Ensaluto

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (84)

bildo de Mike59

"Tre eluzita, kara Daroga!... Tre eluzita, tiu lustro!... Ĝi mem falis... Bum!... Kaj nun jen konsilo, Daroga: sekigu vin se vi ne volas malvarmumi!... kaj neniam plu reiru en mian boaton! ... kaj precipe ne provu eniri en mian domon! Ne ĉiam mi ĉeestas, Daroga!...Kaj min ĉagrenus dediĉi al vi mian promortan Meson! "

 

Dirante tion kun rikano, li staris sur la malantaŭaĵo de sia boato kaj juladis kun simieska balancado. Li ja aspektis tiam kiel la malgaja pramisto*, kun siaj oraj okuloj krome.

 

Baldaŭ mi plu vidis nur liajn okulojn, kaj finfine li malaperis en la tenebro.

 

Ekde tiu tago mi rezignis eniri en lian domon trairante la lagon.

 

Kompreneble tiu eniro estis tro bone gardita, despli kiam li eksciis, ke mi konas ĝin. Tamen mi opiniis, ke iu alia certe ekzistas ĉar jam plurfoje mi ekvidis Erikon malaperi en la trian subetaĝon, dum mi gvatis lin, sed ne povis imagi kiel.

 

Mi devas ja rediri tion: de kiam mi retrovis Erikon loĝanta en la Operejo, mi vivis en senfina teruro koncerne liajn hororajn fantaziojn – ne pri kio povus rilati al mi, certe, sed ĉion mi timis de li rilate al ĉiuj aliuloj.(1)

Kaj kiam okazis iu akcidento aŭ fatala evento, mi certe diris al mi: "Eble estas Erik!..." same kiel iuj diris ĉirkaŭ mi : "Estas la fantomo!..."

 

Kioman fojon mi aŭdis ridetantajn homojn rediri tiun frazon! Kiaj kompatinduloj! 

 

... Se nur ili scius, ke tiu fantomo ekzistas ja kun karno kaj ostoj, kaj ege pli terura ol la vana ombro, kiun ili elvokis, mi asertas, ke ili tuj ĉesus primoki!

... Se nur ili scius, je kio kapablas Erik, precipe sur tia manovrokampo kiel la Operejo!

... Kaj se nur ili scius pri mia timoplena penso!...

 

Mi mem ne plu vivis... Kvankam Erik tre solene anoncis al mi, ke li multe ŝanĝiĝis kaj iĝis la plej virta el la homoj, de kiam li estas amata por si mem – frazo, kiu tuj tre perpleksigis min – mi ne povis reteni min tremeti konsiderante tiun monstron.

 

Lia abomena, escepta kaj naŭza malbeleco lin forpelis el la homaro, kaj ofte ŝajnis al mi, ke pro tio li ne plu sentis iun ajn devon al la homa raso.

Lia maniero paroli pri sia amo pliigis nur mian malkvieton. Ĉar el la evento – pri kiu li aludis per sia klaĉtono, kiun mi bone konis – oni antaŭvidis la kaŭzon de novaj dramoj pli teruraj ol ĉio.

 

Mi sciis kian gradon de sublima kaj katastrofa malespero la doloro de Erik povus atingi. Kaj liaj paroloj, kiuj svage aŭguris la plej abomenan katastrofon, ne ĉesis obsedi mian timoplenan penson.

 

Cetere mi estis malkovrinta la strangan moralrilaton inter la monstro kaj Kristina.

 

Kaŝiĝinte en la formetejo tuj apud la tualetejo de la juna operstelino, mi ĉeestis admirindajn muzik-interpretaĵojn, kiuj evidente ĵetis Kristinan en mir-ekstazon.

Tamen neniam mi estus diveninta, ke la voĉo de Erik – laŭvole sonorega kiel tondro aŭ dolĉa kiel tiu de anĝeloj – povus forgesigi lian malbelecon.

 

Ĉion mi komprenis, kiam mi malkovris, ke Kristina ankoraŭ ne vidis lin!

 

Mi havis la okazon eniri en la tualetejon kaj, rememorinte la lecionojn, kiujn li antaŭe donis al mi, mi facile trovis la trukon por pivotigi la muron, kiu portis la spegulon.

Kaj mi konstatis, ke pere de malplenaj brikoj, iaj voĉtuboj, li aŭdigis sin de Kristina kvazaŭ li troviĝus apud ŝi.

Ankaŭ tiam mi eltrovis la irvojon al la fontano kaj la karcero – la karcero de la komunumistoj – kaj ankaŭ la klappordon, kiu certe ebligis al Erik eniri rekte sub la scenejon.

 

Kelkajn tagojn poste kun granda konsterniĝo mi eksciis, per miaj propraj okuloj kaj oreloj, ke Erik kaj Kristina renkontiĝas.

Mi surprizis la monstron dum li kliniĝis super la plorantan fontanon – sur la vojo de la komunumistoj (je ĝia fino, sub la tero) – por refreŝigi la frunton de sveninta Kristina Daae.

Apud ili kviete staris blanka ĉevalo, la ĉevalo de l' Profeto malaperinta el la ĉevalejo de l' Operejo.

 

Mi montris min. Estis terure!

 

Mi ekvidis sparkojn eliri el la du oraj okuloj, kaj antaŭ ol mi povu diri unu vorton, ĝuste en la frunton trafis min bato, kiu svenigis min.

 

Kiam mi rekonsciiĝis, Erik, Kristina kaj la ĉevalo estis malaperintaj.

