Ensaluto

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (83)

bildo de Mike59

22a ĈAPITRO

 

         Interesaj kaj instruaj aventuroj de unu Perso en la subetaĝoj de l' Operejo.

 

                                                    Rakonto de la Perso.

 

 

La Perso mem rakontis kiel, ĝis tiu nokto, li vane provis eniri la Lago-domon, veturante tra la lago; kiel li eltrovis la enirejon ie en la tria subetaĝo; kaj kiel la vicgrafo de Chagny kaj li mem fine baraktis kontraŭ la infera imagpovo de l' fantomo en la torturĉambro.

 

Jen la skriba rakonto, kiun li lasis al ni (en klarigotaj cirkonstancoj), kaj pri kiu mi ŝanĝis eĉ ne unu vorton.

 

Ĝin mi prezentas kiel ĝi estas, ĉar mi opinias ne devi gardi silenton pri la personaj aventuroj de la "daroga"* ĉirkaŭ la Lago-domo antaŭ ol li troviĝis tie kune kun Raŭlo.

 

Se kelkfoje tiu tre interesa komenco ŝajnas iom forigi nin de la torturĉambro, tio celas nur pli bone alkonduki nin tien – tuj post klarigoj pri tre gravaj aferoj, kaj pri iuj sintenoj kaj agmanieroj de la Perso, kiuj eble iam aspektis eksterordinaraj.

 

                                                    ****************

 

"Unuafoje mi eniris la Lago-domon" skribis la Perso. "Vane mi jam petis de "la klappordo-ŝatanto" – tiel oni nomis Erikon en Persio – ke li malfermu al mi ĝiajn misterajn pordojn. Tion li ĉiam rifuzis.

 

Mi mem spertis ekscii multajn el liaj sekretoj, sed vane provis lin ruze trudpeli.

 

Ekde kiam mi estis retrovinta Erikon en la Operejo, kie li ŝajne loĝis, mi ofte gvatis lin, jen en la koridoroj de la supraj etaĝoj, jen en tiuj de la subaj, jen sur la lagobordo mem, kiam – sin kredante sola – li eniris en la etan boaton kaj albordiĝis rekte al la aliflanka muro.

Sed la ombro, kiu ĉirkaŭis lin, estis ĉiam tro opaka por ebligi al mi vidi la ekzaktan lokon, kie moviĝis la pordo en la muro.

 

Iun tagon, kiam miavice mi pensis esti sola, mia scivolo kaj ankaŭ iu terura ideo – kiu venis al mia menso dum mi meditis pri kelkaj paroloj de la monstro – instigis min eniri la etan boaton kaj direkti ĝin al tiu muroparto, kie mi vidis Erikon malaperi.

 

Tiam mi rilatis kun la Sireno, kiu gardis la ĉirkaŭaĵon de tiuj lokoj, kaj kies ĉarmo preskaŭ kaŭzis mian morton en jenaj precizaj cirkonstancoj :

 

Mi estis ĵus forlasinta la bordon, kiam la silenton, kiun mi traveturis, apenaŭ senteble konfuzis ia kantanta spiro ĉirkaŭ mi.

Tio estis samtempe spiro kaj muziko.

Ĝi dolĉe supreniris el la lago-akvo kaj min volvis, sed mi ne povis ekscii per kiu artifiko.

 

Tio sekvis min, movis kun mi, kaj estis tiel milda, ke ĝi ne timigis min.

Male : dezirante alproksimiĝi la fonton de tiu dolĉa kaj alloga harmonio, mi kliniĝis super mia eta boato al la akvo, ĉar mi tute ne dubis, ke tiu kanto venis el la akvo mem.

 

Mi troviĝis jam meze de l' lago, kaj en la boato sidis neniu krom mi.

 

La voĉo – ĉar nun temis ja pri distingebla voĉo – kantis apud mi sur la akvo.

 

Mi kliniĝis... plu kliniĝis...

 

La lago estis perfekte kvieta, kaj la lunlumo trapasinte la lukon de la strato Scribe min lumigis, sed montris nenion sur ĝia glata surfaco nigra kiel inko.

 

Mi iom skuis al mi la orelojn celante liberigi ilin de iu ebla zumado, sed devis konsentiĝi fronte al evidenteco, ke ne ekzistas tiel harmonia zumado kiel la kantanta spirado, kiu sekvis kaj nun allogis min.

 

Se mi estus superstiĉa, aŭ kun menso, kiun oni facile trompus per stultaĵoj, mi certe opinius, ke temis pri iu sireno komisiita por konfuzi vojaĝanton sufiĉe aŭdacan por veturi sur la akvo al la Lago-domo.

 

Sed dank'al Dio! mi venas el lando, kie oni tro ŝatas iluzion por ne koni tion ĝisfunde. Mi mem jam tro studis ĝin : per plej simplaj trukoj, iu ajn lertulo povas perfidi la kompatindan homan imagopovon.

