Ensaluto

La dek ofertoj de la evolucia humanismo

La dek ofertoj de la evolucia humanismo unue aperis en la libro Manifest des evolutionären Humanismus (manifesto de la evolucia humanismo) kiun skribis Michael Schmidt-Salomon en la komisio de la Giordano-Bruno-fondaĵo. En la antaŭa rimarko al la libro estas skribita:

 

                         La dek ofertoj ne estis ordonitaj de iu Dio, nek estas ili ĉizitaj en ŝtonojn. Neniu malhela nubo ektimu nin dum la serĉado por taŭgaj gvidlinioj por nia vivo, ĉar timo malofte estas bona konsilanto. Ĉiu mem povu sentime kaj racie ekzameni, akcepti, ŝanĝi aŭ forĵeti tiujn ofertojn.

 

Jen la mallonga versio de tiuj ofertoj:

 

1. Servu nek fremdajn nek hejmajn Diojn sed servu al la granda idealo de la etiko por malpligrandigi la suferadon en la mondo.

2. Estu justa al ĉiuj, kaj al viaj plej proksimaj kaj al viaj plej malproksimaj.

  1. 3. Ne timu aŭtoritatojn, sed havu la kuraĝon por uzi vian propran menson.

  2. 4. Vi ne mensogu, trompu, ŝtelu, mortigu – escepte se en ekstremaj kazoj de neceso aŭ danĝero tio estus la nura eblo por ebligi la humanismajn idealojn.

  3. 5. Liberigu vin de la malbona kondutmaniero de la moralismado. Kontribuu al la forigo de la katastrofaj kondiĉoj sub kiuj homoj hodiaŭ malprosperas, kaj vi surpriziĝos kiel afabla, kreema kaj aminda la supozita „besto“ homo sapiens povas esti.

  4. 6. Ne imunigu vin pri kritiko. Sincera kritiko estas donaco kiun vi ne rifuzu.

  5. 7. Ne estu tro certa pri viaj konvinkoj. Sed dubu ankaŭ pri la dubo. Eĉ se nia scio ĉiam estas limigita kaj nur portempa, vi klare prezentu kaj defendu viajn konvinkojn. Sed pri tio estu ankaŭ malferma al pli bonaj argumentoj, ĉar nur tiel vi sukcesos eviti la abismojn de dogmismo kaj laŭvoleco.

  6. 8. Venku vian emon pri tradicioblindeco per informiĝi per la plej diversaj fontoj antaŭ ol vi decidas ion.

  7. 9. Ĝuu vian vivon ĉar verŝajne ĝi estas via ununura.

  8. 10. Dediĉu vian vivon al „pli granda celo“, iĝu parto de la tradicio de tiuj kiuj volis kaj volas ŝanĝi la mondon al pli bona, pli vivinda loko. Tia sinteno estas ne nur prudenta laŭ etiko sed ankaŭ la plej bona recepto por sencoplena ekzisto.

  9.  

http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Pablo

Dankon!

 

Nur kiel eta aldonaĵon:

 

Mi iam legis ion simile al:

 

Moralo:

Fari tion, kio estas bona, sendepende kiu ordonas ĝin.

 

Religio:

Fari tion, kio oni ordonis, sendepende ĉu ĝi estas bona.

bildo de Sunjo

Mi ne tre ŝatas religion (kaj mi mem ne bezonas ĝin) sed mi akceptas ke aliuloj ŝajne bezonas ĝin, almenaŭ dum ili ne altrudas sian kredon al aliaj homoj kaj ne faras ion malbonan en la nomo de la religio.

Mi konscie ne tradukis la longan version de tiuj dek ofertoj de Michael Schmidt-Salomon, ĉar tiu longa versio vere estas kontraŭreligia (kaj seneviteble ofendus religianojn). Sed laŭ mi multe pli grava ol esti kontraŭ religio (aŭ ĝenerale kontraŭ aliaj kredoj) estas ke ĉiuj kune devas fari ĉion por plibonigi la mondon kaj savi ĝin en la senco ke ĝi restu taŭga vivloko por la homaro.  Pri tio ni ne eterne havos tempon. Iam la de homoj kaŭzitaj damaĝoj ne plu estos ripareblaj. Kaj mi esperas ke ankaŭ tiuj kiuj kredas je vivo post morto kaj je Dio kiu zorgas pri ili komprenas ke ni tamen mem respondecas pri nia planedo.

 

 


povigita de