Ensaluto

La manoj oraj

Jen kanzono de Bernard Lavilliers (Bernar' Lavilje') pri la detruo de laboro en la industriaj urboj de Francio. Ĝi nun kvazaŭ iĝis himno de unu el la kandidatoj por  prezidanteco de Franca Respubliko.

https://www.youtube.com/watch?v=Qh9feSaNS4Q

https://www.youtube.com/watch?v=C_FrCekiYSY

La manoj oraj

Granda nigra suno ŝvebas sur la valo,

Silentaj kamenoj, fermita portalo,

Senmovaj vagonoj, morta citadelo,

Ne plu oranĝa flamo en griza cîelo.

 

Ili similas nokte al antikvaj kasteloj

Ronĝitaj de veproj – de frosto kaj ŝtelo,

Frostiga ventego pulvoron forblovas,

Metala giganto, kiu fordrivas.

 

Mi volas labori plu, daŭre plu labori,

Forĝi ruĝan ŝtalon per miaj manoj oraj,

Daŭre plu labori, daŭre plu labori,

Ruĝa ŝtalo kaj manoj oraj.

 

Mi vivadis tie - en tiu fabriko

Miaj pulmoj - mia sang' kaj miaj strikoj

Senestontec' tie – malofta somero

Kvazaŭ ruĝa truo borita en espero

 

Ili similas nokte al militŝiparo

Batita de ondoj, ronĝita de maro,

Kuŝita surflanke de tajdoj frapita,

Ŝtalaj gigantoj de mono venkita.

 

Mi volas labori plu daŭre plu labori,

Forĝi ruĝan ŝtalon per miaj manoj oraj,

Daŭre plu labori daŭre plu labori,

Ruĝa ŝtalo kaj manoj oraj.

 

Ne plu ekzistas mi

Ne plu tie vivas mi

Ne plu utilas mi

Nenio farenda

Kiam ne plu laboras mi

Estas ja malpli kosta mi

Ol kiam laboris mi

Laŭ fakuldiroj

 

Mi ĝismorte penis

Por groŝetojn gajni,

Eble mi deliras

Aŭ freniziĝas,

Ne plu ekzistas mi

Ne plu tie vivas mi

Ne plu utilas mi

Nenio farenda

 

Mi volas labori plu daŭre plu labori,

Forĝi ruĝan ŝtalon per miaj manoj oraj,

Daŭre plu labori daŭre plu labori,

Ruĝa ŝtalo kaj manoj oraj,

 

 

bildo de Tjeri


povigita de