Ensaluto

Kontraux la forgeso - projekto "stumbligaj sxtonoj"

La najbara kunvivado funkciis ĝis 1933. Subite la loĝejo apude estis neloĝita, la najbaroj forestis, kaj neniu sciis ion pri tio?

Tio restas nekomprenebla al la Kolonja artisto Gunter Demnig, kaj tiu nekompreno estas lia motivado.

„Stumbligaj ŝtonoj“ rememorigu la individuajn sortojn de judoj, ciganoj, politike kaj konfesie persekutitoj, samseksemuloj kaj de viktimoj de „eŭtanasio“.

Demnig rememorigas pri la viktimoj de Nazia Germanio per memorigaj tabuletoj el latuno, enmetitaj en la trotuaroj antaŭ iliaj lastaj memelektitaj loĝlokoj. Engravurite estas: „ĉi tie loĝis:“ kaj la nomoj kaj ceteraj datumoj de la viktimoj.

La unuaj ŝtonoj estis enmetitaj 1996 en Berlino kontraŭleĝe. En la jaro 2000 okazis la unua permesita enmeto en Kolonjo. Ekde tiam la stumbligaj ŝtonoj iĝis tuteŭropa projekto.

 

ligiloj:

- http://eo.wikipedia.org/wiki/Stumbliga_%C5%9Dtoneto

- http://www.stolpersteine.eu/

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Pablo

Interese, dankon!

 

Mi tute ne sciis pri tiu projekto.

bildo de Sunjo

Traduko de informo pri enmeto de tiaj ŝtonoj en decembro 2013 en Lepsiko:

 

Ĝis nun troveblas 202 stumbloŝtonoj en 96 lokoj en Lepsiko. Nun 23 pluaj ŝtonoj sekvas. Antaŭ la eksaj loĝlokoj de mortigitaj kuncivitanoj enmetas la Kolonja skulptisto Gunter Demnig tiujn memorigaĵojn en la trotuarojn.

Ekzemploj:

  • - Lützner Straße 16 b: Friedrich Max Krause estis juĝita pro sia samseksemeco en 1943. Li mortis en la malliberejo Bautzen.

  • - Waldstraße 61: Jam en la jaro 1933 la geedzoj Wydra kune kun sia filo Osias iris al Jugoslavio kaj komencis novan vivon en (hodiaŭa) Zagrebo. Tie ili estis murdita de kroataj ustaŝoj.

  • - Ernst-Pinkert-Straße 9: Ĉi tie oni enmetas 12 stumbloŝtonoj por la familio Bardfeld. Dum povis savi sin kvar de la pli aĝaj infanoj ĉiuj aliaj familianoj iĝis viktimoj de la fanatika rasideologio de la naziuloj.

  • - Eutritzscher Str. 2: la juna juda familio de la infankuracisto Michel Walltuch estis deportita en 1942 al pola geto. Post ilia deportado ne plu troveblis postsignoj de ili.

  • - Urbodomo/Burgplatz: la senhejmulo Just Rose videble atakis la nazian sistemon en la Lepsika urbodomo. Li kulpigis ĝin pri diskriminado. Pro tio sekvis lia arestado kaj murdo en la koncentrejo Buchenwald.

  • - Oststraße 21 (eksa kliniko por infanoj): Gertrud Oltmanns aĝis ses jarojn kiam ŝi pro ŝia mensa malkapablo sub la preteksto de medicina flegado estis mortigita. En tiu loko komenciĝis la tiel nomata „eŭtanasio“ de infanoj.

  • - Lipsiusstraße 14: Gotthard Raimund Zimmermann streĉis pri sia samseksemo la limojn de la sistemo. Sub la naziuloj plurfoje arestita li mallonge antaŭ la fino de la milito mortis en la koncentrejo Mauthausen.


povigita de