 

Mi tute ne dubis, ke mi baraktis kontraŭ iu nova eltrovaĵo de Erik, sed refoje tiu eltrovaĵo estis tiel perfekta, ke kliniĝante super la eta boato, malpli pelis min la volo malkovri la trompon ol la deziro ĝui ties ĉarmon.

 

Kaj mi kliniĝis, kliniĝis ... ĝis renversiĝi.

 

Abrupte du monstraj brakoj eliris el mezo de l' akvo kaj firmkaptis mian kolon, kuntrenante min en la abismon per nerezistebla forto.

 

Mi certe estus mortinta se mi ĝustatempe ne eligus ekkrion, kiun Erik rekonis.

 

Ĉar estis ja li, kaj anstataŭ min dronigi, kiel li certe intencis fari, li naĝis kaj dolĉe kuŝigis min sur la lagobordon.

 

"Nu, vidu kiel malprudenta vi estas!" li diris, starante antaŭ mi kaj tute fluetante de tiu infera akvo. "Kial provi eniri en mian domon? Mi ne invitis vin! Nek vin nek iun ajn en la mondo mi volas vidi! Ĉu vi savis mian vivon nur por igi ĝin neeltenebla? Kiom ajn granda la servo, kiun vi faris, en la fino Erik eble forgesos ĝin, Kaj vi ja scias, ke nenio povas haltigi Erikon, eĉ ne Erik mem."

 

Li parolis sed mia nura deziro estis scii pri tio, kiun mi jam nomis la sirentrukon.

 

Mian scivolemon li konsentis kontentigi.

Ĉar li estas vera monstro – tiel mi opinias pri li ĉar en Persio okazis, ke mi vidis lin agi, ve! – Erik laŭ kelkaj el siaj trajtoj daŭre restas infano tromemfida kaj vanta : miriginte sian publikon, li tre ŝatis pruvi la miraklan elturniĝemon de sia menso.

 

Li ekridis kaj montris al mi longan kanotigon.

 

"Estas ja tute kompreneble!" li diris al mi. "kaj ĝi tute taŭgas por spiri kaj kanti sub la akvo! Temas pri truko, kiun mi ekkonis de piratoj el Tonkino**, kiuj povas tiel resti kaŝitaj plurajn horojn funde de rivero." (1)

 

Mi severe parolis al li.

"Tiu truko preskaŭ mortigis min... kaj eble jam pereiigis aliulojn."

 

Li ne respondis sed stariĝis antaŭ mi kun tiu infana minacmieno, kiun mi tre bone konas ĉe li.

Sed mi ne lasis min trudi.

 

Mi klare diris:

"Vi ja scias, kion vi promesis al mi, Erik! Ne pluaj krimoj!..."

 

"Ĉu vere mi faris krimojn?" li demandis kun afabla mieno.

 

Mi ekkriis:

"Aĥ! Kanajlo!... Ĉu vi jam forgesis la rozkolorajn horojn de Mazenderan?"

 

"Jes," li respondis, subite trista, "prefere mi forgesu ilin; tamen mi ja bone ridigis la sultaninon!"

 

Mi diris:

"Ĉio tio apartenas al la pasinteco... sed estas la nuntempo... kaj vi ŝuldas konton al mi pri la nuntempo, ĉar se mi volintus, ĝi ne ekzistus por vi... Memoru tion, Erik : mi savis vian vivon!"

 

Kaj mi profitis de tiu konversacia temo por paroli pri io, kiu de kelka tempo ofte revenis en mia menson.

Mi demandis:

" Erik... Erik, promesu al mi..."

"Kio?" li respondis."Vi ja scias, ke mi ne plenumas miajn promesojn. Promesoj ekzistas por trompi la stultulojn!"

 

"Diru... Vi ja povas diri tion al mi..."

"Nu?..."

"Nu, la lustro...la lustro, Erik?..."

"Kio? La lustro?"

 

"Vi ja scias, kion mi volas diri..."

"Ha! tiu lustro, ĉu? ..." li ridaĉis, "... mi ja bonvolas diri tion al vi... Pri la lustro kulpis ne mi!... Ĝi estis tre eluzita, tiu lustro..."

 

Kiam li ridis, Erik aspektis pli terura.

 

Li ensaltis en la boaton ridaĉante tiel sinistre, ke mi ne povis elteni miajn tremetojn."

 

 

* Daroga : en Persio, generalkomandanto de la registara polico.

 

** Tonkino estis franca protektorato de Sudorienta Azio kiu konstituis kio nun estas la plej parto de la nordo de Vjetnamio.

 

(1) Noto de la Perso: administra raporto el Tonkino al Parizo je la fino de julio 1900 rakontas kiel la fama bandoĉefo De Tham kune kun liaj piratoj, ĉassekvitaj de niaj militistoj, sukcesis forfuĝi dank'al tiaj kanotigoj.

 

 

------------------------------------------DAŬRIGOTA ---------------------------------------


povigita de