Ensaluto

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 1/6

La Unua Sekcio: Reveno

La forvojaĝinto sciis, ke nun li estas la ununura homo en la universo. Li eksciis tion kiam la kosmoŝipo pasis preter Plutono2. Vidate de tie, la Suno estis malhela stelo, same aspektante kiel kiam li flugis el la sunsistemo3 antaŭ tridek jaroj. Sed la mezuro pri luma aberacio4 ĵus farita de la komputilo sur la ŝipo sciigis al li, ke la orbito de Plutono moviĝis multe eksteren, laŭ kio kalkuleblas, ke la Suno perdis 4,74% de sia maso kompare kun tio de la tempo kiam li ekvojaĝis, sekve laŭ ĉi tio eblas atingi alian konkludon, kiu unue tremigis kaj poste glaciigis lian koron.

 

La evento jam okazis.

 

Fakte, kiam li ekvojaĝis, homaro jam sciis, ke la evento okazos. Per pli ol dek mil detektiloj lanĉitaj por pasi tra la Suno, astrofizikistoj certiĝis, ke okazos al la Suno momenta energia flagro, pro kio la Suno perdos ĉirkaŭ 5% de sia maso.

 

Se la Suno havus memoron, ĝi ne maltrankviliĝus pro tio. Dum la kelkajn miliardojn da jaroj longa vivo, ĝi jam spertis multe pli violentajn ŝanĝiĝojn. Kiam ĝi naskiĝis el nebuloza vortico, ĝiaj vivaj ŝanĝiĝoj okazis ĉiun milisekundon. Dum tiu glora momento, gravita kolapso iniciatis fajron de nuklefuzio, kiu ekbrilis en la ĥaosa mallumo de nebulozo… Ĝi sciis, ke ĝia vivo estas procezo, kiu kvankam nun estas en la plej stabila fazo, hazardaj etaj abruptaj ŝanĝiĝoj ne estos eviteblaj, same kiel trankvila akvo, sur kiu tempaltempe aerveziketo ekflosas kaj krevas. Perdo de energio kaj maso ne gravos, ĝi restos si mem, stelo mezlarĝa kun ŝajna magnitudo5 de -26,8. Eĉ aliaj partoj de la sunsistem ne estos severe influitaj: Merkuro eble fandiĝos, la densa atmosfero de Venuso estos fortirigita; planedoj pli malproksimaj estos eĉ malpli influitaj: koloro de Marso eble ŝanĝiĝis de ruĝo al nigro pro fando de sia surfaco, nu pri la Tero, nur ke la surfaca temperaturo altiĝos ĝis 4000 gradoj, kio daŭros 100 horojn, oceanoj certe vaporiĝos, surfacaj rokoj de kontinentoj ankaŭ fandiĝos je unu tavolo, jen ĉio. Poste, la Suno rapide reakiros sian auntaŭan formon, sed pro perdo de maso, orbitoj de planedoj iom moviĝos eksteren, kio ne estos grava influo, ekzemple por la Tero, la temperaturo eble iom malaltiĝos, ĝis ĉirkaŭ 100 gradoj sub nulo mezume, kio helpos al la fandita surfaco resolidiĝi, kaj pli-malpli konservos iom da akvo kaj atmosfero.

 

Tiam homoj ofte rakontis ŝercon, kiu temis pri interparoloj inter homo kaj Dio: Ho Dio, kiom rapidaj estas dek mil jaroj por Vi! Dio diras: Nur unu sekundo. Ho Dio, kiom malmultaj estas dek mil juanoj6 por Vi! Dio diras: Nur unu cendo. Ho Dio, donu al mi unu cendon! Dio diras: Atendu unu sekundon.

 

Nun, la Suno atendigis la homaron por “unu sekundo”: laŭ prognozo la energia flagro okazos post dek ok mil jaroj.

