Ensaluto

kongreso IJK en Ukrainio

Dum miaj ferioj dum Julio mi kaj mia amatino vojaĝis trajne al Ukrainio, kie la Internacia Junulara Kongreso okazis, tra la urboj Utreĥto, Muniko, Vieno, Budapesto, Kijivo, Varsovio, Berlino, Utreĥto. Vi povas legi pri miaj tutaj ferioj sur mia rettaglibro. Ĉi-sube estas raporto de nur niaj aventuroj en Kijivo, la kongresurbo.

La 11an Julion ni prenis la nokttrajnon de Budapesto al Kijivo. Estis unua klaso, sed ne tre luksa. Tamen ni ricevos rusan teon en vere rusa glaso de la vagonĉefino! Ni alvenis en Kijivo malfrue. Bonŝance ni estis akceptitaj de Nataŝa, esperantistino kiu tre afable helpis nin kuniri al la bazejo (la centra loko de kongreso) de la kongreso kaj aliaj aferoj. La duan tagon en Kijivo la IJK ne jam komenciĝis. Tamen estis kelkaj aliaj esperantistoj en la bazejo kaj ni iris al iu "Esperanto-insulo"! La akvo estis bontemperatura, do ni ĝue naĝis kaj la homoj sur la insulo estis tre amuzaj.

La 14an Julion, la trian tagon en Kijivo ni spertis malordan komencon de IJK. Jasmijn tute maltrafis la oficialan malfermon kaj mi maltrafis la komencon de tio. Ĝenerale la organizo de IJK estis terure ĥaosa! Tamen ĉiuj organizantoj (kaj ankaŭ partoprenantoj) estis tre bonvolaj, tiel ke la IJK estis, kvankam la ĥaoso, tre agrabla. Mi neniam pensis ke internaciaj kongresoj estas tiel amuzaj. Kaj ni vere vidis ke esperanto simple funkcias tre bone por tia afero. Nun mi finfine komprenas kial homoj uzas la terminon "internacia lingvo" senambigue egale de "esperanto". Vespere estis muzikvespero. Tio okazis ĉiujn vesperojn. La kvaran tagon ni naĝis en la parko. Mi ankaŭ estis en la sankta akvo, sed mi nur aŭdis poste ke tiu baneto apud la lago estis sankta. Hmm, mi ne sentas malsame... Tamen se ekzistas ĉielo kaj infero, kio estas tre tre tre malverŝajna, eble la ŝanco ke mi iru al la ĉielo anstataŭ infero nun estas iomete pli granda.

La kvinan tagon Jasmijn kaj mi iris al la butika centro Mageleno, apud la bazejo. Mi aĉetis banŝuojn. La marko estas Nikko kaj la simbolo aspektas kiel Nike sed kun artifakteto sur la V. Post malpli ol unu horo piediri sur tiuj ŝuoj mi trovis miajn piedojn grizaj, ĉar la Nikkoj delasas farbon! Ĉiukaze ili estis malmultekostaj kaj mi havis sufiĉe bonajn banŝuojn. Poste Jasmijn iris al Ukraina danckurso kaj mi iris al policodemonstrado. Ili montris ian karateon, ili piediris sur rompita glaso, levis pezon kaj reklamis por iu mem-masaĝ-rul-aparato. Vespere estis bela aŭdaca akrobatado kun fajro. Post tiu vespero ni havis multajn kulpikojn. Jasmijn ludis luphomojn kaj poste ni dormis.

Dum la IJK estis multe da prelegoj kaj kursoj. Ni ambaŭ iris al Esperanto-kursoj (Jasmijn: komencantoj kaj poste progresantoj; mi: progresantoj kaj iomete Ukraina lingvo por komencontoj). Martin Strid donis kelkajn prelegojn kiuj temus pri signolingvo, sed la enkondukoj pri stenografio daŭris tro longe. Finfine li verŝajne prelegis iomete pri signolingvo (kiun li elpensis), sed mi ne persistis. Apud la fino de IJK estis prelego de daŭripovo (nederlande: duurzaamheid; angle: sustainability) de Oleg de 350.org (350 estas la maksimume akceptebla kiomo da molekuloj CO2 pro miliono en la aero se homaro ne volas havi gravan malprofiton de klimatŝanĝo) kaj poste estis diskuto pri daŭripovo, gvidate de Martin Strid. Ankaŭ estis filmoj dum IJK. Ni vidis Attack of the Moon Zombies terure dublita en esperanton. La filmo estas tre malbona, do tio ne gravas, tiel malbona ke estas preskaŭ humora.

La sesan tagon ni iris al la urbo buse, metroe, metroe, piedire.

La sepan tagon estis kelkaj lingvokursoj kaj prelegoj. Ni lernis iomete da japania, poste estis prelego tre teda ("socialaj lingvoj"), kaj ankaŭ estis afable prelego kun titolo "Why English sŭ as an international language". Tio estis klara kaj amuza prelego pri kial angla "suĉas" kiel internacia lingvo. (La vorto suĉas signifas aĉi.)

La okan tagon estis sporttago. Jasmijn kaj mi biciklis sur kurejo kaj grimpis tra simiejo. La naŭan tagon ree estis kursoj, ni piediris, legis, uzis komputilon kaj bonan kablan interreton kun mia libera komputileto, kaj fine estis la adiaŭa vespero. La dekan tagon ni foriris.

La 21an Julion ni iris per trajno de Kijivo kaj la 22an ni alvenis en Varsovio kie ni piediris kaj vidis belan lumverkon per fontanoj. Bedaŭrinde nia trajno foriris jam la 23an.

bildo de hulten

Komentoj

bildo de ranulo

"Mi neniam pensis ke internaciaj kongresoj estas tiel amuzaj. Kaj ni vere vidis ke esperanto simple funkcias tre bone por tia afero. Nun mi finfine komprenas kial homoj uzas la terminon "internacia lingvo" senambigue egale de "esperanto""

mi konsentas. oni nur vere komprenas esperanton kiam oni estis en internacian kongreson. kiu vi estas? ankaŭ mi estis en la prelego "Why English sucks as an international language" ;)

Se ni komprenas ke ni ĉiuj estas frenezaj, tiam la vivo fariĝas klarigebla. (Mark Twain)


povigita de