Ensaluto

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (94)

bildo de Mike59

ĈAPITRO 26 :

 

Ĉu turni la skorpion ? Ĉu turni la lokuston ?

Fino de la rakonto de l' Perso

 

 

Tiel, malsuprenirinte en la kelon, mi trafis la fundon mem de mia timinda penso !

Ne trompis min la fiulo per siaj nebulaj minacoj kontraŭ multaj el la homa gento.

 

Ekster la homaro, li konstruis al si subteran bestrifuĝejon for de la homoj.

Li estis ja decida ĉion eksplodigi kun si per orelfrapa katastrofo se tiuj el la supro de la tero venus lin postĉasi en la ejon, kie li kaŝis sian malbelecon.

 

La malkovro, kiun ni ĵus faris, tiom emociis nin, ke ni forgesis ĉiujn niajn pasintajn penojn, ĉiujn niajn tiamajn suferojn…

 

Nia escepta situacio, dum ni estis sinmortingontaj antaŭ ĵusa momento, neniam aspektis al ni tiel precize timega.

Tiam ni komprenis ĉion, kion la monstro volis diri kaj ĉion, kion li diris al Kristina Daae kaj ĉion, kion signifis tiu abomeninda frazo :

"Jes aŭ ne !… Se estas ne, ĉiuj estas mortaj kaj enterigitaj !…"

 

Jes, enterigitaj sub la restaĵoj de tio, kio iam estis la granda Pariza Operejo !

Ĉu oni imagu pli teruran krimon por forlasi la mondon en horora apoteozo ?

Planita por la trankvileco de lia rifuĝejo, la katastrofo celos venĝi la amon de la plej horora monstro, kiu iam promenis sub nia ĉielo...

 

"Morgaŭ vespere, ĝis la dekunua, lasta templimo !"

 

Ha ! Li bone elektis sian tempon !

La feston ĉeestos multe da homoj !… multaj el la homa raso… tie supre … inter la brilaĵoj de l' Muzikdomo…

Ĉu pli belan eskorton li povus imagi por morti ?…

 

Li malsuprenirus en la tombon samtempe kun la plej belaj ŝultroj en la mondo ornamitaj per ĉiuj juveloj… Morgaŭ vespere, je la dekunua…

 

Ni eksplodos meze de la spektaklo… se Kristina Daae diros "ne" morgaŭ vespere…

Kaj kiel ŝi ne povus diri "ne" ? …

Ĉu ne estus al ŝi preferinde edziniĝi kun la morto mem anstataŭ kun vivanta kadavro ?

Ĉu ŝi konsciis, ke de sia rifuzo dependas la fulma sorto de multaj el la homa raso ? …

Morgaŭ vespere, je la dekunua…

 

Kaj nin trenante en la tenebro, fuĝante de la pulvo, provante retrovi la ŝtupojn el ŝtono… ĉar tute supre, super niaj kapoj… siavice mallumiĝis la klappordo, kiu kondukis al la spegulĉambro … ni rediras unu la alian :

"Morgaŭ vespere, je la dekunua !"…

 

… Finfine mi retrovas la ŝtuparon… sed mi abrupte elrektiĝas sur la una ŝtupo ĉar mian cerbon subite ekbruligas terura penso :

"Kioma horo estas ?" Ha !… kioma horo estas ? … kioma horo ?… ĉar fine, morgaŭ vespere, je la dekunua, eble estas hodiaŭ ... eble estas tuj ? …

 

Kiu povus diri al ni, kioma horo estas ?

Ŝajnas al mi, ke ni estas enŝlositaj en tiu infero de pluraj tagoj kaj noktoj … de jaroj… ekde la komenco de l' mondo…

Eble ĉio tio tuj eksplodos ! …

 

Ha ! Jen iu bruo !… krakbruo…

Ĉu vi aŭdis, sinjoro ?… Tie… tie en la angulo !…

Dio mia !… kiel metala bruo… denove !… Ha ! Mankas lumo !…

Eble temas pri la sistemo, kiu ĉion eksplodigos !…

Tion mi diras : krakbruo… ĉu do vi estas surda ?…

 

Mi kaj sinjoro de Chagny ekkrias kiel frenezuloj… timo nin postkuras… ni supreniras la ŝtuparon stumblante sur la ŝtupoj…

