Ensaluto

LA AŬTUNAJ MUŜOJ - IRENE NEMIROVSKY (3)

bildo de Mike59

Dua ĉapitro

 

 

Ankoraŭ dum kelka tempo Tatjana Ivanovna aŭskultis la forirantan sonon de la tintiloj.

"Ili rapidas", ŝi sonĝis.

 

Ŝi daŭre staris meze de l' aleo, premante per ambaŭ manoj sian ŝalon sur la vizaĝon.

Leĝera kaj seka, la neĝo eniris en la okulojn kiel polvo.

La luno jam leviĝis kaj la spuroj de la glitveturilo, kavigitaj profunde en la frostigita grundo, flagris de blua fajro.

La vento ŝanĝiĝis kaj la neĝo tuj forte ekfalis.

 

La mallaŭta tinto de la sonoriletoj jam ĉesis.

La abioj kovritaj de glacio krakadis en la silento kun ĝemo de homa peno.

 

La oldulino malrapide reiris al la domo.

Kun ia peza mirego, ŝi pensis pri Cirilo kaj Jurij… La milito… Ŝi malprecize imagis kampon kaj galopantajn ĉevalojn… obusojn, kiuj disrompiĝis kiel maturaj guŝoj… same kiel sur ekvidita bildo… nu, kie ? … verŝajne en lernolibro, kiun iam kolorigis la infanoj… Kiuj infanoj ?… Tiuj, aŭ Nikolao Aleksandroviĉ kaj liaj fratoj ? …

 

Kelkfoje, kiam ŝi sentis sin laca, kiel ĉi-nokte, ŝi intermiksis ilin en sia memoro… Longa konfuza sonĝo… Ĉu, kiel antaŭe pro la krioj de Kolinka* , ŝi vekiĝos en la malnova dormoĉambro ?…

 

Kvindek unu jaroj…

Tiutempe, ankaŭ ŝi havis sian edzon kaj unu infanon… Ambaŭ jam mortis… Estis antaŭ tiom da tempo, ke ŝi kelkfoje malfacile memoris iliajn trajtojn…

Jes, ĉio pasis, ĉio kuŝis en la manoj de Dio.

 

Ŝi ree supreniris al la eta Andreo, la plej juna el la infanoj de la familio Karin, kiun ŝi devis prizorgi.

Li ankoraŭ dormis proksime al ŝi en tiu granda ĉambro ĉe la angulo, kie iam loĝis Nikolao Aleksandroviĉ kaj poste liaj fratoj kaj fratinoj. Tiuj ĉiuj estis mortintaj aŭ malproksimen foririntaj.

 

La dormoĉambro aspektis tro vasta, tro alta por la malmultaj restantaj mebloj, la lito de Tatjana Ivanovna kaj la kuŝejo de Andreo kun ties blankaj kurtenoj kaj la malnova eta ikono alkroĉita inter la stangoj.

Ludilkofro, antikva eta skribtablo el ligno, iam blanka, kiun la pasintaj kvardek jaroj poluris kaj tinkturis de helgrizo kiel lako… Kvar nudaj fenestroj, malnova ruĝa pargeto…

Dum la tago, ĉio tio estis banata de fluo el lumo kaj aero…

Kiam venis la nokto kaj la stranga silento, Tatjana Ivanovna diris :

"Estas nun tempo, ke venu aliaj…"

 

Ŝi eklumigis kandelon; ĝi pli malpli lumigis la plafonon sur kiu estis pentritaj anĝeloj kun dikaj malbelaj vizaĝoj.

Ŝi duonkovris la flamon per kartonkorneto, proksimiĝis al Andreo.

Li dormegis kun sia orkolora kapo profundigita en la kusenon.

 

Ŝi palpis lian frunton kaj la etajn manojn malfermitajn sur la littuko, kaj sidiĝis apud li, en sian kutiman lokon.

Nokte, ŝi restis tiel dum tutaj horoj, duonvekita, trikante, rigida pro la varmo de l' stovo, sonĝante pri la pasinta tempo kaj pri tiu tago, kiam Cirilo kaj Jurij edziĝos, kiam novaj infanetoj dormos tie.

 

Andreo baldaŭ foriros.

Kiam ili aĝis ses jarojn, la knaboj malsupreniris al la suba etaĝo, kun la guvernistoj kaj guvernistinoj. Sed neniam la malnova dormoĉambro restis senhoma.

Ĉu Cirilo ?… Jurij ?… aŭ eble Lulu ?

 

Ŝi rigardis la kandelon, kiu forbrulis kun forta kaj unutona kraketado en la silento.

Ŝi dolĉe svingis la manon kvazaŭ ŝi ekmovus lulilon.

"Mi vidos ankoraŭ kelkajn, se Dio bonvolos…" ŝi murmuris.

 

Iu frapetis ĉe la pordo.

Ŝi stariĝis kaj mallaŭte demandis :

"Ĉu estas vi, Nikolao Aleksandroviĉ ?…"

"Jes, Njanjuŝka…"

"Iru senbrue ; ne veku la etulon…"

 

Li eniris. Ŝi ekprenis seĝon, kiun ŝi singarde metis apud la fornon.

 

"Ĉu vi estas laca ? Ĉu vi volas iom da teo ? Nu, mi rapide varmigos akvon… "

 

Li haltis ŝin.

"Ne. Lasu… Nenion mi bezonas."

 

Ŝi levprenis sian teren falintan trikaĵon, residiĝis kaj rapide ekmovetis la brilantajn trikilojn.

"Jam de longe vi ne venis nin vidi."

 

Li ne respondis, etendis siajn manojn al la ronkanta forno.

 

"Ĉu vi malvarmas, Nikolao Aleksandroviĉ ?"

