Ensaluto

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (85)

bildo de Mike59

"Nu, jen... Tio estas tute simpla! Kristina Daae eliros el ĉi tie laŭ sia volo kaj revenos!... Jes, ŝi revenos!... ĉar tio plaĉos al ŝi... ŝi revenos laŭ sia propra volo, ĉar ŝi amas min por mi mem!..."

 

"Ho! mi dubas, ĉu ŝi revenos!... Sed estas ja via devo lasi ŝin eliri."

 

"Mia devo, ĉu? ... grandega naivulo – (laŭtekste) – Mia volo... mi volas lasi ŝin eliri, kaj ŝi revenos ĉar ŝi amas min!... Tion mi asertas al vi: ĉio finiĝos per geedziĝo!... geedziĝo en La Madeleine*, grandega naivulo! – (laŭtekste). Ĉu finfine vi kredas min?.... kiam mi diras al vi, ke estas jam finskribita mia nupta meso... vi aŭdos ja mian Kyrie!..." **

 

Li plu frapetis la lignon de la boato per sia kalkano en ia ritmo, kiun li kantante akompanis duonvoĉe : "Kyrie!... Kyrie!... Kyrie Eleison! ... Vi ja aŭdos... kian meson!"

 

"Aŭskultu!" mi konkludis, "vin mi kredos, kiam mi vidos Kristinan Daae eliri el la Lago-domo kaj libere reveni tien!"

 

"Tiam vi ne plu enmiksiĝos en miajn aferojn, ĉu? ... Nu, tion vi vidos ĉi-vespere!... Venu al la maskobalo. Mi kaj Kristina kune iros tien... Poste iru kaŝiĝi en la formetejon kaj vi komprenos, ke Kristina, reveninte en sian tualetejon, plej volonte reiros laŭ la irvojo de la komunumistoj."

 

"Konsentite!"

 

Se tion mi vidus, fakte, mi devus nur rezignacii, ĉar iu tre bela persono ĉiam rajtas ami la plej hidan monstron precipe kiam, kiel tiu ĉi, li havas muzikĉarmon, kaj la persono estas mem tre eminenta kantistino.

 

"Kaj nun, foriru!... ĉar mi devas eliri por bazarumi!..."

 

Mi foriris do, daŭre malkvieta por Kristina Daae, sed precipe kun timoplena penso profunde en mi ekde kiam li vekis ĝin tiel forte per la elvoko de mia malsaĝo.

Mi diris al mi : "Kiel ĉio tio finiĝos?"

 

Kaj, kvankam mi estas fatalismema, mi ne povis forigi iun nedifineblan angoron pro tiu nekredebla respondeco, kiun mi iam prenis, lasante la vivon al la monstro, kiu minacis nun multajn homojn.

 

Je mia grandega surprizo la aferoj okazis tiel, kiel li estis min anoncinta.

 

Kristina Daae eliris el la Lago-domo kaj revenis plurfoje tien, ŝajne sen esti altrudita.

 

Mia menso deziris tiam indiferentiĝi por tiu amomistero, sed estis tre malfacile tute ne mediti pri Erik – precipe pro mia timoplena penso.

 

Tamen, konvinkita resti tre singarda, mi ne eraris reiri sur la lagobordon kaj laŭ la irvojo de komunumistoj.

Sed ĉar min obsedis la sekreta pordo de l' tria subetaĝo, plurfoje mi iris al tiu loko, kiun mi sciis senhoman dum la tago.

 

Tie mi senfine restis farante nenion, kaŝiĝinte malantaŭ la dekoro de la Reĝo de Lahore, lasita tie, mi ne scias kial, ĉar ne ofte oni ludis tiun operon.

 

Tiom da pacienco ricevos sian rekompencon...

 

Iun tagon mi ekvidis la monstron genue veni al mi. Mi certis, ke li ne vidis min.

 

Li pasis inter unu subtenilo kaj la dekoro, kiu troviĝis tie.

Li iris ĝis la muro; tie, en unu loko, kiun mi precizigis de malproksime, li agis sur iun risorton, kiu baskuligis ŝtonon, tiel malfermante trapasejon. Li malaperis tra tiu pasejo kaj la ŝtono refermiĝis malantaŭ li.

 

Jen la sekreto de l' monstro!

 

Tiun mi mem konis nun, kaj baldaŭ ĝi oportune kondukos min al la Lago-domo!

