Ensaluto

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (90)

bildo de Mike59

"Ĉu vi mem kreis tiun ĉambron, Erik ? … Ĝi estas tre bela , sciu!… Elstara artisto vi estas, Erik ! ..."

 

"Jes, elstara "en mia speco "..."

 

"Nu, diru al mi, Erik, kial do vi nomis ĝin la torturĉambro ?"

 

"Ho ! … Estas tre simple ! … Unue, kion vi vidis ?"

 

"Mi vidis arbaron."

 

"Kaj kio estas en arbaro ?"

 

"Arboj..."

 

"Kaj kio estas en arbo ?"

 

"Birdoj..."

 

"Ĉu vi vidis birdojn?"

 

"Ne, birdojn mi ne vidis ..."

 

"Do, kion vi vidis ? … Serĉu !… Vi vidis branĉojn… Kaj kio estas sur iu branĉo ?" demandis la terura voĉo.

"Estas pendumilo ! Jen kial mi nomas mian arbaron la torturĉambro !…

Komprenu, jen nura dirmaniero… Ĉio tio estas ŝerca!…

Neniam mi parolas kiel la aliaj !… Nenion mi faras kiel la aliaj !…

 

Sed tio vere lacigas min !.. Jes ja, mi estas laca !…

Vidu, naŭzas min havi arbaron en mia domo, kaj tiun torturĉambron… kaj loĝi kiel ĉarlatano funde de skatolo kun duobla fundo !…

Tio naŭzas min !… jes, tio naŭzas min ! …

 

Mi volas vivi en kvieta apartamento kun ordinaraj pordoj kaj fenestroj, kun honesta edzino ene, kiel ĉiuj ! …

Tion vi devus kompreni, Kristina ! … kaj mi ne bezonus senĉese rediri al vi !…

Edzino kiel ĉe iuj aliaj…

Edzino, kiun mi amus, promenus dimanĉe, kaj ridigus la tutan semajnon !…

 

Ha ! Vi ne enuus kun mi !

Mi konas multajn ruzajn trukojn, ne parolante pri la ludkarto-prestidigitaĵoj !…

 

Nu, ĉu vi volas, ke mi montru kelkajn ludkarto-trukojn ? …

Per tio, ni pasigus iom da tempo atendante la dekunuan de l’ morgaŭa vespero !…

 

Mia eta Kristina !… Eta Kristina mia !…

Ĉu vi aŭskultas min ? …

Vi ne plu forpelas min … Ĉu vi amas min ? … Ne, min vi ne amas ! …

 

Sed ne gravas ! vi amos min !

Antaŭe vi ne povis rigardi mian maskon ĉar vi sciis tion, kio troviĝas malantaŭe !…

Kaj nun vi bonvolas rigardi ĝin, kaj forgesas tion, kio troviĝas malantaŭe, kaj vi bonvolas ĉesi repeli min…

 

Oni alkutimiĝas al ĉio, kiam oni volas, kiam ekzistas bonvolo !…

Kiom da gejunuloj antaŭ sia geedziĝo unu la alian ne amis kaj poste amegis !…

Ha ! Mi ne plu scias, kion mi diras !…

 

Sed vi bone amuziĝus kune kun mi !

Ekzemple, ne ekzistas aliulo kiel mi – tion mi ĵuras antaŭ la bona Dio, kiu nin interedzigos se vi estos saĝa – ne estas aliulo kiel mi por ventroparoli !

Mi estas la unua ventroparolisto en la mondo ! …

Vi ridas, ĉu ? … Eble vi ne kredas min !

Nu, aŭskultu !"

 

La fiulo (kiu fakte estis ja la unua ventroparolisto en la mondo) konfuzis la junan virinon (pri tio mi plene konsciis) por deturni ŝian atenton de la torturĉambro ! …

Jen stulta kalkulo !… Kristina pensis nur pri ni !…

 

Plurfoje ŝi rediris per la plej milda tono, kiun ŝi povis eltrovi, kaj la plej arda petego :

"Mallumigu la etan fenestron!… Erik, mallumigu do la etan fenestron !..."

 

Fakte ŝi opiniis, ke tiu lumo subite aperinta en la eta fenestro, kaj pri kiu la monstro tiel minace parolis, certe havis sian teruran kialon…

 

Unu nura fakto devis trankviligi ŝin : nin ambaŭ ŝi vidis malantaŭ la muro, starantajn kaj en bona sanstato…

Sed ŝi estus certe pli kvieta se mallumiĝus…

 

La aliulo jam komencis ventroparoli.

