Ensaluto

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (100) ... ANTAUPAROLO

bildo de Mike59

(Dediĉo)

Al mia kara frato Jo

kiu, neniel ŝajnante fantomo,

estas tamen, kiel Erik,

Muzikanĝelo.

Korinkline.

Gaston LEROŬ

 

 

 

ANTAŬPAROLO

 

 

La verkisto de tiu stranga libro rakontas al la leganto kiel li certiĝis, ke la fantomo vere ekzistis.

 

La fantomo de l' Operejo vere ekzistis.

 

Malkiel oni longe opiniis, tiu ne estis inspiro de artistoj, iu superstiĉo de direktoroj, iu triviala kreaĵo de l' ekscititaj cerboj de tiuj junaj baletistinoj, de ties patrinoj, de la lokigistinoj, de la dungitoj de l' vestejo, kaj de la pordistino.

 

Jes, li ja ekzistis kun karno kaj ostoj, kvankam li donis al si ĉiujn aspektojn de vera fantomo, tio estas de ombro.

 

Jam kiam mi komencis elserĉi la arĥivojn de l' nacia Muzikakademio, mi estis frapita de l' mirinda koincido de fenomenoj imputitaj al la fantomo kun la plej mistera kaj eksterordinara el la dramoj ; baldaŭ mi ekpensis, ke oni povus racie klarigi tiun ĉi lastan per tiu alia.

 

La eventoj datiĝas de nur trideko da jaroj kaj ankoraŭ hodiaŭ ne estus malfacile trovi en la dancsalono respektindajn maljunulojn, pri kies parolo oni ne dubus.

Kvazaŭ la aferoj okazus hieraŭ, ili memoras pri la misteraj kaj tragikaj cirkonstancoj, kiuj ĉirkaŭis la forrabon de Kristina Daae, la malaperon de l' vicgrafo de Chagny kaj la akcidenta morto de lia pli aĝa frato la grafo Filipo, kies korpon oni retrovis ĉe la bordo de l' lago sub l' Operejo, proksime al la strato Scribe.

 

Sed ĝis tiam neniu el tiuj atestantoj opiniis devi kunligi tiun teruran aventuron kun la sufiĉe legenda persono de l' Fantomo de l'Operejo.

 

La vero malrapide eniris en mian menson konfuzitan de enketo, kiun ĉiumomente perturbis eventoj unuavide eksterteraj.

Plurfoje mi estis rezignonta tiun laboron, kiu lacigis min pro la serĉado de ĥimera bildo – neniam trafita.

 

Finfine mi havis la pruvon, ke miaj antaŭsentoj ne trompis min ; ĉiuj miaj klopodoj ricevis sian rekompencon kiam mi certiĝis, ke la fantomo estis pli ol iu ombro.

 

Tiun tagon, mi jam pasigis longajn horojn kun "La Memorlibro de Direktoro". Tio estis bagatela verko de tiu tro nekredema Moncharmin.

 

Dum li estris la Operejon, li komprenis nenion pri la stranga sinteno de l' fantomo, eĉ fanfaronis kiel eble plej kiam li mem fariĝis la unua viktimo de l' bizara financa transakcio interne de la "magia kovrilo".

 

Senespera, ĵus elirinte el la biblioteko, mi renkontis la ĉarman administranton de nia nacia Akademio, kiu babilis sur la ŝtupara plataĵo kun vigla kaj koketa olduleto, al kiu li ĝoje prezentis min.

Sinjoro administranto estis informita pri miaj esploradoj kaj sciis kiel mi senpacience sed vane provis malkovri la rifuĝejon de sinjoro Faure, la enketjuĝisto de l' fama afero Chagny.

 

Oni ne sciis, kio fariĝis el li, ĉu mortinta aŭ vivanta.

Kaj jen reveninte el Kanado, kie li pasigis dek kvin jarojn, liaj unuaj klopodoj en Parizo estis por akiri favoran seĝon en la sekretariejo de l' Operejo.

