Ensaluto

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (86)

bildo de Mike59

Kiam la veturilo lasis min antaŭ la Operejo, tiun konstruaĵon mi fakte rigardis kvazaŭ mirante, ke ĝi daŭre staras tie!

 

Sed iom fatalisma kiel ĉiu Orientano, mi eniris preta je ĉio!

 

Min ne surprizis la forrabo de Kristina Daae dum la prizono-akto, kaj kiu kompreneble mirigis ĉiujn,

Tute certe Erik malaperigis ŝin, kiel la reĝo de la prestidigitistoj, kio li fakte estas.

 

Mi ja opiniis, ke proksimiĝas la fino por Kristina kaj eble ĉiuj. Tiel ke unu momenton mi demandis min, ĉu ne konsili al ĉiuj homoj, kiuj restadis en la teatro, ke ili forkuru?

Sed refoje min haltis tiu ideo pri denunco, ĉar mi certis, ke oni rigardus min kiel frenezulon.

 

Krome mi sciis, ke celante elirigi la spektantojn, se mi ekzemple ekkrius: "Brulo!", mi povus okazigi katastrofon – pro sufokiĝoj dum la forkuro, piedpremadoj, sovaĝaj interpuŝiĝoj – eĉ pli gravan ol la katastrofo mem.

 

Tamen mi decidis tuj mem agi.

 

Fakte tiu momento ŝajnis al mi oportuna.

Tiam mi havis multe da ŝancoj, ke eble Erik pensis nur pri sia kaptitino. Necesis profiti de tio por eniri en lian domon per la tria subetaĝo.

 

Por tiu plano, mi pensis iri kune kun tiu kompatinda senespera vicgrafo.

Je mia unua vorto, li tuj akceptis kun fido, kiu profunde kortuŝis min.

 

Mi petis de la servisto, ke li alportu miajn pistolojn.

Darius revenis kun la skatolo en la tualetejon de Kristina.

Mi donis unu pistolon al la vicgrafo kaj konsilis, ke li estu preta pafi same kiel mi ĉar, bone pripensite, Erik eble atendus nin malantaŭ la muro.

 

Ni devis pasi laŭ la vojo de la komunumistoj kaj tra la klappordo.

Ekvidante miajn pistolojn la eta vicgrafo demandis, ĉu ni batalos en duelo?

Certe! kaj mi diris : kia duelo! sed kompreneble mankis al mi la tempo por iu ajn klarigo.

 

La eta vicgrafo estas bravulo tamen nenion li sciis pri sia kontraŭulo!

Kaj despli bone!

 

Kio estus duelo kontraŭ la plej terura spadistaĉo kompare kun batalo kontraŭ la plej genia el la prestidigitistoj?

Mi mem malfacile kutimiĝis al la penso, ke mi estas batalonta kontraŭ viro, kiu fakte nur videblas, kiam li deziras... kiu inverse vidas ĉion ĉirkaŭ si, dum ĉio restas malluma al vi!... kontraŭ viro, kies stranga scio, subtileco, imagpovo kaj lerteco ebligas, ke li disponu pri ĉiuj naturaj fortoj kunigitaj por estigi antaŭ viaj okuloj kaj oreloj la iluzion, kiu pereigos vin!...

 

Kaj ĉio tio en la subetaĝoj de l' Operejo, kiu estas ja la iluzio-mondo!

 

Ĉu oni povas imagi tion sen tremeti?

Ĉu oni povas bildigi al si nur tion, kio povus okazi al la okuloj aŭ oreloj de iu loĝanto de l' Operejo se – en ĝiaj kvin subetaĝoj kaj dudek kvin etaĝoj – estus enfermita iu kruelega kaj "komika" Roberto Houdin*, kiu jen primokas, jen malamegas!... jen ŝtelas, jen mortigas!...

 

Ĉu vi pripensu tion :

"Batali kontraŭ la klappordo-ŝatanto?"

 

Dio mia!... Kiom da tiuj strangaj klappordoj li faris en mia lando, en ĉiuj niaj palacoj! ... pivotaj klappordoj, la plej bonaj el la klappordoj!

Nu, batali kontraŭ la "klappordo-ŝatanton" en la mondo de klappordoj!..

