Ensaluto

La libervola ebriulo.

 

La dialogo pri la libervolo ne finis kaj la komentoj, kiuj estis faritaj pri ĝi, instigis min daŭrigi la esploradon de tiu ĉi temo. Mi klopodis por igi la dialogon plejeble neĝena. Al vi vian juĝon!

 

Akilo kaj la Testudo denove renkontiĝas por paroli pri la libervolo.

- Akilo: Mi repensis pri nia antaŭa dialogo pri la libervolo, kara Testudo.

- Testudo: Ĉu vere? Bonege! Kaj kion vi atingis?

- Akilo: La ĉefa malfacilaĵo en la komprenado de la libervolo estis la fakto, ke la homaj voloj estas tre multe influitaj de eksteraj eventoj. Tiel ne nur ekzistas liberaj kaj devigitaj voloj; ekzistas eĉ gamo da voloj, ekde la plej sendependaj de la eksteraj eventoj al la plej dependaj. La demando estas: ĉu ekzistas la ekstremaj kaj kontraŭaj limoj de tiu ĉi gamo? Nome la liberaj kaj devigitaj voloj mem.

- Testudo: Kaj kiel vi respondis al tiu ĉi demando?

- Akilo: Mi volas fari distingon: flanke estas la volo, aliflanke la libervolo.

- Testudo: Kia estus la diferenco inter la du?

- Akilo: La volo estas la eco de homo, kiu pensas kaj agas sendepende de eksteraj kaj enaj faktoroj.

- Testudo: Kaj la libervolo?

- Akilo: La libervolo estas la eco de homo, kiu pensas kaj agas sendepende de la eksteraj moralaj leĝoj.

- Testudo: Kial vi estigis tian distingon?

- Akilo: Pro tio, kion mi komprenis, la koncepto de libervolo, kiu devenas de la religia kunteksto, estas precize rilata al la moralaj leĝoj. Ni estas liberaj fronte al ĉia morala leĝo. Kaj la libereco implicas, ke ni povas aŭ ne laŭiri tiajn moralajn leĝojn. Dume, kiam ni antaŭe parolis pri libervolo, ni koncentriĝis pri lavolo kaj ties dependeco de eksteraj faktoroj.

- Testudo: De kie devenas la moralaj leĝoj, pri kiuj vi parolis?

- Akilo: En la religia sfero, mi opinias, ke ili devenas de Dio mem, sed mi ne certas.

- Testudo: Mi provas rediri vian distingon tiele kaj vi kontrolu mian bonecon.

- Akilo: Konsentite.

- Testudo: Kvankam la voloj vere estus influitaj de eksteraj faktoroj, certe ekzistas periodoj, kiam iu ajn homo havas senŝanĝajn volojn. Lia libervolo montriĝas kiam liaj voloj, sendepende de la deveno, estigas elekton, kie li povas laŭiri aŭ male la moralajn leĝojn. Ekzemple, mi povas voli novan poŝtelefonon kaj mi estas fronte al tiu de alia persono; mia ena volo povus porti min al preni la aliulan poŝtelefonon; sed la de-mi-konataj moralaj leĝoj malpermesas la ŝtelon. Do mi havas du eblojn: preni la telefonon aŭ ne.

- Akilo: Ekzakte. Kaj ĉiu tiu estas sendepede de la deveno de mia volo, precize kiel vi asertis.

- Testudo: Tamen estas io, kion mi ne komprenas: kiu fine elektas, kiam vi troviĝas fronte al tia elekto?

- Akilo: Mi!

- Testudo: Tamen, tiu estas la sama komplikeco de nia antaŭa renkontiĝo, kara Akilo. Kio estas tiu ``mi''?

- Akilo: Ja... mi komprenas vian vidpunkton. Mi antaŭe difinis tiun ``mi'', kiel tio kio samtempe volas kaj elektas. Sub tiu ĉi difino kompreneble estas multaj problemoj, kiuj devenas de la fakto, ke la elektanto ne estas sendependa de la voloj mem.

- Testudo: Fakte, se la menso elektanta estas influita de la voloj mem, ni devas respondi al la demando: kio influas la volojn? Kiu estus: Kiu influas nin mem?

- Akilo: Tamen, ĉi tiu nekapableco pri la difinado de la libervolo kontraŭas mian intuicion. Mi sentasmian libervolon. Mi sentas, ke mi havas ian liberecon pri miaj elektoj.

- Testudo: Jes, mi komprenas vin. Fakte, mi mem ĉiam frapas tiun aferon. Sed sufiĉas al mi pensi pri la ebriuloj. Ĉu ili konscias pri sia stato? Kutime ne. Kaj mi demandas: kio distingas ebriulon de aliulo?

