Ensaluto

La blua papilio kaj la ruĝa formiko...


Hieraŭ mi legis ion interesan pri la bluajn papiliojn (Maculinea arion).

Blua papilio 7
Blua papilio 7

 

Tiu ĉi papilio strikte dependas de la simbiozo kun alia insekto: la formiko. La blua papilio frajas siajn ovojn sur la floroj de sovaĝaj tilioj; kiam naskiĝas la larvoj, ili nutriĝas ĉe la floro kaj dum iom da tempo ili ŝanĝas sian konduton kaj falas teren, kie komencas produkti sukeran substancon. Tiu ĉi substanco altiras la formikojn. Kiam estas la formikoj, la larvo sin tordas por ŝajni formika larvo. La formikoj fine transportas la larvon al sia formikejo. Tie, la larvo komencas nutriĝi de la formikajn ovojn kaj, produktante apartan sonon, kiu simulas la sonojn produktitajn de la formika reĝino, instigas la formikojn al porti al si eĉ aliaj formikaj ovoj. Post la krizaliĝo kaj la papiliiĝo, la ĵusnaskita papilio estas eskortata ekster la formikejon, kie estas defendita de la formikoj ĝis ĝi kapablas flugi.

 

Blua papilio 8
Blua papilio 8

Tiu ĉi papilio fariĝis fama, ĉar ĝis la fino de la 70aj jaroj, tiu specio preskaŭ estingiĝis. Post multaj esploroj, la sciencistoj komprenis, ke la kaŭzo dependis de la alteco de la herbo, kie tiuj formikoj vivis. Fakte, la apartaj formikoj, kun kiuj la simbiozo esti plenumita, estas specifa specio, kiu nomiĝas Myrmica sabuleti. Tia specio estas tre sentema je la variado de la temperaturo. Ĝiaj ovoj devas resti inter aparta intervalo de gradoj, nek tro varma nek tro malvarma. Bedaŭrinde, dum la fino de la 70aj jaroj disvastiĝis malsano, kiu mortigis multegajn kuniklojn, kiuj manĝante la herbon, igis la herbon ĉiam malalta. Tiu ĉi malalteco permesis pli altan temperanturon ĉe la grundo, sub kiu la formikaj ovoj estis frajitaj. Sen la kunikloj, la herbo fariĝis nature alta, malgrandigante la grundan temperaturon kaj sekve mortigante la ovojn de laMyrmica sabuleti. Tiu malrekte sed intense influis la vivcicklon de la bluaj papilioj, preskaŭ tute mortigante ilin.

 

 

Blua papilio 2
Blua papilio 2
Blua papilio 5
Blua papilio 5
Blua papilio 3
Blua papilio 3
Blua papilio 1
Blua papilio 1

 

La sciencistoj decidis reenigi la bluajn papiliojn kun iliaj formikoj. Kaj finfine sukcesis.

La demando nun estas: kial ni influas la vivon ĉe la Tero?

Tiu ĉi estas laŭ mi granda paradokso de personoj kiel mi kaj eble de la tuta homaro. Oni rekonas la naturon kiel io rimarkinda kaj konservinda. Tiel, ni ne volas influi la nuntempajn ekvilibrojn, kiuj bezonis milionojn da jaroj por estiĝi. Do, oni volas limigi ĉian homan aktivadon, kiu povas tro multe kaj tro malbone ŝanĝi la medion. Kaj jen la paradokso: ĉu la homo estas parto de la Naturo? Ni samtempe asertas tion jese, sed ni kondutas kiel ni estus io ekster la Naturo: ĉiu nia agado estas konsiderita "artefarita'', kaj la "artefariteco'' estas siavice konsiderata sinonimo de "malnatureco''. Do, flanke estas la Naturo, aliflake la homo. Kaj tamen la homo agnoskas, ke li estas produkto de la Naturo. Do?

