Ensaluto

Kiuj estas la etikaj konsekvencoj de senmorta teknologio? (el Aeon)

Kiuj estas la etikaj konsekvencoj de senmorta teknologio?

Tradukita el angla artikolo en la retejo Aeon.
Francesca Minerva estas postdoktora esploranto ĉe la universitato Ghent en Belgio.
Adrian Rorheim estas esploranto kaj redaktisto ĉe la Fonduso de Efika Altruismo, Berlin.
La angla versio estis publikigita kune kun Centro por la Studado de Ekzista Risko, partnero de Aeon.
La angla version estis redaktita de Sally Davies.

Detalo de La Fontano de Juneco (1546) de Lucas Cranach la Plimaljuna. Dank' al Vikipedio

Senmorteco jam sekulariĝis. Malligita de la regno de dioj kaj anĝeloj, ĝi nun estas la subjekto de serioza investado - kaj intelekta kaj financa - fare de filozofoj, sciencistoj kaj la Silici-valuloj. Kelkcent homoj jam elektis prefere ‘kriokonservadon’ anstataŭ simpla morto, dum ili atendas, ke scienco atingos kaj donos al ili duan ŝancon vivi. Tamen se ni traktas morton kiel problemon, kiuj estas la etikaj implicitaĵoj de la tre spekulativaj ‘solvoj’ proponataj?

Evidente, nun ni ne havas ajnajn rimedojn por atingi homan senmortecon, nek estas klare, ke ni iam povos. Sed du elektoj allogis ĝis nun plejparton da intereso kaj atento: rejuniga teknologio, kaj menso-alŝutado.

Simila al futurisma fontano de juneco, rejunigo promisas forigi kaj inversigi la ĉel-nivelan damaĝon de maljuniĝo. Gerontologoj kiel Aubrey de Grey argumentas, ke maljuniĝo estas malsano, kiun ni povas ĉirkaŭiri per regula anstataŭigo aŭ riparo de niaj ĉeloj. Praktike, tio eble signifas, ke ĉiun kelkan jaron, vi vizitus rejunigan klinikon. Kuracistoj ne nur forigus infektitajn, kancerajn aŭ alie malsanajn ĉelojn, sed ankaŭ indutkus sanajn ĉelojn regeneri sin pli efike kaj forigus akumulitajn senutilajn produktojn. Tia profunda redekoro ‘retroturnus la horloĝon’ de via korpo, lasante vin fiziologie pli juna ol via fakta aĝo. Vi restus tamen same difektebla je morto de akuta traŭmato – tio estas, de vundo aŭ veneno, ĉu harzarda aŭ ne – kiel vi antaŭe estis.

Rejunigo ŝajne estas sufiĉe senriska solvo, ĉar ĝi esence etendas kaj plibonigas la propran kapablon de via korpo zorgi pri si. Sed se vi vere dezirus eternan vivon en biologia korpo, tio devus esti ja ekstreme sekura vivo. Vi devus eviti ajnan riskon de fizika lezo por fari vian ununuran provon de eterneco, kio faras vin unu el la plej maltrankvilaj homoj en historio.

La alia elekto estas menso-alŝutado, en kiu via cerbo estas ciferece skanita kaj kopiita en komputilon. Tiu metodo antaŭsupozas, ke konscio estas parenca al programaro rulanta per ia organika fiksita disko – ke tio, kio faras vin vi estas la tutola sumo de la informoj konservataj en la operacioj de la cerbo, kaj sekve devus esti eble migrigi la memon al malsama fizika substrato aŭ platformo. Tiu restas intense polemika pozo. Tamen, ni lasu flanken dumtempe la demandon pri kie ‘vi’ vere rezidas, kaj ludu per la ideo, ke eble oni povus fari kopion de la cerbo ciferece iun tagon.

Malsame ol rejunigo, menso-alŝutado povus fakte liveri ion tantalige proksiman al vera senmorteco. Ĝuste kiel ni nun konservas dosierojn en eksterajn diskojn kaj nubo-memoron, via alŝutita menso povus esti kopiita sennombrajn fojojn kaj konservata en sekuraj lokoj, tiel ke estu ektreme neverŝajne ke ajna natura aŭ artefarita katastrofo povus detrui ĉiujn de viaj kopioj.

Malgraŭ ĉi tiu avantaĝo, menso-alŝutado prezentas kelkajn malfacilajn etikajn problemojn. Iuj filozofoj, kiel David Chalmers, pensas, eble ke via alŝutaĵo ŝajne funkcias idente kun via antaŭa memo, sen ajna konscia sperto de la mondo. Vi estus pli zombio ol persono, eĉ malpli vi. Aliaj, kiel Daniel Dennett, argumentis, ke tio ne estus problemo. Ĉar eblas redukti vin al la procezoj kaj enhavo de via cerbo, funkcie identa kopio de tio – kia ajn substrato sur kiu ĝi rulas – ne povus produkti ion ajn alian ol vin.

