Ensaluto

Klopodu, klopodu, klopodu!

- Akilo: Ho, ve! Mi ne kapablas fari tion!
- Testudo: Kial?
- Akilo: Mi jam provis kaj mi malsukcesis.
- Testudo: Ĉu vi provis alimaniere?
- Akilo: Ne! Kiel? Mi provis tiel, kiel mi nature kapablas.
- Testudo: Ĉu vi pruvis, ke ekzistu nur unuopa metodo?
- Akilo: Tute ne!
- Testudo: Do, vi eble nur maltrafis la metodon.
- Akilo: Eble, sed ĉu mi povas perdi mian tutan vivon por malkovri la ĝustan metodon?
- Testudo: Tial, via problemo ne estas ĉu vi kapablas aŭ ne fari tion, kion vi desiras; via problemo estas: kiom mi deziras tion?

bildo de Sandro Pollastrini

Komentoj

bildo de Pablo

Mi legis esprimon, en la hispana, sed rekte tradukebla:

Li faris tion, ĉar neniu diris al li, ke tio estas neebla.

bildo de Sandro Pollastrini

Sinteza kaj efika dirmaniero, kara Pablo.

Jam mi opiniis, ke mia dialogo mallonge esprimis la penson, sed via frazo estas perfekta!

:)


povigita de