Mi pensas ekzemple pri la formikoj aŭ pri la termitoj. Ili tute ŝanĝas la regionoj, kiujn ili okupiĝas. Ili tute kreas kompleksajn strukturojn, la formikejoj aŭ termitejoj, kiuj klare estas la produktaĵoj de ia formika aŭ termita teknologio. Tamen, la "teknologio'' estas rilatita al la "artefariteco'', ĉu ne? Kaj kial ni konsideras la formikojn, la termitojn kaj iliajn kompleksajn domojn naturaj, pli naturaj ol la homaj?

Kaj kio pri la reenigado de preskaŭ mortintaj specioj? Tiu okazaĵo estas produkto de la natura selektado, ĉu ne? Kaj la natura selektado estas unu el la du elementoj de la darvina evoluado, ĉu ne? Do, kial kontraŭi ĝin, kvankam ni homoj estas la kaŭzo de tiuj amasmortigoj?

Mi volas fari alian ekzemplon, reprenante la aferon pri la bluaj papilioj.

 

Blua papilio 6
Blua papilio 6

Laŭ tio, kion mi komprenis, la Myrmica sabuleti ne estas la nura formika specio ĉeestanta en sia regiono. Tamen, tiu ĉi formiko, kiam la herbo estas sufiĉe malalta, estas pli forta ol la aliaj formikaj specioj. Tiu ĉi fakto implicas, ke, kiam la sabuleti ne plu kapablas kreskigi siajn ovojn, ĝi malfortiĝas, lasante spacon por la aliaj specioj, kiuj akiras la regadon de la regiono. Krome, rimarku, ke, pro tio kion ni scias, en tiu ĉi aparta okazaĵo la homo ne estis la kaŭzo de la amasmortigo: ĉio dependis de la mortado de la kunikloj pro viruso.

 

Nun, kiam la sciencistoj reenigis la bluajn papiliojn kun lasabuleti, tia formiko denove sukcesis repreni sian regadon. Tiu ĉi sub la malprofito de la aliaj formikaj specioj. Kaj, mi demandas, kial preferi apartan specion? Kial influi la tutan naturan procezon?

Mi devas fari alian rimarkon. Kvankam la darvina teorio pri evoluado deklaras la egoismon de la vivaj estaĵoj, ĝi tute ne forigas la eblon de la kunlaboradon. Kaj la simbiozo de du specioj estas precizeproduktaĵo de tiu kunlaboro. Fakte, ju pli profunde mi studas la naturajn sistemojn, des pli multe mi komprenas, ke en Naturo estas pli komuna la kunlaboro ol la konkurado (rimarku ke la vorto "konkurado'', kiu estas la malo de "kunlaborado'', ŝajnas deveni de la radikoj "kon'', nome "kun'', plus "kuri'': kune kuri; tiu ne tute plaĉas al mi, mi preferus alian vorton kiel "kontraŭkuri'', ĉar ĝi pli multe evidentigas la kontraŭon; certe "kune kuri'', laŭ mi, havas la sencon de "ambaŭ kuri por kapti la samajn rimedojn'', sed plaĉas la mi malmulte; alia bona vorto estus kontraŭlabori).

Ekzemplo de simbiozo estas la blua papilio kun ĝiaj formikoj. Flanke la papilio ekspluatas la rimedojn kaj le ovojn de la formikoj, sed aliflanke ĝi provizas sukeran substancon al la formikoj. Kaj rimarku, ke la papilio estas strikte rilata al la formikoj: ĵus ili forĝis, ankaŭ la papilio mortis. Do, kvankam la papilio ekspluatas la formikojn, ĝi tute dependas de ili, kaj troa ekspluato povus detrui la simbiozon. Tial, tia simbiozo havas ekvilibron, kiu permesas kaj al la formikoj kaj al la papilioj bone vivi.

Estas vere, ke darvina teorio montras la vivajn estaĵojn kiel egoismaj; tamen ĝi ne flankelasas la eblon, ke ofte de kunlaborado oni akiras pli multe ol konkurado. Tiu ĉi afero estas ĉe la bazo de ĉiu simbiozo.

 

bildo de Sandro Pollastrini


povigita de