Ensaluto

La dudek-dua koncerto

 

Ĉi-matene kiam mi ŝaltis la radion

Mi ekaŭdis la dudek-duan koncerton

por piano kaj orkestro de Mozarto

Mi tuj rekonis la muzikon,

kiun mi aŭdis antaŭ longe

 

La tonoj revenigis min

al la tempo kiam ĉio estis diferenca

Miaj oreloj estas ŝanĝitaj

sed la melodio restas la sama

ĝi ekzistis antaŭ mi

kaj post mi restos

 

Kelkfoje dum mia vivo

ĝi revenas al mi

kaj mi povas aŭdi ĝin kanti

kaj rememori

tion, kio estas bela

kaj tion, kio estas permanenta

 

 

bildo de Marko Praecano


povigita de