Ensaluto

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 2/6

La Dua Sekcio: Monumento

Trapasinte la orbiton de Plutono, la Arkeo flugis plu al la interno de la sunsistemo. Por interstela kosmoŝipo, vojaĝo en la sunsistemo similis al vojaĝo de marŝipego en haveno. La Suno baldaŭ pligrandiĝis kaj plibrilis, la forvojaĝinto ekvidis Jupiteron per la teleskopo, kaj trovis, ke la surfaco de tiu planedego tute ŝanĝiĝis: la granda ruĝa makulo8 malaperis, ŝtorma zono ŝajne estis pli ĥaosa. Li ne atentis pri aliaj planedoj, kaj flugis rekte al la Tero.

 

La forvojaĝinto premis butonon per tremanta mano, kaj la netravidebla metala kurteno de la granda kaj alta luko malrapide malfermiĝis. Ho, mia blua kristalo, blua okulglobo de la universo, blua anĝelo… La forvojaĝinto fermis la okulojn por preĝi silente, kaj nur post longa tempo, li devigis sin malfermi la okulojn.

 

Li vidis nigra-blankan Teron.

 

La nigra estis fanditaj poste resolidiĝintaj rokoj, kio estis nigra koloro de tomboŝtono; la blanka estis vaporiĝintaj post glaciiĝintaj oceanoj, kio estis la blanka koloro de mortotuko.

 

La Arkeo eniris malaltan orbiton, glisante malrapide super la nigraj kontinentoj kaj blankaj oceanoj. La forvojaĝinto vidis neniom da restaĵoj, ĉio estis fandita, civilacio jam forvaporiĝis.

 

Sed devus resti monumento, monumento kiu povis elteni altan temperaturon de 4000 gradoj.

 

Kiam la forvojaĝinto pensis pri tio, la monumento ekaperis. La kosmoŝip ricevis videosignalojn el la surfaco, kiujn la komputilo montris sur la ekrano. La forvojaĝinto unue vidis la katastrofajn scenojn registritajn de videoregistriloj varmegeltenaj, kiuj okazis du mil jarojn antaŭe. Kiam energio flagro okazis, la helo de la Suno ne subite pligrandiĝis kiel li imagis, la energio elsputita de la Suno plejparte elsendiĝis per radioj ekster videblaj lumoj. Li vidis, ke blua ĉielo subite fariĝas infere ruĝa, poste koŝmare purpura; li vidis, ke altkonstruaĵaroj en urboj de tiu erao, kiujn li konis, eligas densajn fumojn en alta temperaturo de kelkmil gradoj, poste brilas malhelruĝe kiel braĝoj, fine fandiĝas kiel vakso; arda lafo fluas malsupren de altaj montoj, formas gigantajn kaskadegojn, kiuj kun sennombraj aliaj formas lafajn riveregojn brilantajn ruĝlume, ke sur la tero fajra diluvo disfluas; kie estis oceanoj, restas nur altegaj fungonuboj el vaporo, tiaj nubmontoj en hidaj formoj malsupre reflektas la ruĝon de la lafo, supre montras tra si la purpuron de la ĉielo, la nubmontoj rapidege pligrandiĝas, post nelonge ĉio malaperas en la vaporo…

 

Kiam vaporo malaperas, ke oni povas vidi aferojn, jam pasis kelkaj jaroj. Nun, la tero jam komencas solidiĝi el fandado, nigraj ondformaj rokoj kovras ĉion. Ankoraŭ videblas lafriveroj, kiuj kreis sur la tero kompleksajn fajroretojn. Homaj restaĵoj tute malaperis, civilacio tute vanuis kvazaŭ sonĝoj. Post kelkaj jaroj, hidrogeno kaj oksigeno el akvo malkombinitaj pro varmego rekombiniĝas kiel akvo, ke torentpluvo ekfalas, kaj varmegan teron denove envolvas vaporo, la nuna mondo estas same malhela, varma kaj humida kiel interno de grandega vaporkuirilo. Pluvego daŭras kelkdek jarojn, la tero plue malvarmiĝas, kaj la oceanoj iom post iom retroformiĝas. Pli ol cent jarojn poste, la nubegoj el vaporitaj oceanoj fine vanuas, la ĉielo ekbluas, la Suno reaperas. Pli poste, ĉar la orbito de la Tero moviĝas eksteren, la temperaturo rapide malaltiĝas, ke la oceanoj tute glaciiĝas, la ĉielo tute klariĝas sen ajna nubo, la mortinta monda fariĝas tre trankvila en malvarmego.