 

Eble estas fermita la klappordo tie supre !…

Eble tiu fermita pordo kaŭzas la plenan tenebron…

Ha ! Eliri el la tenebro !… eliri el tiu tenebro !…

Retrovi la mortan lumon de la spegulĉambro !…

 

… Sed jen ni alvenas al la supro de l' ŝtuparo… ne estas fermita la klappordo… sed nun la spegulĉambro aspektas tiel obskura kiel la kelo, kiun ni forlasas…

 

Ni eliras el la kelo kaj nin trenas sur la pargeto de la torturĉambro… la pargeto, kiu nin apartigas de tiu pulvejo… Kioma horo estas ? …

 

Ni krias, ni vokas !…

Sinjoro de Chagny kriegas per siaj tute revigligitaj fortoj :

"Kristina !… Kristina !…"

Kaj mi vokas Erikon !… mi rememorigas al li, ke mi savis lian vivon…

 

Sed nenio respondas al ni… nenio krom nia propra malespero… krom nia propra frenezo…

Kioma horo estas ? …

"Morgaŭ vespere, je la dekunua !"…

 

Ni diskutas, klopodas mezuri la tempon, kiun ni pasigis ĉi tie… sed rezoni estas neebla…

 

Se nur videblus al ni horloĝa ciferplato kun funkciantaj montriloj !…

Jam de longe mia horloĝo haltis… sed tiu de sinjoro de Chagny daŭre funkcias…

Li diras, ke li streĉis ĝin vesperlavante sin, antaŭ ol veni al la Operejo.

 

El tiu fakto ni provas tiri iun konkludon, kiu lasu nin esperi, ke ankoraŭ ne alvenis la fatala momento…

 

… Iu ajn bruo elvenante de la klappordo, kiun mi vane provis fermi, nin ĵetas denove en kruela timego…

Kioma horo estas ? …

 

Eĉ ne unu alumeton ni plu kunportas…

Tamen necesus scii…

 

Sinjoro de Chagny decidas rompi sian horloĝvitron kaj tuŝeti la du montrilojn…

Silento dum fingropinte li palpe pridemandas la montrilojn.

La ringo de l' horloĝo utilas kiel gvidopunkto…

 

Li taksas laŭ la pozicio de la montriloj, ke ĝuste povas esti la dekunua !…

Sed la dekunua, kiu nin tremigas, eble estas jam pasinta, ĉu ne ?…

Eble estas la dekunua kaj dek minutoj… kaj restus al ni almenaŭ dekdu horoj…

 

Abrupte mi ekkrias :

"Silentu !"

 

Ŝajne mi aŭdis paŝojn en la apuda loĝejo.

Mi ne eraras !… Mi aŭdas pordobruojn sekvatajn de rapidaj paŝoj…

Oni batas kontraŭ la muron…

 

La voĉo de Kristina Daae :

"Raŭlo ! … Raŭlo !.."

 

Ha ! Nun ĉiuj ni samtempe krias ĉe ambaŭ flankoj de la muro.

Kristina plorĝemas : ŝi tute ne sciis, ĉu ŝi revidos sinjoron de Chagny vivanta !…

 

Ŝajne la monstro estis terura !… li ne ĉesis deliri atendante, ke ŝi akceptu diri tiun "jes", kiun ŝi daŭre rifuzis…

Tamen ŝi promesis tiun "jes" se li bonvolos konduki ŝin al la torturĉambro…

Sed tion li obstine rifuzis kun teruraj minacoj kontraŭ ĉiuj el la homa raso…

Finfine, post pluraj longaj horoj de tia infero, li ĵus eliris… lasinte ŝin sola, por ke ŝi lastfoje pripensu… "

 

... "Pluraj longaj horoj !… Kioma horo estas, Kristina ? … kioma horo ?"

"Estas la dekunua !… kvin minutoj antaŭ la dekunua…"

"Sed kiu dekunua …?"

