Ensaluto

Tri tagoj en Kalio

[Ĉi tiu estas elĉerpaĵo el mia taglibro. Kvankam mi ĝin skribas en la hispana, ĉi tiu parto estis originale verkita en Esperanto. Temas pri mia ĉeesto en la 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto. Vi povas vidi la tradukon al la hispana en mia hispanlingva blogo: http://kreverk.blogspot.com/2012/11/tri-tagoj-en-kalio.html.]

MARŜADO TRA DUON-KALIO. Kalio, S 3 ♏ 2012.

Kun mia teléfono tute mortinta, mi ne portis horloĝon, do mi decidis leviĝi tiel frue kiel mi vidu la sunlumon trans la fenestreto de la ĉambro. Tiel estis; mi leviĝis, baniĝis kaj vesti

ĝis; kiam mi redonis la ŝlosilojn de la ĉambreto, la gastigistino respondis, ke estis la sesa kaj duono de la mateno; ho, pli frue ol mi pensis—tro frue. Mia hipotiroidismo devigis min serĉi akvon por transgorĝigi mian medicinaĵon kaj atendi dum almenaŭ duonhoro antaŭ ekmanĝi. Post marŝi iom kaj sidiĝi dum kelka tempo en bela placeto kun akvofonto, mi finfine serĉis manĝejon. Mi ne havis la adreson de la lernejo kie la Kongreso okazus, do mi serĉis tuj interretejon; mi profitis por paroli kun Aleĥandra kaj revizii mian retpoŝton; la kongresejo ne estis proksime al mia tiama pozicio, sed mia decido estis la jena: mi havis ankoraŭ unu horon antaŭ la ekhoro de la evento (la deka matene), do mi ne irus tuj per veturilo, sed mi marŝus tiudirekten kaj, kiam la horo alvenus, mi prenus taksion, jam pli malmultekostan pro la alproksimiĝo. Mi jam estis reteleofoninta Linan; ŝi estis en sia universitato; ni reparolus nokte.

Tra la avenuo apud la rivero mi marŝis ĝis mi trovis belan parketon; en tiu parto la adresindikoj komfuzis min, sed finfine mi marŝis laŭ la korekta direkto. Tiam mi demandis al policano tra kiu vojo mi povis alveni al mia destino; ĉiam okazas same: vi petas indikojn al unu policano kaj estas la akompananto tiu, kiu ja scias kaj respondas. Mi estis en la vosto de la Kvina Avenuo, ĉefa en Kalio, kaj sekvonte ĝin la kongresejo estus des pli proksima. Ĉiam mi serĉis horloĝojn en la muroj de la vendejoj, sensukcese.

En ĉiu kolombia urbo, la adresojn oni organizias kartezie, ĉi tiel: la ekkreo de la urbo generas du arojn da paralelaj stratoj, tiuj, kiuj etendiĝas sudnorden kaj tiuj, kiuj etendiĝas orientokcidenten, aŭ preskaŭ. Unujn el tiuj oni nomas “calles”—mi tradukos tiun vorton per la ĵus kreita vorto “ŝtratoj”—kaj la aliajn oni nomas “carreras”—kiun mi tradukos per “kareroj”. En Kalio, la ŝtratoj iras (kiel eble) sudnorden (malkiel en Bogoto, ekzemple). La Kvina Avenuo estas ŝtrato. Mi mismemoris la adreson de la lernejo: ĝi estis en la karero 37A kun ŝtrato 8, sed en mia menso aperis 31 kun 8A, do mi surstratiĝis en la 32an kareron kaj marŝis orienten; dank’ al tio mi konis la foron de la urba futbalejo Pascual Guerrero. La horo, finfine vidita, estis 9:42. Baldaŭ mi dubis pri mia certeco koncernante la adreson, do mi reviziis kaj reprenis la korektan vojon. Je la deka horo preskaŭ ekzakte (fakte, kelkaj minutoj antaŭ) mi atingis mian destinon, tute senpage, tramarŝinta (mi nur iomete troigas) la duonon de la urbo. Estas vere bela urbo, kun multaj verdejoj, bonaj stratoj, agrablegan veteron—fojfoje tro varman, sed ne hodiaŭ. Je tiu horo sabate matene estis nur sufiĉaj homoj kaj veturiloj surstrate.

Oni pendigis la kongresafiŝon sur la pordego kiam mi demandis ĉu tiu estis fakte la kongresejo; ĝi ja estis. Mi salutis la ĝemelojn Johano kaj Ivano, gravhavontaj ĉi-rakonte kaj gravhavantaj en Esperantio. Ni kantis la kolombian himnon kaj la Esperantan himnon. Venis mallonga dokumentalo pri Esperanto farita de usonano. Io okazas ĉiam, kiam temas pri Esperanto: oni ĉefe parolas pri la lingvo mem, kiel vi vidos, ke ĝi okazos dum ĉi tiu kongreso. Bonŝance, ni havis eksterkongresajn renkontiĝojn por paroli pri niaj vivoj.