- Akilo: Ĉu la elspiro?

- Testudo: Sendube! Sed imagu ke al la ebriulo iu bonigis la elspiron. Kiel vi distigus tian ebriulon de aliulo?

- Akilo: Nu, la ebriulo kutime kondutas malsimile ol kiam li ne estas ebria.

- Testudo: Imagu, ke vi ne konas la ne ebrian staton de la ebriulo. Kiel vi plenumus la distingon?

- Akilo: La ebriulo kondutas objektive strange! Ili eĉ ne marŝas ordinare. Kaj kutime ne kapablas paroli korekte.

- Testudo: Kaj kio estus la diferenco inter ebriulo kaj mens-malsanulo, kiu nek marŝu nek parolu ordinare?

- Akilo: La nivelo de alkoholo en la vejnoj! Analizante la sangon, mi tuj povus kompreni la diferencon.

- Testudo: Vi uzus la sciencon. Sed kion kutime afermas la scienco pri mens-malsanulo?

- Akilo: Kion vi celas diri?

- Testudo: Ĉu la scienco asertas, ke multaj mens-malsanoj dependas de genaj faktoroj?

- Akilo: Jes.

- Testudo: Kaj tiu ĉi genaj problemoj de kio dependas?

- Akilo: De faktoroj kaj eksteraj kaj enaj. Multaj eraroj pri la genaro dependas de la interago kun la medio mem.

- Testudo: Kaj la alkoholo estas ekstera faktoro pri la ebriulo, kaj tiu faktoro influas kaj ŝanĝas la konduton de la homo mem, ĉu ne?

- Akilo: Certe.

- Testudo: Do, kaj la ebriulo kaj la mens-malsanulo kondutas strange pro eksteraj faktoroj. Ĉu ili konscias pri ilia stato?

- Akilo: Mi opinias ne. Certe, dependas de la malsanulo kaj de la nivelo de ebrieco, sed ĝenerale ili ne konscias pri tio.

- Testudo: Kio distingas sanan homon de mens-malsanulo kaj ebriulo?

- Akilo: Ĉio. Sufiĉus rigardi la konduton por kompreni ĉu iu estas malsana aŭ ebria.

- Testudo: Kaj kio estus malsimila inter la sanulo kaj la aliuloj?

- Akilo: La malsanuloj, inkluzivita la ebriulon, kondutus aparte strange.

- Testudo: Ĉu ``strange'' estas por vi sinonimo de ``ne ordinare''?

- Akilo: Jes.

- Testudo: Do, laŭ vi, ekzistas ordinara konduto kaj tiuj, kiuj disigas sin mem de tio, estas malsanuloj.

- Akilo: Jes. Pensu pri murdinto.

- Testudo: Kia estas la diferenco inter murdinto kaj sanulo?

- Akilo: La murdinto murdas!

- Testudo: Kompreneble, sed kial ĝi estus konsiderita malsana de vi?

- Akilo: Ĉar li precize disigus sin de tiu ordinara konduto.

- Testudo: Do, vi estas kohera. Ĉio, kio disigas sin de la ordinara konduto estas malsana.

- Akilo: Jes!

- Testudo: Do, vi konsiderus malsana ĉiun libervolulon!

- Akilo: Kio?

- Testudo: Pripensu la jenan: vi difinis libervolulon, kiel tiu kiu agas sendepende de la eksteraj moralaj leĝoj. Kaj la moralaj leĝoj estas konsentitaj de preskaŭ ĉiu, ĉu ne?

- Akilo: Jes, kvankam ne ĉiu respektas ilin.

- Testudo: Agante sendepende de ili, la libervoluloj ne ĉiam respektos ilin, diferencante de la ordinareco. Vi asertis, ke ĉiu, kiu disigas sin de la ordinara konduto estas malsana. Tial la libervoluloj estas malsanuloj. Kaj nur la ne-libervoluloj estas sanaj.

- Akilo: Ne... ne... mi ne celis tion!

- Testudo: Mi povas kompreni tion: mi tute ne ŝatas tiajn konkludojn! Fakte, ĉiu persono, kiu farus ion malsimile al la aliaj, aŭtomate estus malsana!

- Akilo: Mi perdiĝis. Kial ni parolis pri la malsanuloj?

- Testudo: Ĉar mi demandis al vi, kiel vi povas distingi inter sanuloj kaj mens-malsanulo aŭ ebriulo.

- Akilo: Tamen ni ekdialogis pri la libervolo.

- Testudo: Ja, tamen la fakto mem, ke ni ne kapablas distingi inter sanulo, kiu kompreneble estus libervola, kaj malsanulo kiel ebriulo, kiu estus ne-libervola, diras multon al ni.

