Ensaluto

La horloĝo de suno

 

Horloĝo de suno - mezurilo malnova
vi montris la tempon al homoj antikvaj
la ombro dum tagoj sunaj  
pasis romajn ciferojn
sed indikis nenion dum tagoj nubaj
kaj Krono sin perdis inter ombroj

 

Tiel longe kiel la suno sekvos
sian orbiton kun precizeco
vi montros la ĝustan tempon
somero, aŭtuno, vintro, printempo
jardekoj malrapide pasas
kaj vi restadas dum longlonga tempo,
vi neŝanĝiĝema gnomono

 

 

 

 

bildo de Marko Praecano


povigita de