 

Tiu eta oldulo estis sinjoro Faure mem.

 

Ni pasigis grandan parton de l' vespero kune, kaj li rakontis la tutan aferon Chagny, tia, kiel li siatempe komprenis ĝin.

Pro la manko de pruvoj li devis konkludi per la frenezeco de l' vicgrafo kaj la akcidenda morto de lia pli aĝa frato, sed li restis konvinkita, ke inter la du fratoj okazis terura dramo rilate Kristinan Daae.

 

Kio fariĝis el Kristina kaj la vicgrafo, li ne povis diri.

Kompreneble, kiam mi parolis pri la fantomo li nur ekridis.

Ankaŭ li aŭdis pri la strangaj okazaĵoj, kiuj ŝajne atestis la ĉeeston de eksterordinara estaĵo loĝanta en unu el la plej misteraj lokoj de l' Operejo.

 

Li sciis pri la historio de l' "koverto", sed en tio li vidis nenion, kiu meritas la atenton de juĝisto komisiita por enketi pri la afero Chagny.

Li apenaŭ iomete aŭskultis la atestaĵon de iu, kiu memvole prezentis sin por aserti, ke li havis la okazon renkonti la fantomon.

 

Tiu persono – la atestanto – fakte estis tiu, kiun oni nomis "la Perso" ĉie en Parizo, kaj bone konata de ĉiuj abonantoj de l' Operejo.

La juĝo prenis lin por iu frenezulo.

 

Vi ja imagas, kiel ekstreme interesis min tiu rakonto pri la Perso.

Se ankoraŭ estis oportuna tempo, mi deziris retrovi tiun valoregan kaj strangan atestanton.

Bonŝance mi sukcesis lin malkovri en lia eta apartamento de l' strato Rivoli, kiun li ne forlasis de tiu tempo, kaj kie li mortos kvin monatojn post mia vizito.

 

Komence mi malfidis. Sed post kiam la Perso rakontis kun infana naiveco ĉion, kion li persone sciis pri la fantomo kaj donis al mi la pruvojn de lia ekzisto kaj precipe la strangan korespondaĵon de Kristina Daae – korespondaĵo, kiu klarigis kvazaŭ per iu blindiga lumo ŝian teruran destinon – mi ne plu povis dubi.

 

Ne ! Ne ! La fantomo ne estis mito !

 

Mi ja scias, ke oni respondis al mi, ke tiu korespondaĵo eble ne estis aŭtenta : ĝi eble estis komplete elpensita de ulo, kies imagpovon certe nutris plej ĉarmaj fabeloj.

Feliĉe eblis al mi eltrovi aliajn skribaĵojn de Kristina Daae, ol la fama leterpaketo ; sekve, mi komencis komparajn studojn, kiuj ĉesigis ĉiujn miajn dubojn.

 

Mi ankaŭ informiĝis pri la Perso kaj ŝatis tiun honestan homon tute nekapablan imagi intrigon por erarigi la justicon.

Fakte samopinias ĉiuj eminentuloj, kiujn pli-malpli tuŝis la afero Chagny ; ili estis geamikoj de l' familio, al kiuj mi montris ĉiujn dokumentojn kaj eldiris miajn konkludojn.

 

De tiu flanko mi ricevis plej noblajn kuraĝigojn.

Tiurilate permesu, ke mi rediru kelkajn liniojn, kiujn skribis al mi la generalo D.

 

" Sinjoro,

 

Mi forte konsilas, ke vi eldonu la rezultojn de via enketo.

Mi tre bone memoras, ke kelkajn semajnojn antaŭ la malapero de la granda kantistino Kristina Daae, oni multe parolis en la dancsalono pri iu fantomo, kaj mi ja opinias, ke tio ĉesis nur post tiu afero, kiu okupis ĉiujn spiritojn.