- Akilo: Kion?

- Testudo: Aŭ ni ne sufiĉe bonas por distingi inter libervoluloj kaj nelibervoluloj, aŭ la distingo ne ekzistas.

- Akilo: Mi ne povas akcepti tian lastan konkludon. Veras, ke eĉ sanulo estas influita de la ekstero, tamen mi pensas, ke estas alia diferenco.

- Testudo: Kia?

- Akilo: Prenu la ebriulon: li estas influita de io aparta, nome la alkoholo. La mens-malsanulo de apartaj genoj. La sanulo mem estas influita de la ekstero, sed tiu ĉi influo estas malsimila.

- Testudo: Kion vi celas diri?

- Akilo: La ebriulo estas influita de la nura alkoholo. Li fakte estas tute nesentema pri ĉio alia. Pensu pri la veturilaj akcidentoj: li tute ne kapablas ekkonscii pri sia stato, pri eventualaj aliaj veturiloj, pri la kurbiĝoj de la stratoj kaj tiel plu. Lia sentemo estas malpliigita de la alkoholo.

- Testudo: Kaj kio pri la sanulo?

- Akilo: Tute malsimile. La sanulo estas ekzakte la malo: li estas pli sentema pri si mem kaj la ekstero.

- Testudo: Kio signifas esti pli sentemaj?

- Akilo: Kapablaj je percepti la plej etajn detalojn.

- Testudo: Kaj la ebriulo ne estas influita de tiaj detaloj, kiel la sanulo, ĉu ne?

- Akilo: Ekzakte!

- Testudo: Tial, preskaŭ nekredeble, la ebriulo estas pli sendependa de la sanulo, ĉar li kapablas esti malpli influita de la ekstero.

- Akilo: Ho, ve! Vi denove igis ĉion paradoksa!

- Testudo: Mi nur limigis min al viaj asertoj. Se vi pensas, ke mi malbone interpretis viajn asertojn, montru min kiel plejeble bone reinterpreti ilin.

- Akilo: Ja... sed mi ne scias kiel. La fakto estas, ke la rezonado ŝajnas daŭre kontraŭi mian kutiman intuicion.

- Testudo: Pro tio, kion ĝis nun ni scias, la intuicio estis farita de la evoluado por plenumi apartajn aferojn. Ĝi ne estis evoluigita por kompreni al tutan universon. Tio, kompreneble, ne signifas, ke ni ne povas kompreni ĉion: ĝi nur implicas, ke ju pli malsimilan aĵon ni volas fari kompare al tio pro kio ni evoluiĝis, des pli malfacila tio estus.

- Akilo: Kiom malfacila? Povus estis tiel, ke ni neniam povus atingi la veron. Kaj kio pri la temo de tiu ĉi dialogo? Ĉu ni kapablos kompreni la libervolon?

- Testudo: Via lasta demando montras al mio ion interesan.

- Akilo: Kio?

- Testudo: Kiam vi demandas ``ĉu ni kapablos kompreni la libervolon'', vi implice asertas, ke io nomita ``libervolo'' ekzistas: ni nur devas kompreni, kio ĝi estas.

- Akilo: Jes.

- Testudo: Tio estas iom paradoksa. Fakte, kiel vi povas kompreni ion, pri kies ekzisto vi eĉ ne certas? Vi ne povas fari ian ajn eksperimenton por kompreni ĝin.

- Akilo: Tamen mi sentas ĝin.

- Testudo: Ja, bedaŭrinde la ``iloj'', kiujn vi uzus por esplori ĝin, estus la samaj, kiujn vi volas esplori.Kiel io povas esploris sin mem per si mem?

- Akilo: Pri kiaj iloj vi parolas?

- Testudo: La menso kun sia hipoteza libervolo. Tiu ĉi estas granda limo. Estas bona temo por alia dialogo, ĉu ne?

- Akilo: Sendube!

- Testudo: Sed la venontan fojon mi volas alfronti kun vi io strikte rilata al la hodiaŭa temo.

- Akilo: Kio?

- Testudo: Ni asertis, ke la diferenco inter la homa menso kaj la ekstero estas tre konfuza, ĉar la homo mem estas influita de la ekstero. Do, ``ĉu ili povas esti konsideritaj kiel disigitaj?'' estis nia ĉefa demando, ĉu ne?

- Akilo: Certe.

- Testudo: La fakto estas, ke en ĉio tio, pri kio mi ĵus parolis, estas io, kio ni ankoraŭ ne difinis.

- Akilo: Kio?

- Testudo: Mi respondas al vi per demando: Kiel ni povas certigi la sendependecon de homo, kiam ni neniam difinis tion, kio estas homo?

 

bildo de Sandro Pollastrini


povigita de