Cetere, ni ne povas antaŭdiri, kiel la menso translokata sentos sin pri la efektiva alŝutado. Ĉu vi spertus ian mezan paŭzon post la translokiĝo, aŭ ion alian entutue? Kio se la tuta procezo, inkluzive vian propran ekzistadon kiel ciferecan estaĵon, estas tiom kvalite malsama ol biologia ekzistado, ke ĝi absolute teruras vin, eĉ ĝis katatonio? Se jes, kio se vi ne povas komuniki al eksteruloj aŭ malŝalti vin mem? Tiuokaze via senmorteco valorus pli kiel malbeno ol beno. Morto ne estus tiom malbona finfine, sed ĝi ne plu estus elekto.

Alia problemo okazas, ke estas ŝanco kopii vian alŝutitan menson kaj ruli la kopion simultane kun la originalo. Estas populara opinio filozofia, ke la vieco de vi dependas de la fakto, ke vi restas singulara persono – tio signifas, ke ‘fisio’ de via identeco egalus morton. Tio estas: se vi disbranĉiĝus kiel vi1 kaj vi2, tiam vi ĉesus ekzisti kiel vi, lasante vin morta laŭ ĉiuj celoj kaj intencoj. Iuj pensistoj, kiel la mortinta Derek Parfit, argumentis, ke dum vi eble ne postvivas la fision, se ĉiu nova versio de vi nur havas malrompitan ligon al la originalo, tio estas ĝuste tiel bona kiel ordinara postvivado.

Kiu elekto estas pli etike problema? Laŭ nia opinio, ‘nura’ rejunigo probable estus mapli problema elekto. Jes, venki morton por la tuta humara specio ege pliseverigus niajn ekzistajn problemojn de troloĝateco kaj malegaleco – sed la problemoj estus almenaŭ akcepteble konataj. Ni estas sufiĉe certa, ekzemple, ke rejunigo larĝigus la breĉo inter la riĉuloj kaj la malriĉuloj, kaj fine devigus nin fari decidojn pri uzado de resurso, ĉu limigi la rapidecon de kresko de loĝantaro, kaj tiel plu.

Aliflanke, menso-alŝutado malfermus pletoron da tute novaj kaj nekonataj etikaj dilemoj. Alŝutitaj mensoj eble konstituas radikale novan sferon de morala agentejo. Ekzemple, ni ofte pensas, ke kognaj kapabloj koncernas la moralan statuson de agento (unu kaŭzo, kial ni atribuas pli altan moralan statuson al homoj ol al moskito). Sed estus malfacile kompreni la kognajn kapablojn de sensoj, kiuj povas esti plialtigitaj de pli rapidaj komputiloj kaj komuniki unu kun la alia je la rapideco de lumo, ĉar tio farus ilin nekompareble pli inteligenta ol la plej inteligenta biologia homo. Kiel la ekonomikisto Robin Hanson argumentis en La Aĝo de Em (2016), ni devus tial trovi sufiĉajn bonajn metodojn por regi la interagojn inter kaj en la malnova kaj nova sferojn – tio estas, inter homoj kaj alŝutitaj cerboj, kaj inter la alŝutitaĵoj mem. Cetere, la mirige rapida evoluo de ciferecaj sistemoj signifas, ke ni eble havas malmulte da tempo por decidi, kiel efektivigi eĉ la minimumajn regulojn.

Kio pri la privataj, praktikaj konsekvencoj de via elekto de senmorteco? Supozante ke vi iel helpos al vi atingi estontecon, en kiu rejunigo kaj cerbo-alŝutado estas disponeblaj, viaj decidoj ŝajne dependas de tio, kiom da risko – kaj kiajn riskojn – vi volas preni. Rejunigo ŝajnas la elekto plej simila al ordinara afero, kvankam tio minacas fari, ke vi estu eĉ pli protektema al via fragila fizika korpo. Alŝutado farus, ke estas pli malfacile detrui vian menson, almenaŭ en praktika senco, sed estas ne klare, ĉu vi postvivus en ajna signifoplena senco se vi estus kopiita kelkajn fojojn. Tio estas tute nekartografita teritorio kun riskoj multe malpli bonaj ol tio, kion vi alfrontus kun rejunigo. Tamen, la ŝanco liberigita de niaj mortemaj katenoj estas nekontestable alloga – kaj se tio iam estos elekto, unu aŭ la alia, multaj homoj probable konkludos, ke tio valoras la danĝerojn.


Francesca Minerva estis gasto ĉe esplordiskuto pri ‘Persona Identeco kaj Publika Politiko’ en la Centro por la Studado de Ekzista Risko en Novembro 2016, kie ŝi faris prezenton pri tiu, sur kiu ĉi tiu artikolo estas bazita.Aeon counter – do not remove

Francesca Minerva & Adrian Rorheim

Ĉi tiu artikolo estis originale publikita ĉe Aeon kaj estis republikita laŭ la permisiloj Krea Komunaĵo.

Aeon counter – do not remove

bildo de gb2312


povigita de