Li remetis la brakojn kontraŭ sian bruston kun malforta tremeto.

 

Kiel antaŭe, ŝi ekkrietis :

"Vi denove malvarmumis !"

"Neee, oldulino mia."

 

Ŝi skuis la kapon kun malkontenta mieno kaj silentis.

 

Nikolao Aleksandroviĉ rigardis la liton de Andreo.

"Ĉu li dormas ?"

"Jes. Ĉu vi volas vidi lin ?"

 

Ŝi stariĝis, prenis la kandelon kaj proksimiĝis al Nikolao Aleksandroviĉ.

Li ne moviĝis…

Ŝi kliniĝis kaj rapide metis sian manon sur lian ŝultron.

"Nikolao Aleksandroviĉ… Kolinka…"

"Lasu min…" li murmuris.

 

Ŝi silente deturnis sin.

Estis preferinde nenion diri… Kaj antaŭ kiu li povus libere lasi flui siajn larmojn, se ne antaŭ ŝi mem ?… Ĉu ankaŭ Helena Vasiljevna … ?

Sed estis preferinde silenti…

 

Ŝi malrapide retroiris en la ombron kaj duonvoĉe diris :

"Atendu min… mi tuj preparos iom da teo ; ĝi varmigos nin ambaŭ… "

 

Kiam ŝi revenis, li ŝajne kvietiĝis. Li maŝine turnis la manilon de l' forno, de kiu elfluis gipso kun mallaŭta brueto de sablo.

 

"Rigardu, Tatjana, kiom da fojoj mi diris al vi, ke oni ŝtopu tiujn truojn… Rigardu, rigardu" li diris montrante blaton, kiu kuris sur la pargeto. "Ili eliras el tie. Ĉu vi opinias, ke tio estas sanfavora por infana dormoĉambro ?"

"Vi ja scias, ke tio signifas prosperon en la domo !" diris Tatjana Ivanovna kun ŝultrolevo. "Danke al Dio, ĉiam troviĝis iuj ĉi tie, kie vi estis edukitaj kaj aliaj antaŭ vi."

 

En liajn manojn ŝi metis la glason da teo, kiun ŝi alportis, kaj ekmovis la kuleron.

"Trinku dum ĝi estas varma. Ĉu estas sufiĉe da sukero ?"

 

Li ne respondis, iomete glutis kun laca kaj foresta mieno, kaj subite stariĝis.

"Nu, bonan nokton ! Kaj riparigu la fornon, ĉu vi aŭdis ?"

"Laŭ via volo."

"Lumigu al mi !"

 

Ŝi prenis la kandelon, iris kun li ĝis la pordo.

La unua, ŝi malsupreniris la tri ŝtupojn de la sojlo, kies malfiksitaj ruĝaj brikoj moviĝis kaj kliniĝis sur unu flankon, kvazaŭ kuntrenataj al la tero de pezaĵo.

 

"Estu singarda !… Ĉu vi jam enlitiĝos ? "

"Ĉu dormi ?… Mi estas trista, Tatjana, mia animo estas trista…"

"Dio ilin protektos, Nikolao Aleksandroviĉ. Oni mortas en sia lito kaj Dio protektas la kristanon meze de la kugloj…"

"Mi scias… mi scias…"

"Necesas Dion fidi."

"Mi scias" li rediris. "Sed temas ne nur pri tio…"

"Pri kio do, Karin ?"

"Ĉio iras malglate, Tatjana. Vi ne povas kompreni…"

 

Ŝi skuis la kapon.

 

"Hieraŭ ankaŭ mian pranevon, la filon de mia nevino de Suĥarevo, oni prenis por tiu malbenita milito. Ne estas alia viro en la familio ĉar la pli aĝa estis mortigita dum la pasinta Pentekosto. Restas la virino kun filineto, kiu estas samaĝa kiel Andreo… nu, kiel kulturi la kampon ?… Ĉiuj ricevas sian mizerparton."

"Jes, tio estas trista epoko… Kaj Dio bonvolu…"

 

Li interrompis ŝin kaj abrupte diris :

"Nu, bonan nokton, Tatjana."

"Bonan nokton, Nikolao Aleksandroviĉ."

 

Ŝi atendis dum li trairis la salonon, kaj restis senmova, aŭskultante la pargeton krii sub liaj paŝoj.

 

Ŝi malfermis la etan vazistason aranĝitan en la vitro. Frosta vento fortege blovis, levis ŝian ŝalon kun malaranĝitajn tufojn da haroj.

La maljuna virino ridetis kaj fermis la okulojn. Ŝi naskiĝis en kamparo malproksime de la familio Karin, en la nordo de Rusio, kaj ŝi opiniis, ke neniam estas sufiĉe da glacio, sufiĉe da vento.

"Ĉe ni, en la printempo, la glacion ni rompis per niaj nudaj piedoj, kaj tion mi ankoraŭ volonte farus " ŝi diris.

 

Ŝi fermis la vitron kaj ne plu aŭdiĝis la ventosiblo.

Restis nur la malforta brueto de la gipso fluanta en la malnovaj muroj kun la flustrado de sablohorloĝo, kaj la obtuza kaj profunda krako de la malnovaj lignotegaĵoj ronĝitaj de la ratoj…

 

Tatjana Ivanovna revenis en sian dormoĉambron, longe preĝis kaj senvestiĝis.

Estis malfrue.

Ŝi blovis la kandelon, suspiris, plurfoje laŭtvoĉe rediris en la silento " Dio mia… Dio mia… " kaj endormiĝis.

 

 

*Kolinka : karesnomo por Nikolao.

 

 

                                                                       Fino de la dua ĉapitro.

 

---------------------------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------


povigita de