Sed se eblas klarigi la dramon per tiu fantomo, kiel mi opinias, sinjoro mi petas, ke vi denove parolu al ni pri la fantomo.

 

Tiom mistera, kiom tiu ĉi povus unue aspekti, ĝi estos tamen pli klarigebla ol tiu malklara historio, en kiu malbonintencaj homoj volis imagi du fratojn ĝismorte kvereli, kvankam ili amegis unu la alian dum sia tuta vivo…

 

Bonvolu … (ktp) "

 

 

Fine, kun mia dosierujo en mano, mi denove trairis la vastan vivolokon de l' fantomo, la eksterordinaran konstruaĵon, de kiu li faris sian imperion.

Kion miaj okuloj vidis, kaj kion mia spirito malkovris, ĉio admirinde konfirmis la dokumentojn de l' Perso.

 

Tiam, definitive kronis miajn laborojn mirinda trovaĵo.

Oni memoras, ke antaŭ nelonge, fosante en la subtera parto de l' Operejo por enterigi tie la voĉojn de artistoj fonografe registritajn, la pikfosiloj de la laboristoj elfosis iun kadavron.

 

Nu, mi tuj havis la pruvon, ke la kadavro estis tiu de l' Fantomo de l' Operejo !

 

La mano de l' administranto mem tuŝis tiun pruvon, kaj nun tute ne interesas min, ke la gazetoj rakontas, ke tie oni retrovis iun viktimon de l' Pariza Komuno.

La kompatinduloj masakritaj en la keloj de l' Operejo dum la Komuno ne estis entombitaj tiuflanke ; mi diros, kie oni povas retrovi iliajn skeletojn, malproksime de tiu grandega kripto, kien oni amasigis ĉiajn proviantojn dum la sieĝo.

 

Tiun spuron mi trovis dum mi serĉis la restaĵojn de l' Fantomo de l' Operejo, kiujn mi neniam eltrovintus sen tiu nekredebla hazardo pri la enterigo de la vivantaj voĉoj !

Sed ni denove parolos pri tiu kadavro kaj ties konservado.

 

Nun gravas, ke mi finu tiun ĉi vere necesan antaŭparolon per dankoj al tro modestaj komplicoj kiel sinjoro polickomisaro Mifroid (iam vokita por la unuaj konstatoj okaze de l' malapero de Kristina Daae), kiel ankaŭ sinjoro ekssekretario Remy, sinjoro eksadministranto Mercier, sinjoro ekskantestro Gabriel, kaj pli speciale la baronino de Castelot-Barbezac, kiu iam estis "la eta Meg" (kaj ne ruĝiĝas pro tio) la plej ĉarma stelulino de nia admirinda baletaro, la plej aĝa filino de l' honorinda sinjorino Giry – la forpasinta ekslokigistino de la loĝio de l' Fantomo – ĉiuj estis por mi plej utila helpo.

 

Danke al tiuj, mi povos revivi kun la leganto tiujn horojn el pura amo kaj teruro en ties plej etaj detaloj. *

 

 

*Noto de la verkisto :

 

Sur la sojlo de tiu timiga kaj vera historio, mi estus sendankulo se mi ne dankus ankaŭ al la nuna estraro de l' Operejo, kiu tiel afable ebligis miajn enketojn :

precipe sinjoro Messager,

ankaŭ la tre simpatia administranto sinjoro Gabion,

la tre afabla arĥitekto komisiita al la bona konservado de la monumento, kaj kiu ne hezitis pruntedoni la verkojn de Charles Garnier, kvankam li estis preskaŭ certa, ke mi ne redonos ilin.

 

Finfine mi devas ankaŭ publike agnoski la sindonemon de mia amiko kaj ekskunlaboranto sinjoro J.-L. Croze, kiu permesis, ke mi ĉerpu el lia admirinda teatra biblioteko kaj prunteprenu ununurajn eldonojn, kiuj tre gravis al li.

 

G.L.


povigita de