Dum tiu unua kongrestago, oni parolis pri la KER-ekzamenoj (la lingvonivela ekzameno per kiu oni monras sia scion de lingvo laŭ la Eŭropa Referenckadro), kiujn prezentis kvar homoj en Kalio ĉijare; eble mi ekzameniĝos la sekvontan jaron. Estis prezento pri la instruado de Esperanto en lernejo de Kalio. Bogotana ĉeestanto parolis pri siaj vojaĝoj kaj gastigoj pere de Esperanto. Libardo Meĥia, maljuna kaj eminenta esperantisto, legis belegan tradukon de la poemo If… (Se…) de Rudyard Kipling.

Mi akceptis la gastoferon de Lŭis Felipe, kiu loĝis kun sia koramikino Majra proksime de la kongresejo, kaj post lasi miajn valizojn ĉe li, ni iris nokt- kaj manĝkunveni kun niaj samkongresanoj. Mi telefonis al Lina, kiu diris do ke mi dormu ĉe ŝi morgaŭ; al Aleĥandra, por paroli kun ŝi voĉe antaŭ ŝia vojaĝo al Meksiko kaj deziri al ŝi sukcesojn tie; kaj al mia patrino (kiu ankaŭ vojaĝis ĉi-semajnfine) por sciigi pri mia bonfarto, sukceso kaj amuzado. Poste, Lŭis Felipe, Majra kaj mi iris al bela kaj granda drinkejo en la 66-a karero, kie ni drinkis nigran bieron kaj parolis pri niaj vivoj (jam hispane); sonis rokmuziko, kaj la muroj estis plenaj je rokmuzikaĵoj kaj realaj duradaj veturiloj.

MONOIDOJ KAJ PROMENADOJ. Kalio, D 4 ♏ 2012.

Kiam Ivano publikigis la programon de la Kongreso, estis du liberaj spacoj por prelegi; mi entuziasme petis unu el ili, sen decidi pri kio mi prelegus. Mi havis kelkajn eblaĵojn: legi poeziaĵojn, montri mian tradukon al la hispana de la unua ĉapitro de La Infana Raso, kaj aliaj duonpensitaĵoj; Aleĥandra proponis, ke mi faru recenzon de iu libro, kio al mi ŝajnis tre bona ideo kaj mi pensis pri The Left Hand of Darkness (La Maldekstra Mano de la Mallumo). Mia ĉefa kaj unua propono estis la prezentado de kelkaj aspektoj de la esperanta gramatiko pere de la teorio de kategorioj, grava novega matematika branĉo. Nu, mi post iom pensis, tio estus prezenti ion konatan pere de io nekonata, kaj tio sensencas!, ĉar la natura formo estas la mala: prezenti ion nekonatan pere de io konata. Do mi inversigis la fokuson de mia unua propono, kaj mi vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

Fakte, jes. La unua prelego de la dua tago estis la mia. Post iom da malfruiĝo ni finfine komencis. Tio, kion mi specife faris estis prezenti la fonetikon de esperanto kiel perfekta isomorfismo de monoidoj; kun ekzemploj kaj pli simplaj vortoj, mi faris ĉi tion: estu L la aro de ĉiuj Esperantaj literoj, kaj F la aro de ĉiuj Esperantaj fonemoj; L* kaj F* estas, respektive, la liberaj neabelaj monoidoj generataj de L kaj F—laŭ la kunkateniĝo kiel operacio. Estu f la funkcio, kiu transformas ĉiun literon en sian respektivan fonemon; f estas dujekcia kaj respektas la kunkateniĝon, do ĝi estas isomorfismo inter tiuj du monoidoj. Luis Jorge Santos, sekure la plej grava esperantiso de Kolombio, parolis pri aliaj fonetikaĵoj post mia prelego.

Mi jam diris, ke mi eksciis pri Esperanto pere de Vikipedio. Nu, tio estas ĉar la Esperanta versio de Vikipedio estas ja granda kaj bona. La sekvinta prelego, de Ivano, temis pri Vikipedio mem, ĝenerale, kaj specife pri la Esperanta Vikipedio.