 

Por certiĝi, mi atendis almenaŭ duonan horon kaj miavice agis sur la risorton.

 

Ĉio okazis same kiel por Erik.

Sed, sciante Erikon en sia domo, mi mem singarde ne eniris en la truon.

Cetere tiu penso, ke Erik povus surprizi min ĉi tie, subite rememoris al mi la morton de Jozefo Buket.

 

Dezirante ne kompromiti tiel gravan eltrovon, kiu povus utili al multaj homoj, al multaj el la homa raso, mi forlasis la subetaĝojn de l' teatro, zorge remetinte la ŝtonon en sian lokon, laŭ iu sistemo same uzita en Persio.

 

Vi ja imagas, ke daŭre interesis min la intrigo inter Erik kaj Kristina Daae, ne pro iu ekscesa scivolemo sed, kiel mi jam diris, pro tiu timoplena penso, kiu obsedis min:

"Se Erik malkovros, ke li ne estas amata por si mem, ni povos atendi ĉion ajn de li!" mi opiniis.

 

Senĉese sed singarde vagante en la Operejo, mi baldaŭ eksciis la veron koncerne la tristan amon de l' monstro.

 

Li kaptis la menson de Kristina per teruro, sed la koro de la dolĉa fraŭlino tute apartenis al la vicgrafo Raŭlo de Chagny.

 

Dum tiuj ĉi ambaŭ ludis kiel senkulpaj gefianĉoj en la supra parto de l' Operejo – forkurante de la monstro – ili ne suspektis, ke iu priatentis ilin.

Mi estis rezoluta je ĉio : mortigi la monstron se necesus kaj poste liveri klarigojn al la justico.

 

Sed Erik ne aperis – tamen eĉ tio ne trankviligis min.

 

Necesas, ke mi diru ĉion pri mia plano.

Mi kredis, ke la monstro – pelita el sia domo pro ĵaluzo – tiel ebligos, ke mi eniru sendanĝere en la Lago-domon per la irvojo de la tria subetaĝo.

Por ĉies bono, tre gravis ekzakte scii, kio ene troviĝis tie!

 

Iun tagon, laca atendi okazon, mi movis la ŝtonon kaj tuj aŭdis grandiozan muzikon.

La monstro hejme laboris super sia Triumfanta Donĵuano, kun ĉiuj pordoj malfermitaj.

 

Mi sciis, ke ĝi devus esti lia ĉefverko.

Mi ne aŭdacis moviĝi kaj singarde restis en la malluma truo.

 

Dum momento, li ĉesis ludi kaj ekpaŝis kiel frenezulo tra sia domo.

Kaj li laŭte diris per resonanta voĉo : "Necesas, ke ĉio estu finita antaŭe! Tute finita!"

 

Ne ankaŭ tiuj paroloj povus trankviligi min.

 

Ĉar rekomenciĝis la muziko, mi zorge remetis la ŝtonon en ties lokon.

 

Tamen, malgraŭ tiu fermita ŝtono, mi plu aŭdis svagan kanton malproksiman, tre malproksiman, kiu suprenvenis el la fundo de la tero, same kiel iam mi aŭdis la kanton de la sireno eliri el la fundo de l' akvo.

 

Kaj mi rememoris la parolojn de iuj maŝinistoj, pri kiuj oni mokridetis kiam okazis la morto de Jozefo Buket:

"Ĉirkaŭ la korpo de l' pendumito aŭdiĝis kvazaŭ bruo, kiu similis al la mortokanto."

 

Tiun tagon, kiam Kristina Daee estis forrabita, mi alvenis al la teatro iom malfrue en la vespero, kaj timante ekscii malbonajn novaĵojn.

Mi pasigis teruran tagon, ĉar ekde la legado de la matengazeto, kiu anoncis la geedziĝon de Kristina kaj Raŭlo de Chagny, mi senĉese demandis min, ĉu ne estus prefereble denunci la monstron.

 

Sed revenis al mi la prudento kun la konvinko, ke tia sinteno povus nur rapidigi la eblan katastrofon.

 

 

* La Madeleine [madlen] : konstruita laŭ la antika greka stilo, tiu eksa templo dediĉita al la Gloro de Armeoj (Napoleono la unua) fariĝis impona preĝejo de Parizo en 1845.

 

** Kyrie :eo.wikipedia.org/wiki/Kyrie

 

 

--------------------------------------------------Daŭrigota--------------------------------------


povigita de