 

Se mi esperis, ke li daŭre estus kun Kristina Daee en la Lagodomo, kien li certe kondukis ŝin, refoje svenintan... tamen mi timegis, ke li jam troviĝus ie ĉirkaŭ ni, preparante la kaptoŝnuron de Panĝabo.

Neniu plej bone ĵetas la kaptoŝnuron de Panĝabo ĉar li estas la princo de la strangolantoj, la reĝo de magiistoj.

 

Iun tagon kiam li finis ridigi la etan sultaninon, dum la tempo de rozkoloraj horoj en Mazenderan, ŝi mem petis, ke li tremetigu ŝin per iu ajn ludo

Kaj nenion pli bonan li eltrovis ol tiu ludo per Panĝaba kaptoŝnuro.

 

Erik iam restadis en Hindio kaj revenis el tie kun nekredebla sperto por sufokpremi al iu la gorĝon.

 

Li enfermiĝis en iu korto, kien oni alkondukis militiston – plej ofte kondamnitan al mortopuno – armitan per longa pikstango kaj larĝa spado, dum Erik havis nur sian kaptoŝnuron.

 

Ĉiufoje kiam la militisto kredis, ke li tuj faligos Erikon per terura bato, aŭdiĝis la siblo de l' ŝnuro. Per unu pugnomovo, Erik premis la kaptoŝnuron ĉirkaŭ la kolon de sia malamiko kaj tuj trenis lin antaŭ la etan sultaninon kaj ŝiajn servistinojn, kiuj rigardis tra la fenestro kaj aplaŭdis.

 

Ankaŭ la eta sultanino lernis ĵeti la Panĝaban kaptoŝnuron kaj tiel mortigis plurajn el siaj servistinoj kaj eĉ vizintantajn amikinojn.

 

Sed preferinde mi silentu pri tiu terura afero dum la rozkoloraj horoj en Mazenderan.

 

Mi parolis pri tio ĉar, alveninte kun la vicgrafo de Chagny en la subetaĝoj de l' Operejo, mi devis atentigi mian kuniranton, ke ĉirkaŭ ni plu ekzistas danĝero de ebla strangolado.

 

Certe! tute ne plu utilus miaj pistoloj en la subetaĝoj, ĉar mi certis ke, se li ne tuj kontraŭstaris nian eniron en la vojon de la komunumistoj, Erik ne plu vidiĝos.

Sed li daŭre povis sufokpremi al ni la gorĝon.

 

Mankis al mi la tempo por klarigi ĉion al la vicgrafo.

Eĉ se tiam mi havus la tempon, mi ne scias, ĉu mi uzus ĝin por rakonti al li, ke ie en la ombro troviĝas siblonta Panĝaba kaptoŝnuro.

 

Estis ja senutile malsimpligi la situacion, tial mi kontentiĝis konsili al sinjoro de Chagny, ke li ĉiam konservu la manon okulnivele, kun unu brako fleksa kiel pafonta homo dum la atendo de ordono.

Tia pozicio malebligus eĉ la plej lertan strangolanton trafe ĵeti la Panĝaban kaptoŝnuron. Samtempe kun la kolo, la kaptoŝnuro kaptas la brakon aŭ la manon, kaj tiel oni povas facile liberigi sin de la ŝnuro, kiu iĝas sendanĝera.

 

Evitinte la polican komisaron, kelkajn pordo-fermantojn kaj poste la fajrobrigadistojn; unuafoje renkontinte la senratigiston kaj restinte nerimarkitaj de la viro kun felta ĉapelo, mi kaj la vicgrafo senprobleme alvenis en la trian subetaĝon, inter la subtenilo kaj la dekoro de la Reĝo de Lahore.

 

Mi agis sur la ŝtonon kaj ni ensaltis en la domon, kiun Erik iam konstruis en la duobla kovraĵo de la fundamentaj muroj de l' Operejo (kaj tion li faris tute trankvile ĉar Erik estis unu el la unuaj mason-entreprenistoj de Filip Garnier, la arkitekto de l' Operejo, kaj li mistere plu laboris sola kiam la konstruo estis oficiale haltigita dum la milito, la sieĝo de Parizo kaj la Pariza Komunumo).

 

Mi bone konis Erikon : estus tro memfide esperi malkovri ĉiujn trukojn, kiujn li certe imagis intertempe. Tial mi ne sentis min trankvila, kiam ni saltis en la domon.