Venis la Arta Vespero. Kutime, dum la kongresoj, “arta vespero” signifas, ke nenio estas oficiale programata, sed jam kelkaj homoj havas ion pretan, ĉu kantaĵo, ĉu deklamaĵo, ĉi teatraĵo, ktp. Ĉifoje la arta vespero estis laŭprograme organiziita: Unue, Luis Jorge prelegis pri la diferenco inter arto kaj scienco; li klarigis, ke dum arto temas pri disciplino kaj ripetado (do la sportoj estas artoj kaj la lingvolernado plejparte), scienco temas pri analizo (do lingvolerdado estas ankaŭ parte scienco); venis konsilon pri lingvolernado: parkerigu frazojn. Mi parkerigas poemojn, kaj ja funkcias. Due, estis agrabla magispektaklo.

Due, venis konkurson de poezitradukado. Mercedes Meĥia, ĉeestantino, estas ankaŭ poetino; la konkurso konsistis el traduki unu el listo el ŝiaj poemoj en la hispana. Ili ŝajnis al mi tre belaj, kvankam mi ĉiam preferas rimantan poezion. Mi elektis poemon titolitan Ganas de vivir. La juĝistoj petis al du tradukintoj, Antonjo Truĥiĝo kaj mi, ke ni deklamu niajn tradukojn por decidi la definitivan venkanton. Mi venkis, kaj ni ambaŭ gajnis belegajn librojn de Mercedes.

Mi estis anoncinta, ke mi havis surprizon por ĉiuj: mi decidis, ke mi ne montrus mian tradukon de La Infana Raso kiel prelegon ĉar tio estas afero de arta verspero. Do, mi surprizigis per La raza infantil; ili diris ke mia venko en la konkurso estis do trompo, ĉar mi estis profesiulo, kaj Luis Jorge, kiu estis amiko de William Auld, la aŭtoro de la poemo, diris al mi, ke mi faris tion, kion la tradukintoj de Cent Jaroj da Soleco faris: plibonigi la verkon. Mi tion ne kredas. Mi havas plurajn kialojn, pro kiuj mi decidis lerni Esperanton, sed se oni petas al mi nur unu el ili, mi deklamas ĉi tiun elĉerpaĵon de la poemo:

Ho, kara mia,
jen povra testamento,
jen mia kredo,
espero kaj tormento:
mi kredas pri la
bonvolo de l’ homaro,
ke iam pasos
kruelo kaj amaro,
ke iam venos
la regno de l’ racio;
sed multaj larmoj
necesos antaŭ tio.

Poste mi diras: «Lingvo kapabla krei ĉi tiajn poeziaĵojn estas sendube lerninda.» Nu, mi estas tradukinta nur la unuan ĉapitron, kaj tiu elĉerpaĵo apartenas al la dudekkvina. Mi ja havas por ĝi malnetojn, sed nenion definitivan.

La nokta plano estis tramarŝi la historian kvartalon San Antonio, kie la ĝemeloj loĝas. Tie ni vidis la preĝejeton San Antonio, kaj ni vidis la urbon ekde alte. Ni kuŝiĝis surgrese babiladi pri ĉio. (Mi obstine telefonis al Lina, sed ŝi neniam respondis.) Kiam nur la junuloj restis, Ivano diris, ke li havis nekompletan kartaron en sia hejmo; kaj mi konas drinkoludon ludeblan kun nekompleta kartaro, ĉu ne? La Ludo de la Vivo kaj la Morto. Do ni aĉetis du botelojn de agvardento, kiuj daŭris—kaj ebriigis—ĝis la dua horo de la mateno.

Kalio-Bogoto, L 5 ♏ 2012

Matene mi finfine sukcesis komunikiĝi kun Lina: ŝiajn teatraĵajn pretigojn tenas ŝin for el ŝia teléfono (ho, kaj el la tuta ceter’ de la mondo) dum preskaŭ la tuto de ĉiu tago, eĉ dimanĉe. Mi planis forlasi Kalion tagmeze; la tempo ne estis sufiĉa por ke ni renkontiĝu. Poste, mi decidis vojaĝi malpli frue por inviti ŝin tagmanĝi, sed, denove, la telefonado estis sensukcesa.

'Maria', la novelo kiu famigis al Jorge Isaacs, estas tradukata al Esperanto de Andrés Turrisi; Johano kaj Mercedes prezentis la dekkvinan ĉapitron: poparagrafe, ŝi legis la originalan hispanan version, kaj poste li la tradukon. Luis Jorge prelegis pri la beleco de la homa parolaparato—antaŭ tri jaroj mi jam estis aŭdinta tiun prelegon, bela kaj vigliga. Luis Felipe kaj Majra havas hundon, Sparkie, kaj ili instruas al ĝi ordonojn en Esperanto; Luis

Felipe, surprizige kaj amuzige, tion montris al ĉiuj. Li mem montris malneton de krucvortenigmoproduktanta komputilprogramo, kiun li estas ellaboranta. Kun la komunuma tagmanĝo finiĝis mia ĉitiama kongresa partopreno en Esperantio.

bildo de kreverk


povigita de