, ekzemple) preskaŭ mortas (sincere, mi sentis min pli komforte en usenet ol en la novaj "sociaj retoj"). Ĉu indas daŭrigi ĉi tion (en esperanta retejo) aŭ estas pli bone translokiĝi al esperantaj grupoj en facebook.com kaj similaĵoj?

 

Mi rediras, mi vidas kelkajn plibonigendaĵojn (savi malnetojn, ekzemple), sed ege subtilajn, kaj ne pensas, ke tio estas la kialo, por tiom malofta aktivado.

 

Ĉu ĉi tiu blogaĵo havos iun respondon?

 

 

  •  


povigita de