 

Mi sciis, kion li estis farinta de iu palaco en Mazenderan. El la plej normala konstruaĵo en la mondo, li estis baldaŭ farinta la domon de l' diablo, kie ĉiu parolo estis spionita, aŭ redirita per la eĥo.

 

Kiom da familiaj dramoj!

Kiom da kruelaj tragedioj la monstro okazigis per siaj klappordoj!

 

Krome, en la palacoj, kiujn li "trukis", neniam estis eble scii, kie oni ekzakte troviĝas.

 

Li havis strangajn ideojn.

La plej stranga, plej terura kaj plej danĝera el ĉiuj, tiu certe estis la torturĉambro.

 

Krom por esceptaj okazoj, kiam la eta sultanino plezuriĝis suferigi burĝojn, oni enirigis tien nur kondamnitojn al morto.

Mi opinias, ke tio estis la plej kruela elpenso de la rozkoloraj horoj de Mazenderan.

 

Tiel, kiam la vizitanto enirinte la torturĉambron "ne plu eltenis", estis ĉiam permesite ĉion haltigi per la Panĝaba kaptoŝnuro lasita je lia dispono piede de arbo el fero!

 

Nu, kiel emociita mi estis tuj enirinte la domon de l' monstro, kiam mi ekkonsciis, ke la ĉambro, kien mi kaj sinjoro vicgrafo de Chagny ĵus ensaltis, ĝuste estis la preciza kopio de la torturĉambro de la rozkoloraj horoj de Mazenderan !

 

Ĉe niaj piedoj, mi trovis la Panĝaban kaptoŝnuron, kiun mi tiom timis dum la tuta vespero.

Mi estis konvinkita, ke tiun ŝnuron jam li uzis kontraŭ Jozefo Buket.

 

Same kiel mi, la ĉefmaŝinisto iun vesperon certe surprizis Erikon ĝuste kiam li agis sur la ŝtonon de la tria subetaĝo. Estante scivolema, li siavice provis la transirejon antaŭ ol la ŝtono refermiĝis kaj li falis en la torturĉambron el kie oni eltiris lin jam pendumitan.

 

Mi ja bone imagis Erikon : li trenis la korpon, je kiu li volis senigi, ĝis la dekoro de la Reĝo de Lahore kaj alpendis ĝin tie por fari ekzemplon aŭ por pligrandigi la superstiĉan teruron, kiu helpis gardi la apudejojn de lia subtera domo!

Sed pripensinte, Erik revenis preni la Panĝaban kaptoŝnuron, strange faritan el kat-intesto, ĉar tiu eble vekus la scivolemon de iu enketa juĝisto.

 

Tiel klariĝis la mistera malapero de la ŝnuro de l' pendumito.

 

Kaj jen mi eltrovis tiun ŝnuron ĉe niaj piedoj, en la torturĉambro!...

 

Mi tute ne estas timema, tamen angoro-ŝvito fluis de mia vizaĝo. Tremis en mia mano la lanterno, kies rondan ruĝan lumeton mi movis sur la muroj de tiu tro fama ĉambro.

 

Sinjoro de Chagny ekvidis tion, kaj demandis :

"Nu, kio okazas, sinjoro?"

 

Mi fortege signis, ke li silentu, ĉar mi ankoraŭ povus esperi, ke la monstro tute ne scius pri nia ĉeesto en la torturĉambro!

Sed eĉ tiu espero ne estis nia saviĝo, ĉar mi ankoraŭ povis bildigi al mi, ke direkte al la tria etaĝo la torturĉambro servis por gardi la Lagodomon, eble eĉ aŭtomate.

 

Jes ja, la torturoj eble aŭtomate komenciĝos...

 

Kiu povus diri, kiujn el niaj gestoj ili atendis por eki?

Al mia kuniranto mi konsilis la plej absolutan senmoviĝon.

 

Nin premis terura silento...

 

Kaj mia ruĝa lanterno daŭre ĉirkaŭlumis la toturĉambron ... mi ja rekonis ĝin... jes, ĝin mi rekonis...

 

 

 

* Roberto Houdin : (rememorigo) la plej fama magiisto de la deknaŭa jarcento. Oni nomis lin la patro de moderna magio.

 

 

FINO DE LA 22a ĈAPITRO

 

----------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------


povigita de