Mi tute ne dubis, ke la kompatinda junulino estis malliberigita en la Lago-domo.

 

Sen hezite mi decidis reiri sur la lagobordon, malgraŭ la certa danĝero de tia projekto.

 

Dudek kvar horojn, kaŝiĝinte proksime al la nigra lagobordo, mi gvatis la aperon de l' monstro ĉar mi opiniis, ke li nepre eliros por aĉeti provianton.

 

Tiurilate, mi devas klarigi, ke kiam li iris en Parizon aŭ aŭdacis aperi publike, sian hidan naztruon li kovris per nazo el muldkartono kun almetitaj lipharoj.

Tamen tio ne tute forprenis lian makabran mienon ĉar, kiam li preterpasis, oni kaŝe diris: "Nu! Jen pasas Paĉjo Mort-eskapulo!", sed tio donis al li preskaŭ – mi diras ja preskaŭ – elteneblan aspekton.

 

Do, mi estis lin gvatanta sur la lagobordo – la lago Averno**, kiel li mem rikane nomis sian lagon plurfoje antaŭ mi – kaj, laca pro mia longa pacienco, mi ankoraŭ diris al mi: Li pasis tra alia pordo, tiu de la "tria subetaĝo"...

 

... kiam mi aŭdis malfortan plaŭdadon en la tenebro.

 

Mi vidis la du orajn okulojn lumi kiel signallampoj kaj baldaŭ la boato albordiĝis. Erik desaltis teren kaj tuj venis al mi.

 

"De dudek kvar horoj vi estas tie!" li diris. "Vi ĝenas min! Mi avertas vin, ke ĉio tre malbone finiĝos! Sed estas ja via volo! ... ĉar mi havas esceptan paciencon kun vi!... Vi kredas sekvi min, grandega naivulo, – (laŭtekste) – sed mi mem sekvas vin!... kaj ĉi tie mi scias ĉion, kion vi scias pri mi!

Hieraŭ mi vivlasis vin en mia vojo de la komunumistoj; kaj mi ja diras al vi, vere : mi ne plu vidu vin! ... Nu! ĉio tio estas ja tre malprudenta!... kaj mi demandas min, ĉu vi ankoraŭ scias, kion mi volas diri!"

 

Li tiel forte koleris, ke en tiu momento mi ne aŭdacis interrompi lin.

Blovante kiel foko, li precizigis sian hororan penson – kiu kongruis kun mia propra timoplena penso.

 

"Jes, definitive sciu – jes ja: definitive! – kion mi volas diri! Ĉar jam dufoje vin kaptis la ombro kun feltĉapelo! Ne sciante, kion vi faris en la subetaĝoj, li kondukis vin al la direktoroj, kiuj prenis vin por iu kaprica Perso al kiu plaĉas mirteatraĵoj kaj kulisoj (mi ĉeestis... jes, mi troviĝis en la oficejo; vi ja scias, ke mi estas ĉie!)... Mi ja diras, ke pro via malprudento, iam oni sin demandos, kion vi serĉas tie ĉi... kaj oni finfine ekscios, ke vi serĉas Erikon... kaj same kiel vi, oni deziros serĉi Erikon... kaj oni malkovros la Lago-domon!... Nu, domaĝe!..estas ja domaĝe!.. Mi nenion plu garantias!..."

 

Li refoje blovis kiel foko.

"Nenion!... Se la sekretoj de Erik ne plu estas la sekretoj de Erik, mi nenion garantias por multaj el la homa raso! Jen ĉio, kion mi volis diri kaj, krom se vi estas grandega naivulo – (laŭtekste) – tio devus sufiĉi al vi; krom se vi ne komprenas la sencon de mia parolo!..."

 

Li sidiĝis sur la malantaŭaĵon de l' boato, kies lignon li kalkane frapadis atendante mian respondon.

 

Mi simple diris:

"Ĉi tie ne Erikon mi venas serĉi!..."

"Nu, kiun do?..."

"Vi ja scias! Kristinan Daae!"

 

Li respondis:

"Nu, mi rajtas rendevui kun ŝi en mia domo. Mi estas amata por mi mem."

"Tio ne estas vera! Ŝin vi forrabis kaj malliberigis!"

 

"Aŭskultu!" li diris. " Ĉu vi promesas ne plu miksi vin en miajn aferojn, se mi pruvas al vi, ke mi estas amata por mi mem?"

"Jes, tion mi promesas!", mi senhezite respondis, ĉar mi opiniis neebla, ke tiel monstro alportu tian pruvon.

 

 

* malgaja pramisto : aludo al Ĥarono, kiu liveris la mortulojn trans la infera rivero Aĥerono (helena mitologio).

eo.wikipedia.org/wiki/Karono_(mitologio)

 

**Averno: nomo de itala lago apud Napolo

eo.wikipedia.org/wiki/Averno

 

(1) Noto de la verkisto: Ĉi tie la Perso povintus konfesi, ke ankaŭ por si mem la sorto de Erik interesas lin. Li ja konsciis, ke se la registaro de Teherano ekscius, ke Erik daŭre estas vivanta, la eksa-Daroga ne plu ricevus sian malgrandan pension. Por diri ĝuste, la Perso havis noblan koron: ni tute ne dubas, ke lia menso forte zorgis pri la katastrofoj, kiujn li timis por la aliuloj. Fakte, lia sinteno dum la tuta afero sufiĉe pruvas tion kaj meritas multajn laŭdojn.


povigita de