 

"La dekunua, kiu decidu de l' vivo aŭ de l' morto !…

Tion li ĵus rediris al mi elirante" plu ĝemas Kristina…

 

"Li estas abomeninda ! Li deliras… li abrupte demetis sian maskon, kaj liaj oraj okuloj ĵetas flamojn !…

Kaj li senĉese ridas !… kun rido, kvazaŭ de ebria demono li diris al mi :

"Kvin minutoj ! Mi lasas vin sola pro via konata pudoro !… Mi ne volas, ke vi ruĝiĝu antaŭ mi kiam vi diros "jes" same kiel la timidaj fianĉinoj… Diable !… oni konas sian genton !…"

 

"Mi diris, ke li estis kvazaŭ ebria demono !…"

"Jen… li diris… prenu ! (kaj li elprenis ion el la saketo pri la vivo kaj morto)…

Jen, li diris, jen la eta bronza ŝlosilo, kiu malfermas la skatoletojn el ebono, kiuj troviĝas sur la kamenbreto en la ĉambro Ludoviko-Filipo…

 

En unu el tiuj skatoloj vi trovos skorpion kaj en la alia lokuston, bestojn el japana bronzo tre bele imititajn : tiuj bestoj diras jes kaj ne !

Tiel vi bezonos nur turni la skorpion sur ties akso, en la mala pozicio, kiun vi trovis ĝin… kiam mi revenos en la ĉambron Ludoviko-Filipo, la fianĉan ĉambron, en miaj okuloj tio signifos : "jes"!…

 

Se vi turnas la lokuston, tio volas diri "ne" en miaj okuloj, kiam mi reiros en la ĉambron Ludoviko-Filipo, la mortan ĉambron !…"

Kaj li ridis kvazaŭ ebria demono !

 

Mi daŭre kaj surgenue petis de li la ŝlosilon de l' torturĉambro, promesante esti por ĉiam lia edzino se li bonvolu konsenti.

Sed li diris, ke oni neniam plu bezonos tiun ŝlosilon, kiun li ĵetos en la fundon de la lago !…

 

Kaj ridante kvazaŭ ebria demono, li lasis min dirante, ke li revenos post nur kvin minutoj, ĉar li scias, kion oni ŝuldas al la virina pudoro, kiam oni estas galanta viro !…

 

Ha, jes ! Li ankaŭ kriis :

"La lokuston !… Atentu la lokuston !… Tiu ne nur turniĝas sed ankaŭ saltas* !… ĝi saltas ! … ĝi bele eksaltas !…"

 

Ĉi tie, per interrompitaj frazoj, vortoj kaj ekkrioj, mi provas prezenti la sencon de la frenezaj paroloj de Kristina…

Ĉar dum tiuj dudek kvar horoj certe ankaŭ ŝi atingis la fundon de la homa doloro… kaj eble ŝi suferis pli ol ni…

 

Ĉiumomente Kristina interrompis sin kaj interrompis nin ekkriante :

"Raŭlo, ĉu vi suferas ?"

 

Kaj ŝi tuŝetis la murojn, kiuj estis tiam malvarmaj, kaj ŝi demandis, kial ili antaŭe estis tiom varmaj…

Kaj pasis la kvin minutoj, kaj en mia kompatinda cerbo skrapis per ĉiuj siaj kruroj la skorpio kaj la lokusto…

 

Mi tamen konservis sufiĉe da klarvideco por kompreni, ke se oni turnas la lokuston, tiu saltos, kaj kun ĝi eksplodos multaj el la homa raso !

 

Neniu dubo, ke tiu lokusto funkciigis iun elektran kurenton, kiu eksplodigos la pulvejon…

 

Sinjoro de Chagny, kiu – depost kiam li denove aŭdis la voĉon de Kristina – ŝajne retrovis sian tutan kuraĝon, rapide klarigis al la juna virino en kia terura situacio ni troviĝas same kiel la tuta Operejo…

 

Tuj necesis turni la skorpion…

Tiu skorpio, kiu signifas por Erik la tiom deziratan jesan respondon, certe estis io, kiu eble malhelpos la katastrofon…

 

"Iru ! … Iru do, adorinda edzino mia !…" ordonis Raŭlo.

 

Ekestis silento.

 

" Kristina !" mi ekkriis. "Kie vi estas ?"

 

 

 

* Netradukebla vortludo : "sauter"[so'te] en la franca povas signifi " salti" kaj "eksplodi". Tiu vortludo ne funkcias en Esperanto : la lokusto povas salti sed ankaŭ ĉion eksplodigi.


povigita de