 

Tio ja estas unu sekundo por la Suno, kio tamen kaŭzis, ke homaro vivanta sur la Tero siatempe traktis la eventon okazontan post “unu sekundo” kun indiferenca sinteno, kiu eĉ fariĝis filosofia ideo. La influo ne tute mankis, la homara kulturo fariĝis de tago al tago pli cinika, sed homaro ankoraŭ havis almenaŭ tempon de kvar aŭ kvin cent generacioj por senhaste mediti pri maniero sin savi.

 

Post du jarcentoj, homaro komencis la unuan agon: oni lanĉis interstelan kosmoŝipon, por serĉi stelojn kun enmigrebla planedo ĉirkaŭe en distanco de malpli ol 100 lumjaroj. La kosmoŝipo estis nomita la Arkeo, kies kosmonaŭtoj estis nomitaj forvojaĝintoj.

 

La Arkeo pasis preter sesdek stelojn, kiuj ankaŭ estis sesdek inferoj. Unu el la stelo havis sateliton, kiu estis okmil kilometrojn diametre larĝa guto de inkandeska ferlikvido. Pro sia likvideco, ĝi senĉese ŝanĝis sian formon en sia vojaĝo… La sola malkovro de la vojaĝo fare de la Arkeo plu pruvis la solecon de homaro.

 

La Arkeo vojaĝis dudek tri jarojn, sed tio estas “arkea tempo”, ĉar la kosmoŝipo vojaĝis je preskaŭ lumrapido, laŭ tera tempo, jam pasis dudek kvin mil jaroj.

 

La Arkeo povintus reveni je la planita tempo.

 

Ĉar ne eblis komuniki kun la Tero dum vojaĝo je preskaŭ lumrapido, necesis malaltigi la rapidon ĝis malpli ol duono de lumrapido, kio konsumis grandegan kvanton da energio kaj tempo. La Arkeo do kutime malakceliĝis ĉiu monate por ricevi informojn el la Tero, kaj kiam ĝi malakceliĝis la sekvan fojon, ĝi ricevis informojn jam cent jarojn poste el la Tero. Tempo de la Arkeo kaj la Tero similis al celo vidata en optika celilo kun multobla pligrandigo, ke kiam la celilo moviĝis iomete, la celo celata moviĝis je grandega distanco. La lastan mesaĝon ricevis la Arkeo je la 13a jaro de ekvojaĝo laŭ “arkea tempo”, senditan el la Tero je la dek sep mila jaro de ekvojaĝo laŭ la tera tempo. La Arkeo malakceliĝis denove post monato, kaj trovis tutan silenton el la direkto de la Tero. La kalkulo pri la Suno antaŭ pli ol dek mil jaroj eble iomete deviis, ke dum la monato sur la Arkeo, pli ol cent jaroj sur la Tero, la evento okazis.

 

La Arkeo vere fariĝis arkeo, tamen kun Noa sola sur la ŝipo. Inter la aliaj sep forvojaĝintoj, kvar mortis pro radiado el novao7 subite erupcianta kvar lumjarojn for de la kosmoŝipo, du mortis pro malsano, unu (viro) dum la lasta komuniko per malakceliĝo, aŭdante la silenton el la Tero, mortigis sin per pafilo.

 

Post tiam, la sola forvojaĝinto tenis la Arkeon je komunikebla rapido por longa tempo, poste li akcelis la kosmoŝipon ĝis preskaŭ la lumrapido, sed la malforta fajrero de espero en lia koro devigis lin baldaŭ malakceli la ŝipon por aŭskulti. Pro la oftaj malakceliĝoj, la vojaĝo reveni plilongiĝis.

 

Dume la silento daŭris.

 

Dudek kvin mil jarojn laŭ la tera tempo post ekvojaĝo, la Arkeo revenis al la sunsistemo, naŭ mil jarojn malfrue ol la planita tempo.

 


1

Vidu vikipedion.

2

Vidu vikipedion.

3

Vidu vikipedion.

4

Vidu vikipedion.

5

Vidu vikipedion.

6

Ĉina monunuo.

7

Vidu vikipedion.

bildo de gb2312


povigita de