 

La forvojaĝinto poste vidis videon de urbo: unue vidiĝas arbaroformaj maldikaj altkonstruaĵaroj, de kiuj la kamerao malsupreniras, aperas placo, plenplena je homoj. La kamerao malsupreniras plu, ke la forvojaĝinto vidis, ke ĉiuj homoj suprenrigardas la ĉielon. La kamerao fine haltas je tribuno centre de la placo, sur kiu staras bela knabino, ŝajne dek-kelk-jaraĝa, ŝi svingas la manon en la ekrano al la forvojaĝinto, kriante dolĉe: “Hola, ni vidis vin, kvazaŭ rapidan stelon! Ĉu vi estas La Unua Arkeo?”

 

Dum la lastaj jaroj de la vojaĝo, la forvojaĝinto pasis plimulton de sia tempo ludante en virtuala realo. En la ludo, komputilo ricevis signalojn el la cerbo de la ludanto, laŭ kies pensoj konstruis tri dimensian bildon, en kiu la homoj kaj aĵoj povis agi limite laŭ la pensoj de la ludanto. En sia soleco, la forvojaĝinto konstruigis sennombrajn virtualajn mondojn de familio ĝis reĝlando, tial nun je la unua ekvido li sciis, ke ĉi tio estas tia bildo. Tamen la bildo estis fuŝkonstruita, pro la nekonstanteco de la pensoj en cerbo, tia bildo konstruita el imago ĉiam iel malĝustis, sed ĉi tiu bildo antaŭ li havis tro multe da eraroj: unue, kiam la kamerao turniĝis preter la altkontruaĵoj, la forvojaĝinto vidis, ke multaj homoj elrampas el fenestroj ĉe la supro, rekte saltas de alteco de kelkcent metroj, post kapturniga falo, ĉi tiuj homoj ĉiuj sendanĝere atingas la teron; samtempe, el la tero multaj homoj eksaltas, kvazaŭ en batalarta filmo, tuj atingas la altecon de kelkaj etaĝoj, kaj iliaj piedoj alvenas al ŝtupeto etendita el la muro (tia ŝtupeto troviĝas je ĉiuj kelkaj etaĝoj, ŝajne konstruite speciala por tio), ili eksaltas denove, kaj flugas kelkajn etaĝojn supren, saltante ĝis la supro de la konstruaĵo, kaj rampas en iun fenestron. Ŝajne tiuj altkonstruaĵoj ne havis pordojn aŭ liftojn, kaj homoj tiamaniere eniris kaj eliras.

 

Kiam la kamerao moviĝis al la tribuno en la placo, la forvojaĝinto vidis, ke pendas de fadenoj kelkaj kristalaj globoj, kiuj havas eble pli ol unu metron en diametro. Iuj etendas la manojn en la kristalan globon, kaj tre facile eltiras parton de la globo, kiu tuj retroformiĝas post kiam la manoj eliĝas, kaj la parto kaptita en la manoj tuj fariĝas kristala globeto, tiun travideblan globeton la homoj ĵetas en sian buŝon… Escepte de tiuj ĉi evidentaj eraroj, unu fakto plej bone montris la ĥaosan penson de homoj en ĉi tiu bildo farita de komputilo: en ĉiu spaco de ĉi tiu urbo ŝvebas kelkaj strangformaj objektoj, inter kiuj la pli grandaj estas du aŭ tri metrojn larĝaj, la pli malgrandaj duonon da metro larĝaj. Iuj similas al rompita spongo, iuj similas al kurba branĉego. Tiuj aĵoj lante ŝvebas, unu branĉego glisas al la knabino sur al tribuno, kiun ŝi forpuŝas malforte, ke la branĉego sinturnante ŝvebas foren. La forvojaĝinto komprenis ĉi tiujn, ke en mondo tuj detruota, homoj ne povas pensi klare kaj normale.

