Esperanto.com: nia komunumo

La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi

bildo de Thalmer

La Eŭropa Komisiono proponas krei statuson de „Eŭropa Fondaĵo”. La propono deziras plifaciligi kaj instigi la funkciadon de fondaĵoj komunutilaj, kiuj agadas interne en Eŭropa Unio. La statuso „Eŭropa Fondaĵo”, certigus unuecan juran kadron al la fondaĵoj registritaj samtempe en pluraj uniaj landoj kaj plenumantaj publikutilan agadon.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/