Li diris :

"Nu, mi iom levas mian maskon… nur iomete…

Ĉu vi vidas miajn lipojn ? … kion mi havas kiel lipoj …

Ili ne moviĝas !… mia buŝo estas fermata… mia speco de buŝo…

 

Tamen vi aŭdas mian voĉon !… Mi parolas per mia ventro !…

Estas tute nature… tion oni nomas ventroparoli…

Tio estas bone konata : aŭskultu mian voĉon !…

 

Kien ĝi iru ? …

Ĉu en vian dekstran orelon ? ĉu en la maldekstran ?… ĉu en la tablon ? … en la skatoletojn el ebono sur la kameno ? …

Nu, vi miras, ĉu ?…

 

Mia voĉo troviĝas en la skatoletoj sur la kameno !…

Ĉu vi volas ĝin malproksima? … ĉu proksima? … Ĉu forta ? … Akuta ? Aŭ nazosona ? …

Mia voĉo laŭiras ĉien… ĉien !…

 

Aŭskultu karulino mia ! … en la dekstra skatoleto sur la kameno, kaj aŭskultu kion ĝi diras :

"ĉu necesas turni la skorpion ?"…

 

kaj nun, krak ! aŭskultu ankaŭ kion ĝi diras en la maldekstra skatoleto :

"ĉu necesas turni la lokuston ?" ...

 

Kaj nun, krak ! Jen ĝi estas en la leda saketo…

Kion ĝi diras ?

"mi estas la eta sako pri la vivo kaj la morto !"

 

Kaj nun, krak ! Jen ĝi estas en la gorĝo de Karlota, funde en la ora gorĝo de Karlota, nu ! en ŝia kristala gorĝo !…

Kion ĝi diras ?

"estas mi, sinjoro la bufo ! Kaj mi mem kantas : "Mi aŭskultas tiun solecan voĉon … kvak ! … kiu kantas en mia kvak !..."

 

Kaj nun, krak ! ĝi alvenis sur seĝo en la loĝio de l’ fantomo kaj diras :

"ĉi vespere la sinjorino Karlota kantas je malkroĉi la lustron !"

 

Kaj nun krak ! Hahahaha !… kie estas la voĉo de Erik ? …

Aŭskultu Kristina, karulino mia !… Aŭskultu !…

ĝi estas malantaŭ la pordo de l’ torturĉambro !…

 

Aŭskultu min !… Jen mi mem troviĝas en la torturĉambro !…

Kaj kion mi diras ?

Mi diras :

"ve al ĉiu feliĉulo, kiu havas sian nazon ! sian propran nazon !… kaj tamen venas promeni en la torturĉambron !… hahaha !..."

 

Malbeninda voĉo de la terura ventroparolisto !

Ĝi troviĝis ĉie, ĉie !…

Ĝi eniris tra la eta nevidebla fenestro… trans la muroj… ĝi kuradis ĉirkaŭ ni… inter ni…

Erik ĉeestis, parolis al ni…

 

Ni moviĝis kvazaŭ ĵetiĝonte sur lin… sed pli rapida kaj malpi kaptebla ol la sonora eĥovoĉo, jam resaltis la voĉo de Erik malantaŭ la muro !...

 

Baldaŭ ni tute ne plu aŭdis ion ĉar jen kio okazis :

 

"Erik !… Erik !… Vi lacigas min per via voĉo !… Silentu, Erik !… Ĉu vi ne opinias, ke ĉi tie varmas ? ..."

 

"Ho, jes !", diris la voĉo de Erik." La varmo iĝas neeltenebla !..."

 

Kaj la angorplena voĉo de Kristina ankoraŭ ĝemis:

 

"Kio estas tio ?… La muro estas tre varma… eĉ varmega !..."

 

"Mi tuj diros al vi, Kristina… tio estas pro "la apuda arbaro"..."

 

"Nu ! … Kion tio signifas ? … kia arbaro ?"

 

"Ĉu vi ne vidis, ke temas pri arbaro de Kongo ?"

 

Kaj la rido de l’ monstro aŭdiĝis tiel terure, ke ni ne plu aŭdis la petegajn kriojn de Kristina !…

 

La vicgrafo de Chagny kriis kaj frapis sur la muroj kiel frenezulo… mi ne plu povis lin deteni…

Sed nur aŭdiĝis la rido de l’ monstro … kaj la monstro mem verŝajne aŭdis nur sian ridon…

 

Poste ekestis la bruo de rapida batalo, de korpo falanta sur la plankon, kaj kiun oni fortrenas… la bruego de pordo brutale fermita… kaj nenio plu, nenio plu ĉirkaŭ ni krom la silento de varmega tagmezo… meze de Afrika arbaro...

 

 

 

FINO DE L’ ĈAPITRO

 

 

 

---------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------


povigita de