Ensaluto

LA MANGXAJXO DE IU...

Estimataj,

LA MANĜAĴO DE IU...

"Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio" (1 Korintanoj 1:18).

Iu diraĵo estas jene: "La manĝaĵo de iu estas la veneno de alia." La diraĵo estis realaĵo multfoje je mia reta servo. Multaj homoj estas feliĉaj ke ili renkontiĝas kun la servo dum multaj estas pretaj krucumi min, se eble, pro la servo. Dum multaj alte valorigas iun predikon, kelkaj vidis ion malbona en la prediko, dum kelkaj restas indiferentaj al tia prediko.

La evangelio jam savis multajn animojn. Pliaj kaj pliaj animoj estas benitaj diversafoje de ĝi ĉiutage. Efektive, "ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas [en la Sinjoro Jesuo Kristo]" (Romanoj 1:16). Tamen, estas multaj homoj kiuj estas malamikaj al ĝi. Tiaj homoj ne imagas ke Dio povis malplenigi Sin por savi homaron (vidu: Filipianoj 2:5-8). Ili ne estas pretaj akcepti la planon de Dio por homo. Tamen, ĉu ili akceptas ĝin au ne, nenio povas ŝanĝi la planon. "Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antau la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, lau siaj faritaĵoj, ĉu bonaj au malbonaj" (2 Korintanoj 5:10).

Eĉ ĉi tio estas aplikebla al aliaj aferoj kiujn homoj faras au diras. Estas homoj kiuj estas pretaj akcepti tiajn agojn au vortojn ĉu bonajn au malbonajn, kaj estas homoj kiuj malakceptas au kontrauas la agojn au vortojn. Kiel estas ardaj subtenantoj de iu kauzo, tiel ankau estas antagonistoj de la sama kauzo. La manĝaĵo de iu ja estas la veneno de alia.

Kion vi faras kiam ŝajnas ke kelkaj homoj kontrauas au kritikas? Ĉu vi estas konvinkita je vi ke vi estas kondukita de Dio fari tiajn aĵojn? Se jes, ne atentu ian formon de kontraustaro. Daurigu la bonan kauzon. Kelkaj homoj estas benitaj de ĝi malgrau la ŝajna kontraustaro.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

 

Preĝa Punkto: Preĝu ke vi estu movita per la ago/reago/neago de homo al tio kion vi faras kondiĉe ke vi faras ĝin por la gloro de Dio.

bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de