Ensaluto

La dioj

(…) Unue estas Ŝtiĉjo, dio de stulto, kun ruĝa simia postaĵo, kruda intelektula kapo, freneza amo de abstraktaĵoj. En 1940 li estis la dorlotito de germanoj. Nun li pli kaj pli ŝirmiĝas en pura scienco, kaj oni povas vidi lin ofte klinita super la ŝultroj de niaj scienculoj. Ĉe ĉiu nuklea eksplodo lia ombro stariĝas iom pli alte sur la Tero. Lia plej ŝatata artifiko konsistas en doni al stulto genian formon, kaj varbi de ni niajn grandajn homojn por certigi nian propran detruon.

Estas Merzavko, dio de absolutaj veroj, ia kozako staranta sur amasoj da kadavroj, kun skurĝo en mano, felta ĉapo sur la okulo kaj flagranta ridaĉo. Ĉi tiu estas nia plej malnova estro kaj mastro. Li decidas nian destinon de tiom longa tempo, ke li iĝis riĉa kaj honorinda. Ĉiufoje kiam li mortigas, torturas kaj subpremas je la nomo de absolutaj veroj, religiaj, politikaj aŭ moralaj, la duono de la homaro tenere flataĉas lin. Tio multe amuzas lin, ĉar li ja scias, ke absolutaj veroj ne ekzistas, ke ili estas nur rimedo por sklavigi nin, kaj ĉe ĉi tiu momento mem, en la pura aero de Big Sur, super la bleko de fokoj, super la krioj de kormoranoj, la resono de lia triumfa rido ruliĝas ĝis mi, kaj eĉ la voĉo de mia frato Oceano ne sukcesas superi ĝin.

Estas ankaŭ Fluĉjo, dio de etmenso, de antaŭjuĝoj, de malestimo kaj de malamo – klinita el sia pordistejo, ĉe la enirejo de la loĝata mondo, li estas krianta "Fia usonano, fia arabo, fia judo, fia ruso, fia ĉino, fia nigrulo" – li estas mirinda organizanto de amasaj movadoj, de militoj, de linĉadoj, de persekutadoj, lerta dialektikisto, patro de ĉiuj ideologiaj grupoj, granda inkviziciisto kaj ŝatanto de sanktaj militoj, malgraŭ lia skabia haro, lia hiena kapo kaj lia torditaj kruretoj, li estas unu el la plej potencaj dioj, la plej aŭskultitaj, kiujn oni ĉiam trovas ĉe ĉiuj flankoj, unu el la plej fervoraj gardistoj de nia Tero, kaj kiu plej ruze kaj plej lerte konfliktas kun ni pri ĝia posedo.

Estas ankaŭ aliaj dioj, pli misteraj kaj pli dubindaj, pli insidaj kaj kaŝitaj, malfacile identigeblaj. Iliaj kohortoj estas multaj, kaj multaj iliaj kunhelpantoj inter ni. (...)

 

eltirita de: Romain GARY,  "La promesse de l'aube" (la promeso de ektagiĝo), eldonisto Gallimard, Parizo, 1960

bildo de Tjeri


povigita de