 

Tio povis esti ia aŭtomato, enterigita de homoj antaŭ la kataklismo, kiu evitis varmegon kaj radiadon, poste aŭtomate supreniris al la surfaca mondo jam detruita. La aŭtomato daŭre skanis la kosmon, kaj kiam ĝi detektis sporadan kosmoŝipon reventantan al la tero, ĝi elsendis tian bildon aŭtomate, por doni al postvivantoj tian fuŝan kaj ridindan konsolon.

 

“Do poste oni lanĉis aliajn arkeojn?” la forvojaĝinto demandis.

 

“Evidente, dek du aliajn ŝipojn plu!” la knabino diris. Malgraŭ aliaj partoj de ĉi tiu absurde nenorma bildo, la knabino ja estis bone konstruita, kies bela vizaĝo kun plejbonecoj de kaj oriento kaj okcidento montris tutan naivecon, kavaŭ la kosmo, kiun ŝi suprenrigardis, estus giganta ludilo. Ŝiaj grandaj okuloj kvazaŭ povus kanti, kaj ŝia longa hararo, kvazaŭ sengravita, ĉiam flosis en aero, neniam falis, ke ŝi aspektis kiel marvirino en maro.

 

“Nu, ĉu ankoraŭ restas vivaj homoj?” la forvojaĝinto demandis, kaj lia lasta espero ekbrulis kiel arbara incendio.

 

“Homoj kiel vi?” la knabino naive demandis.

 

“Certe realaj homoj kiel mi, anstataŭ virtualaj homoj faritaj de komputilo kiel vi.”

 

“La antaŭa arkeo revenis antaŭ sepcent tridek jaroj, la via estas la lasta arkeo reventinta. Ĉu mi povus demandi, ĉu troviĝas virino sur via ŝipo?”

 

“Nur mi mem.”

 

“Ĉu vi diris, ke ne estas virino?” la knabino konsternite rigardis per larĝe malfermitaj okuloj.

 

“Mi ja diris, ke estas nur mi. Ĉu restas aliaj kosmoŝipoj nerevenintaj en la kosmo?”

 

La knabino plektis siajn blankajn manetojn antaŭ sia brusto, “Ne plu estas! Mi tiom tiom malĝojas, ke vi estas la lasta ĉi tia homo, se, ve… ne klonota… ve… ” la belulino ekploris, kovrante sian vizaĝon, kaj la homaro sur la placo same ekploris.

 

La koro de la forvojaĝinto tute sinkis, ke la detruo de la homaro estis konfirmita.

 

“Kial vi ne demandis, kiu mi estas?” la knabino relevis sian kapon, suprenrigardante al li, ŝi denove estis same naive aspekta kiel antaŭe, kvazaŭ si tuj forgesis la malĝojon antaŭ momento.

 

“Mi ne havas intereson.”

 

La knabino kriis dolĉe: “Mi estas la ĉefo de la Tero!”

 

“Jes, ŝi estas la ĉefreganto de la tera unuiĝinta registaro!” homoj malsupre de ŝi samtempe ankaŭ fulme ŝanĝis sin el malĝojo al ekscito, jen vere fuŝita artefaritaĵo.

 

La forvojaĝinto ne plu volis ludi tian neinteresan ludon, ke li ekstaris por foriri.

 

“Kial vi tiel faras! La tuta civitanaro de la ĉefurbo bonvenas vin ĉi tie, respektinda antaŭulo, ne ignoru nin!”

 

La knabino kriis preskaŭ plorante.

 

La forvojaĝinto ekmemoris ion, kaj turnis sin por demandi: “Kion alian la homaro postlasis?”

 

“Alteriĝu laŭ nia gvido, vi baldaŭ scios!”

 


8

Vidu vikipedion.

bildo de gb2312


povigita de